16. Pro sia
naturo kaj en sia normala stato, la perispirito estas nevidebla, kaj per tiu
eco ĝi havas ion komunan al multego da fluidoj, pri kiuj ni scias, ke ili
ekzistas sed kiujn ni neniam vidis. Sed ĝi ankaŭ povas, same kiel certaj
fluidoj, akcepti modifojn, kiuj faras ĝin perceptebla por la vido, ĉu pro
iaspeca densiĝo, ĉu pro ia ŝanĝo en la molekula aranĝo. Ĝi eĉ povas akiri la
proprecojn de solida, palpebla korpo kaj tuj repreni sian staton de etereco kaj
nevidebleco. Oni povas prezenti al si tiun efikon laŭ tio, kio okazas kun la
vaporo, kiu povas pasi de nevidebleco en nebulecan staton, poste en likvan,
fine en staton de solideco, kaj inverse.
Tiuj malsamaj
statoj de la perispirito rezultas el la volo de la Spirito, ne el ia ekstera,
fizika kaŭzo, kiel ĉe la gasoj. Kiam Spirito aperas, tiel estas ĉar li metas
sian perispiriton en staton taŭgan por ĝin videbligi. Sed ne ĉiam sufiĉas la
volo: por ke tiu modifo ĉe la perispirito povu efektiviĝi, necesas la kunhelpo
de cirkonstancoj ne dependaj de la Spirito. Necesas krome, ke al la Spirito
estu permesate videbliĝi al tia persono, kio ne ĉiam estas al li konsentita, aŭ
nur en certaj cirkonstancoj pro motivoj, kiujn ni ne povas prijuĝi. (Vidu: La
Libro de la Mediumoj, n-ro 105.)
Alia propreco de
la perispirito, devenanta de ĝia etereca naturo, estas la penetripovo. Nenia
materio prezentas baron al ĝi, kiu ilin ĉiujn trapasas, kiel lumo trairas la
korpojn travideblajn. Pro tio estas nenia ĉirkaŭfermejo, kiu povus kontraŭstari
la eniron de la Spiritoj. Ili vizitas malliberulon en ties karcero tiel facile,
kiel homon en la kamparo.
17. La plej
ordinaraj vidmanifestiĝoj okazas dum la dormo, ĉe la sonĝoj: tio estas la
vizioj. La ĝustediraj aperoj okazas en maldorma stato, kiam oni ĝuas la
plenecon de siaj fakultoj kaj la tutan liberecon por ilin uzi. La aperoj
ĝenerale montriĝas sub formo vaporeca kaj diafana, kelkfoje svaga kaj
malpreciza. Ili ofte prezentiĝas, je la unua vido, kiel dubeblanka helo, kies
konturoj iom post iom desegniĝas. Aliajn fojojn, la formoj nete konturiĝas, kaj
oni distingas la plej etajn trajtojn de la vizaĝo, en tia maniero, ke oni povas
ĝin tre precize priskribi. La sintenado, la aspekto similas tiujn, kiujn la
Spirito havis dumvive.
18. Povante
preni sur sin ĉiujn eksteraĵojn, la Spirito sin prezentas sub tiu, kiu lin pli
bone rekonebligas, se tio estas lia deziro. Kvankam li, kiel Spirito, havas
nenian korpan malsanon, li tamen sin montros kripla, lama, vundita, kun
cikatroj, se nur tio estas necesa por konstato de lia identeco. Same okazas
koncerne la veston: ĉe la Spiritoj, kiuj konservis nenian restaĵon de la
surteraj malfortaĵoj, ĝi konsistas el longaj, flirtantaj drapoj, kun gracie
ondiĝanta hararo.
La Spiritoj ofte
sin prezentas kun tiuj atributoj karakterizantaj ilian superecon, kiel aŭreolo,
flugiloj ĉe tiuj, kiujn oni rigardas kiel anĝelojn, brilege luma aspekto, dum
aliaj portas tiujn atributojn memorigantajn pri iliaj surteraj okupoj. Tiel,
batalanto povas aperi kun sia armaĵo, saĝulo kun libroj, murdinto kun ponardo,
ktp. La superaj Spiritoj havas belan, noblan kaj serenan figuron; ĉe tiuj plej
malsuperaj estas io sovaĝa kaj bestia, kaj ili iafoje ankoraŭ portas restaĵojn de
siaj krimoj aŭ de travivitaj turmentoj. Por ili tiaj eksteraĵoj estas realaj, tio
estas, ili kredas sin tiaj, kiaj ili ŝajnas, kaj tion ili sentas kiel punon.
19. La Spirito,
kiu volas aŭ povas aperi, kelkfoje prenas sur sin ankoraŭ pli precizan formon,
tute similan al solida korpo, en tia maniero, ke ili kaŭzas kompletan iluzion
kaj kredigas, ke oni havas antaŭ si iun korpan estaĵon.
En kelkaj okazoj
kaj sub certaj cirkonstancoj, la palpebleco povas fariĝi reala, tio estas, oni
povas tuŝi, palpi, senti la saman reziston, la saman varmon kiel ĉe viva korpo,
kio ne malpermesas, ke li disfumiĝu kun la rapideco de fulmo. Oni povas do troviĝi
en la ĉeesto de Spirito, kun li interŝanĝi parolojn kaj ordinarajn gestojn,
kredante, ke oni estas en rilatoj kun simpla mortemulo kaj neniel suspektante,
ke tio estas Spirito.
20. Kia ajn
estas la eksteraĵo, sub kiu Spirito sin prezentas, eĉ sub palpebla formo, li
povas, en tiu sama momento, fariĝi videbla nur por kelkaj personoj. Li povas
do, en iu kunveno, montriĝi nur al unu aŭ al kelkaj el la ĉeestantoj. El du
personoj, starantaj unu apud la dua, unu povas lin vidi kaj tuŝi, dum la alia
nenion vidas nek sentas.
La apero al unu
sola persono inter pluraj kunvenintaj havas kiel kaŭzon la neceso, por ĝia ekesto,
de ia kombiniĝo inter la perispirita fluido de la Spirito kaj tiu de la
persono. Kaj por ke tiel estu, necesas, ke inter tiuj fluidoj ekzistu iaspeca
afineco ebliganta la kombiniĝon. Se la Spirito ne trovas la necesan organan
kapablecon, la apero ne povas fariĝi; se la kapableco ekzistas, la Spirito
estas libera ĝin utiligi aŭ ne. De tio venas, ke, se kune troviĝas du personoj
egale dotitaj en tiu rilato, la Spirito povas estigi la fluidkombiniĝon nur kun
tiu, al kiu li volas montriĝi. Ne estigante kombiniĝon kun la alia, li de ĉi
tiu ne estos vidata. Simile okazus ĉe du homoj, kiu havus vualon sur la okuloj:
se unu tria persono volus sin montri ekskluzive al unu, nur de ĉi tiu li levus
la vualon. Sed al iu, kiu estus blinda, oni vane levus la vualon: ne pro tio li
ricevus la vidpovon.
21. Tre raraj
estas la palpeblaj aperoj, sed pli oftas tiuj vaporecaj, precipe en la momento
de la morto. La liberiĝinta Spirito ŝajne volas urĝe revidi siajn parencojn kaj
amikojn, kvazaŭ por ĉi tiujn sciigi, ke li ĵus forlasis la Teron, kaj por al
ili diri, ke li ĉiam ankoraŭ vivas. Ĉiu nur elvoku siajn memorojn kaj certe
konstatos, kiom da tiuspecaj, aŭtentaj faktoj, pri kiuj li ne atentis, ja
okazis, ne nur dumnokte sed en plena tago kaj en perfekta stato de maldormo.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
16. Por sua
natureza e em seu estado normal, o perispírito é invisível, tendo isso de comum
com uma imensidade de fluidos que sabemos existir, mas que nunca vimos. Pode
também, como alguns fluidos, sofrer modificações que o tornam perceptível à
vista, quer por uma espécie de condensação, quer por uma mudança na disposição
molecular. Pode mesmo adquirir as propriedades de um corpo sólido e tangível e
retomar instantaneamente seu estado etéreo e invisível. É possível fazer-se
ideia desse efeito pelo que acontece com o vapor, que passa do estado de
invisibilidade ao estado brumoso, depois ao líquido, em seguida ao sólido e
vice-versa.
Esses diferentes
estados do perispírito resultam da vontade do Espírito, e não de uma causa
física exterior, como se dá com os gases. Quando um Espírito aparece, é que ele
põe seu perispírito no estado próprio a torná-lo visível. Entretanto, nem
sempre basta a vontade para fazê-lo visível: é preciso, para que se opere a
modificação do perispírito, o concurso de umas tantas circunstâncias que dele
independem. É preciso, ademais, que ao Espírito seja permitido fazer-se visível
a tal pessoa, permissão que nem sempre lhe é concedida, ou somente o é em
determinadas circunstâncias, por motivos que nos escapam (Veja-se: O livro dos
médiuns, Segunda Parte, cap. VI).
Outra
propriedade do perispírito, peculiar essa à sua natureza etérea, é a
penetrabilidade. Matéria nenhuma lhe opõe obstáculo; ele as atravessa todas,
como a luz atravessa os corpos transparentes. Daí vem que não há como impedir
que os Espíritos entrem num recinto inteiramente fechado. Eles visitam o preso
no seu cárcere tão facilmente como visitam a um que está no campo a trabalhar.
17. As
manifestações visuais ocorrem ordinariamente durante o sono, por meio dos
sonhos: são as visões. As aparições propriamente ditas dão-se no estado de
vigília, estando aqueles que as percebem no gozo pleno de suas faculdades e da
liberdade de usar delas. Apresentam-se, em geral, sob forma vaporosa e diáfana,
algumas vezes vaga e imprecisa. Frequentemente, não passam, à primeira vista,
de um clarão esbranquiçado, cujos contornos pouco a pouco se acentuam. Doutras
vezes, as formas se apresentam nitidamente desenhadas, distinguindo-se os
menores traços do rosto, ao ponto de poder-se descrevê-lo com precisão. Os
ademanes e o aspecto assemelham-se aos que o Espírito tinha quando vivo.
18. Podendo assumir
todas as aparências, o Espírito se apresenta debaixo daquela que mais
reconhecível o possa tornar, se o quiser. É assim que, embora como Espírito
nenhuma enfermidade corpórea lhe reste, ele se mostrará estropiado, coxo,
ferido com cicatrizes, se isso for necessário a lhe comprovar a identidade. O
mesmo se observa com relação ao traje. O dos Espíritos que nada conservam das
fraquezas terrenas, aquele de ordinárioconsta de amplos panos flutuantes e de
uma cabeleira ondulante e graciosa.
Amiúde os
Espíritos se apresentam com os atributos característicos de sua elevação, como:
uma auréola, asas os que podem ser considerados anjos, resplandecente aspecto
luminoso, enquanto outros trajam as que recordam suas ocupações terrestres.
Assim, um guerreiro aparecerá com a sua armadura, um sábio com livros, um
assassino com um punhal etc. A figura dos Espíritos Superiores é bela, nobre e
serena; os mais inferiores têm qualquer coisa de feroz e bestial e, por vezes,
ainda mostram vestígios dos crimes que cometeram ou dos suplícios por que
passaram, sendo-lhes essas aparências uma realidade, isto é, julgam-se quais
aparecem, o que é para eles um castigo.
19. O Espírito
que quer ou pode realizar uma aparição toma por vezes uma forma ainda mais
precisa, de semelhança perfeita com um sólido corpo humano, de sorte a causar
ilusão completa e dar a crer que está ali um ser corpóreo.
Nalguns casos e
dadas certas circunstâncias, a tangibilidade pode tornar-se real, isto é,
pode-se tocar, apalpar a aparição, senti-la resistente como um corpo vivo e com
o calor que se observa neste, o que não impede que ela se desvaneça com a
rapidez do relâmpago. Pode, pois, uma pessoa estar em presença de um Espírito,
trocar com ele palavras e gestos ordinários e supor que se trata de um simples
mortal, sem suspeitar sequer que tem diante de si um Espírito.
20. Qualquer que
seja o aspecto sob que se apresente um Espírito, ainda que sob forma tangível,
pode ele, no instante em que isso se dê, somente ser visível para algumas
pessoas. Pode, pois, numa reunião, mostrar-se apenas a um ou a diversos dos que
nela estejam. De dois indivíduos que se achem lado a lado, pode acontecer que
um o veja e toque e o outro nem o veja, nem o sinta.
O fenômeno da
aparição a uma só pessoa, entre muitas que se encontrem reunidas, explica-se
por ser necessária, para que ele se produza, uma combinação do fluido
perispiritual do Espírito com o da pessoa. E, para que isso se dê, é preciso
que haja entre esses fluidos uma espécie de afinidade que permita a combinação.
Se o Espírito não encontra a necessária aptidão orgânica, o fenômeno da
aparição não pode reproduzir-se; se existe a aptidão, o Espírito tem a
liberdade de aproveitá-la ou não. Daí resulta que, se duas pessoas igualmente
dotadas quanto a essa aptidão se encontram juntas, pode o Espírito operar a
combinação fluídica apenas com aquela das duas a quem ele queira mostrar-se. Se
não a operar com a outra, esta não o verá. É como se se tratasse de dois indivíduos
cujos olhos estivessem vendados: se um terceiro quiser mostrar-se a um dos dois
apenas, somente dos olhos desse retirará a venda. A um, porém, que fosse cego,
nada adiantaria a retirada da venda: ele, por isso, não adquiriria a faculdade
de ver.
21. São muito
raras as aparições tangíveis, sendo, no entanto, frequentes as vaporosas.
São-no, sobretudo, no momento da morte. O Espírito que se libertou como que tem
pressa de ir rever seus parentes e amigos, quiçá para avisá-los de que acaba de
deixar a Terra e dizer-lhes que continua a viver. Recorra cada um às suas
lembranças e verificará que muitos fatos autênticos desse gênero, aos quais não
foi dada a devida atenção, ocorreram, não somente à noite, mas em pleno dia e
em completo estado de vigília.
Livro: Obras
Póstumas –Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário