33. Mediumoj
estas personoj kapablaj por senti la influon de la Spiritoj kaj transsendi ties
pensojn.
Ĉiu persono,
kiu, en ia ajn grado, sentas la influon de la Spiritoj, estas, pro tio mem,
mediumo. Tiu kapablo estas esence propra al la homo, pro kio ĝi neniel
konstituas ian ekskluzivan privilegion; el tio sekvas, ke malmultaj estas la
homoj, kiuj ne posedas ian rudimenton de tia kapablo. Oni povas do diri, ke ĉiu
homo, pli aŭ malpli, estas mediumo. Sed, laŭ la uzo, tiu kvalitigo aplikiĝas
nur al tiuj, kies mediuma kapablo manifestiĝas per malkaŝaj kaj iom intensaj
efikoj.
34. La
perispirita fluido estas la aganto de ĉiuj spiritismaj fenomenoj; ĉi tiuj povas
fariĝi nur dank’al reciproka agado de la fluidoj elsendataj de la mediumo kaj
de la Spirito. La disvolviĝo de la mediuma kapablo dependas de la pli aŭ malpli
ekspansia naturo de la perispirito de la mediumo, krom ankaŭ de ties pli aŭ malpli
facila asimiliĝo kun tiu de la Spiritoj; ĝi sekve dependas de la organa
strukturo kaj povas esti disvolvata kiam ekzistas la principo; ĝi tamen ne
povas esti akirita, kiam mankas tiu principo. La mediuma dispozicio ne dependas
de sekso, aĝo aŭ temperamento; troveblas mediumoj en ĉiuj klasoj de individuoj,
ekde plej frua ĝis plej granda aĝo.
35. La rilatoj
inter Spirito kaj mediumo ekestas per iliaj perispiritoj, kaj la facileco de
tiuj rilatoj dependas de la grado de afineco inter ambaŭ fluidoj. Unuj facile
interasimiliĝas, dum aliaj sin reciproke repuŝas, el kio sekvas, ke ne sufiĉas
esti mediumo por egale komunikiĝi kun ĉiuj Spiritoj. Estas mediumoj, kiuj povas
komunikiĝi nur kun certaj Spiritoj aŭ kun certaj klasoj de Spiritoj, dum aliaj
ĝin povas nur per ia transsendo de penso, sen ia ekstera manifestiĝo.
36. Per
interasimiliĝo de la perispiritaj fluidoj, la Spirito identiĝas, por tiel diri,
kun la persono, kiun li volas influi; li ne nur transsendas al ĉi tiu sian
penson, sed li ankaŭ povas efiki sur lin per ia fizika influo, igi lin
malgraŭvole agi aŭ paroli, diri kion li, la Spirito, volas; unuvorte, uzi la
mediumajn organojn kvazaŭ siajn proprajn. Li povas fine nuligi la agpovon de la
Spirito de la mediumo kaj paralizi ties liberan volon. La bonaj Spiritoj uzas
tiun influadon cele al bono, dum la malicaj cele al malbono.
37. La Spiritoj
povas manifestiĝi per sennombraj diversaj manieroj, sed nur kondiĉe, ke ili
trovu personon kapablan ricevi kaj transsendi impresojn de tia aŭ tia alia
speco, laŭ ties kapableco. Nu, ĉar estas neniu, kiu posedus ĉiujn kapablojn en
sama grado, el tio sekvas, ke unuj estigas efikojn, kiujn al aliaj ne eblas
produkti. Tiu diverseco de kapabloj estigas malsamspecajn mediumojn.
38. Ne ĉiam
estas necesa la volo de la mediumo; Spirito, volanta manifestiĝi, serĉas
personon kapablan por ricevi lian impreson, kaj tiun li ofte uzas sen ties
scio. Aliaj personoj, male, konsciaj pri siaj kapabloj, povas okazigi certajn
manifestiĝojn, el kio rezultas du klasoj de mediumoj: preterkonsciaj mediumoj
kaj memagantaj mediumoj.
39. Memagantaj
mediumoj troveblas nur inter personoj, kiuj, havante pli aŭ malpli kompletan
scion pri la rimedoj por komunikiĝo kun la Spiritoj, povas memvole uzi sian kapablon;
preterkonsciaj mediumoj, kontraŭe, troveblas ĉe tiuj farantaj al si nenian
ideon pri Spiritismo kaj Spiritoj, eĉ ĉe tiuj plej nekredemaj, kiuj senscie kaj
malgraŭvole servas kiel instrumentoj. Pro ilia influo povas fariĝi ĉiaspecaj
spiritismaj fenomenoj, kiuj ja ekzistis en ĉiuj epokoj kaj ĉe ĉiuj popoloj.
Nesciado kaj kredemo atribuadis al ili supernaturan povon, kaj, laŭ la tempoj kaj
lokoj, oni el ili faris sanktulojn, sorĉistojn, frenezulojn aŭ viziulojn; Spiritismo
montras ĉe ili nenion alian, ol simplan, spontanan manifestiĝon de natura
kapablo.
40. Inter la diversaj
specoj de mediumoj, jenaj ĉefe distingiĝas: mediumoj por fizikaj efikoj;
mediumoj sensivaj aŭ impreseblaj; mediumoj aŭdivaj, parolivaj, vidivaj,
inspirataj, somnambulaj, sanigivaj, skribivaj aŭ psikografaj, ktp.; ni ĉi tie
pritraktos nur la esencajn specojn.
41. Mediumoj por
fizikaj efikoj — Ili estas pli speciale kapablaj por okazigi materiajn
fenomenojn, kiel la movadoj de inertaj korpoj, bruoj, delokado, levo kaj
transporto de objektoj, ktp. Tiuj fenomenoj povas esti spontanaj aŭ okazigataj;
en ĉiuj okazoj, ili postulas la kunhelpon, memvolan aŭ preterkonscian, de
mediumo dotita per specialaj kapabloj, kaj ordinare ili rezultas el la agado de
malaltklasaj Spiritoj, ĉar altrangaj Spiritoj okupiĝas nur pri inteligentaj,
instruaj komunikaĵoj.
42. Mediumoj sensivaj aŭ impreseblaj — Tiel estas nomataj tiuj personoj kapablaj eksenti la ĉeeston de la Spiritoj per ia svaga impreso, per ia froteto sur ĉiuj membroj, kion ili ne povas klarigi al si. Tiu kapablo povas akiri tielan subtilecon, ke ĝia posedanto, laŭ la ricevita impreso, ekkonas ne nur la naturon, bonan aŭ malbonan, de la apudestanta Spirito, sed eĉ ties individuecon, kiel blindulo instinkte konstatas la alproksimiĝon de tiu aŭ tiu alia persono. Bona Spirito ĉiam faras dolĉan, agrablan impreson; la impreso de malbona Spirito, kontraŭe, estas aflikta, angora kaj malagrabla; el ĝi kvazaŭ spiras ia odoro de malpuraĵo.
43. Mediumoj
aŭdivaj — Ĉi tiuj aŭdas la voĉon de la Spiritoj; tio estas kelkfoje ia interna
voĉo, kiu aŭdiĝas el la profundo de la animo; alifoje estas voĉo ekstera, klara
kaj precize distingebla, kiel de vivanto. La aŭdivaj mediumoj povas do teni
konversacion kun la Spiritoj. Kiam ili kutimas komunikiĝi kun certaj Spiritoj,
ili tiujn tuj rekonas per la sono de ties voĉo. Kiam oni mem ne estas aŭdiva
mediumo, oni povas komunikiĝi kun Spirito pere de unu tia mediumo, kiu
transdiras ties parolojn.
44. Mediumoj
parolivaj — La aŭdivaj mediumoj, kiuj faras nenion alian ol transdiri, kion ili
aŭdas, ne estas ĝustadire parolivaj mediumoj. Ĉi tiuj lastaj tre ofte aŭdas
nenion; ĉe ili la Spirito agas sur la parolorganojn same, kiel li agas sur la
manon de la skribivaj mediumoj. Dezirante komunikiĝi, la Spirito uzas tiun
organon, kiun li trovas plej fleksebla: de unu li prenas la manon; de alia, la
parolorganojn; de tria, la orelon. La paroliva mediumo parolas ordinare ne konsciante,
kion li diras, kaj ofte li diras aferojn starantajn tute ekstere de liaj
kutimaj ideoj, de liaj scioj eĉ de la limoj de lia inteligenteco. Oni iafoje
vidas personojn malklerajn, kun ordinara inteligenteco, sin esprimi, en tiuj
momentoj, kun vera elokventeco, kaj pritrakti, kun nekontestebla supereco,
demandojn, pri kiuj ili estus nekapablaj formuli ian opinion en ordinara stato.
Kvankam la paroliva mediumo troviĝas en plena vekiteco, li tre malofte konservas la memoron pri tio, kion li diris. Sed ne ĉiam lia pasiveco estas kompleta. Estas iuj, kiuj havas la intuicion pri tio, kion ili diras en la momento mem kiam ili parolas la vortojn.
La parolo estas,
ĉe la paroliva mediumo, ia instrumento uzata de la Spirito, kun kiu unu tria
persono povas komunikiĝi same, kiel ĉi tiu povas ĝin fari kun la helpo de aŭdiva
mediumo. Inter aŭdiva mediumo kaj mediumo paroliva estas ĉi tiu diferenco, ke
la unua propravole parolas por ripeti, kion li aŭdas, dum la dua parolas
malgraŭ sia volo.
45. Mediumoj
vidivaj — Tiel estas nomataj tiuj personoj, kiuj en sia normala stato kaj en
plena vekiteco ĝuas la kapablon vidi la Spiritojn. La ebleco ĉi tiujn vidi en
sonĝo sendube rezultas el ia mediumeco, sed ĝi propre ne karakterizas la
vidivan mediumecon. La teorian klarigon pri tiu fenomeno mi elvolvis en la
ĉapitro Vizioj kaj Aperoj, de La Libro de la Mediumoj.
Estas tre oftaj
la eventualaj aperoj de personoj, kiujn oni amis aŭ konis; kaj, kvankam tiuj,
al kiuj la aperoj fariĝis, povas esti rigardataj kiel vidivaj mediumoj, tamen
ĉi tiun kvalitigon oni ĝenerale donas al tiuj, kiuj, en maniero pli aŭ malpli
konstanta, ĝuas la kapablon vidi preskaŭ ĉiujn Spiritojn. Inter ili estas tiuj,
kiuj vidas nur la elvokitajn Spiritojn, kies priskribon ili povas fari kun
detala ekzakteco, plendetale pentrante ties gestojn, mienesprimojn, trajtojn de
l’ vizaĝo, vestojn kaj eĉ la sentojn, kiujn ili laŭŝajne portas. Ĉe aliaj tiu
kapableco estas ankoraŭ pli ampleksa: ili vidas la tutan ĉirkaŭan aron da
Spiritoj, irantaj, venantaj kaj, oni povus diri, okupitaj pri siaj aferoj. Tiuj
mediumoj neniam restas solaj: ilin ĉiam akompanas ia societo, kiun ili povas
elekti laŭ sia prefero, laŭ sia gusto, ĉar ili povas, laŭ sia volo, forpeli
tiujn Spiritojn, kies kompano al ili ne konvenas, aŭ altiri tiujn, kiuj kun ili
simpatias.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
33. Médiuns são
pessoas aptas a sentir a influência dos Espíritos e a transmitir os pensamentos
destes.
Toda pessoa que,
num grau qualquer, experimente a influência dos Espíritos é, por esse simples
fato, médium. Essa faculdade é inerente ao homem e, por conseguinte, não
constitui privilégio exclusivo, donde se segue que poucos são os que não
possuam um rudimento de tal faculdade. Pode-se, pois, dizer que toda gente,
mais ou menos, é médium. Contudo, segundo o uso, esse qualificativo só se
aplica àqueles em quem a faculdade mediúnica se manifesta por efeitos
ostensivos, de certa intensidade.
34. O fluido
perispirítico é o agente de todos os fenômenos espíritas, que só se podem
produzir pela ação recíproca dos fluidos que emitem o médium e o Espírito. O
desenvolvimento da faculdade mediúnica depende da natureza mais ou menos
expansiva do perispírito do médium e da maior ou menor facilidade da sua
assimilação pelo dos Espíritos; depende, portanto, do organismo e pode ser
desenvolvida quando exista o princípio; não pode, porém, ser adquirida quando o
princípio não exista. A predisposição mediúnica independe do sexo, da idade e
do temperamento. Há médiuns em todas as categorias de indivíduos, desde a mais
tenra idade, até a mais avançada.
35. As relações
entre os Espíritos e os médiuns se estabelecem por meio dos respectivos
perispíritos, dependendo a facilidade dessas relações do grau de afinidade
existente entre os dois fluidos. Alguns há que se combinam facilmente, enquanto
outros se repelem, donde se segue que não basta ser médium para que uma pessoa
se comunique indistintamente com todos os Espíritos. Há médiuns que só com certos
Espíritos podem comunicar-se ou com Espíritos de certas categorias, e outros
que não o podem a não ser pela transmissão do pensamento, sem qualquer
manifestação exterior.
36. Por meio da
combinação dos fluidos perispiríticos o Espírito, assim dizer, se identifica
com a pessoa que ele deseja influenciar; não só lhe transmite o seu pensamento,
como também chega a exercer sobre ela uma influência física, fazê-la agir ou
falar à sua vontade, obrigá-la a dizer o que ele queira, servir-se, numa
palavra, dos órgãos do médium, como se seus próprios fossem. Pode, enfim,
neutralizar a ação do próprio Espírito da pessoa influenciada e paralisar-lhe o
livre-arbítrio. Os bons Espíritos se servem dessa influência para o bem, e os maus
para o mal.
37. Podem os
Espíritos manifestar-se de uma infinidade de maneiras, mas não o podem senão
com a condição de acharem uma pessoa apta a receber e transmitir impressões
deste ou daquele gênero, segundo as aptidões que possua. Ora, como não há nenhuma
que possua no mesmo grau todas as aptidões, resulta que umas obtêm efeitos que
a outras são impossíveis. Dessa diversidade de aptidões decorre que há
diferentes espécies de médiuns.
38. Nem sempre é
necessária a intervenção da vontade do médium. O Espírito que quer
manifestar-se procura o indivíduo apto a receber-lhe a impressão e dele se
serve, muitas vezes a seu mau grado. Outras pessoas, ao contrário, conscientes
de suas faculdades, podem provocar certas manifestações. Daí duas categorias de
médiuns: médiuns inconscientes e médiuns facultativos. No caso dos primeiros, a
iniciativa é dos Espíritos; no segundo, é dos médiuns.
39. Os médiuns
facultativos só se encontram entre pessoas que têm conhecimento mais ou menos
completo dos meios de comunicação com os Espíritos, o que lhes possibilita
servir-se, por vontade própria, de suas faculdades; os médiuns inconscientes,
ao contrário, existem entre as que nenhuma ideia fazem do Espiritismo, nem dos
Espíritos, até mesmo entre as mais incrédulas e que servem de instrumento, sem
o saberem e sem o quererem. Os fenômenos espíritas de todos os gêneros podem
operar-se por influência destes últimos, que sempre existiram, em todas as
épocas e no seio de todos os povos. A ignorância e a credulidade lhes
atribuíram um poder sobrenatural e, conforme os tempos e os lugares, fizeram
deles santos, feiticeiros, loucos ou visionários. O Espiritismo mostra que com
eles apenas se dá a manifestação espontânea de uma faculdade natural.
40. Entre as
diferentes espécies de médiuns, distinguem-se principalmente: os de efeitos
físicos; os sensitivos ou impressivos; os audientes, falantes, videntes,
inspirados, sonambúlicos, curadores, escreventes ou psicógrafos.Aqui unicamente
trataremos das espécies essenciais.
41. Médiuns de
efeitos físicos – São os mais aptos, especialmente, à produção de fenômenos
materiais, como o movimento de corpos inertes, os ruídos, a deslocação, o
levantamento e a translação de objetos etc. Estes fenômenos podem ser
espontâneos ou provocados. Em todos os casos, exigem o concurso voluntário ou
involuntário de médiuns dotados de faculdades especiais. Em geral, têm por
agentes Espíritos de ordem inferior, uma vez que os Espíritos elevados só se
preocupam com comunicações inteligentes e instrutivas.
42. Médiuns
sensitivos ou impressivos – Dá-se esta denominação às pessoas suscetíveis de
pressentir a presença dos Espíritos, por impressão vaga, um como ligeiro atrito
em todos os membros, fato que não logram explicar. Tal sutileza pode essa
faculdade adquirir, que aquele que a possui reconhece, pela impressão que
experimenta, não só a natureza, boa ou má, do Espírito que lhe está ao lado,
mas também a sua individualidade, como o cego reconhece instintivamente a
aproximação de tal ou tal pessoa. Um Espírito bom causa sempre uma impressão
branda e agradável; a de um Espírito mau, ao contrário, é penosa, aflitiva e
desagradável: há um como cheiro de impureza.
43. Médiuns
audientes – Esses ouvem os Espíritos; é, algumas vezes, como se escutassem uma
voz interna que lhes ressoasse no foro íntimo;doutras vezes, é uma voz
exterior, clara e distinta, qual a de uma pessoa viva. Os médiuns audientes
também podem conversar com os Espíritos. Quando se habituam a comunicar-se com
certos Espíritos, eles os reconhecem imediatamente pelo som da voz. Aquele que
não é médium audiente pode comunicar-se com um Espírito por via de um médium
audiente que lhe transmite as palavras.
44. Médiuns
falantes – Os médiuns audientes, que nada mais fazem do que transmitir o que
ouvem, não são propriamente médiuns falantes, os quais, as mais das vezes, nada
ouvem. Com eles, o Espírito atua sobre os órgãos da palavra, como atuam sobre a
mão dos médiuns escreventes. Querendo comunicar-se, o Espírito se serve do
órgão que acha mais maleável: de um, utiliza-se da mão; de outro, da palavra;
de um terceiro, da audição. Em geral, o médium falante se exprime sem ter
consciência do que diz e diz amiúde coisas inteiramente fora do âmbito de suas
ideias habituais, de seus conhecimentos e, até, fora do alcance da sua
inteligência. Não é raro verem-se pessoas iletradas e de inteligência vulgar
expressar-se, em tais momentos, com verdadeira eloquência e tratar, com
incontestável superioridade, de questões sobre as quais seriam incapazes de
emitir, no estado ordinário, uma opinião.
Se bem esteja
perfeitamente acordado quando exerce a sua faculdade, raro é que o médium
falante guarde lembrança do que disse. Nem sempre, porém, é integral a sua
passividade. Alguns há que têm intuição do que dizem, no próprio instante em
que proferem as palavras.
Estas, no médium
falante, são o instrumento de que se serve o Espírito com quem uma pessoa
estranha pode entrar em comunicação, do mesmo modo que o pode fazer com o
concurso de um médium audiente. Entre o médium falante e o médium audiente, há
a diferença de que este fala voluntariamente para repetir o que ouve, ao passo
que o outro fala involuntariamente.
45. Médiuns
videntes – Dá-se esta qualificação às pessoas que, em estado normal e
perfeitamente despertas, gozam da faculdade de ver os Espíritos. A
possibilidade de vê-los em sonho resulta, sem contestação, de uma espécie de
mediunidade, mas não são médiuns videntes propriamente ditos. Expusemos a
teoria deste fenômeno no capítulo: Visões e aparições de O Livro dos Médiuns.
São muito frequentes
as aparições dos Espíritos às pessoas que os amaram, ou os conheceram na Terra.
Conquanto os que costumam tê-las possam ser considerados médiuns videntes, esta
denominação, em regra, só é dada aos que gozam, de modo mais ou menos
permanente, da faculdade de ver quase que todos os Espíritos. Nesse número, há
os que apenas veem os Espíritos que são evocados e que eles conseguem descrever
com minuciosa exatidão. Descrevem-lhes os gestos com todos os pormenores, os
traços fisionômicos, o vestuário e até os sentimentos de que parecem animados.
Há outros em quem essa faculdade revela caráter ainda mais geral: são os que
veem toda a população espírita ambiente a movimentar-se, como se tratasse,
poder-se-ia dizer, de seus negócios. Esses médiuns nunca estão sós; cerca-os
sempre uma sociedade a cuja escolha podem proceder, livremente, porquanto podem,
pela ação da vontade própria, afastar os Espíritos que lhes não convenha ter
próximos de si, ou atrair os que lhes são simpáticos.
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec.