32. La kapableco
de la animo liberiĝi kaj apartiĝi de la korpo dum la vivo povas estigi
fenomenojn analogajn al tiuj, kiujn produktas la elkarniĝintaj Spiritoj. Dum la
korpo dormas, la Spirito, transportiĝante al diversaj lokoj, povas videbliĝi
kaj aperi sub vaporeca formo, ĉu en sonĝo, ĉu en maldorma stato. Li ankaŭ povas
sin prezenti sub palpebla formo, aŭ almenaŭ sub eksteraĵo tiel identa kun la
realo, ke multaj personoj diras la veron, asertante, ke ili vidis lin samtempe
en du malsamaj lokoj; li efektive troviĝis en ambaŭ, sed en unu sola estis la
vera korpo, dum en la dua troviĝis nur la Spirito. Ĝuste el tiu fenomeno,
cetere tre malofta, originis la kredo je la duoblaj homoj, kion oni nomis
dukorpeco.
Kiel ajn
eksterordinara ĝi estas, ĝi ne malpli apartenas, kiel ĉiuj ceteraj, al la ordo
de la naturaj fenomenoj, ĉar ĝi sidas sur la proprecoj de la perispirito kaj
sur unu natura leĝo.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
32. A faculdade,
que a alma possui, de emancipar-se e de desprender-se do corpo durante a vida
pode dar lugar a fenômenos análogos aos que os Espíritos desencarnados
produzem. Enquanto o corpo se acha mergulhado em sono, o Espírito,
transportando-se a diversos lugares, pode tornar-se visível e aparecer sob
forma vaporosa, quer em sonho, quer em estado de vigília. Pode igualmente
apresentar-se sob forma tangível, ou, pelo menos, com uma aparência tão
idêntica à realidade, que possível se torna a muitas pessoas estar com a
verdade, ao afirmarem tê-lo visto ao mesmo tempo em dois pontos diversos. Ele,
com efeito, estava em ambos, mas apenas num se achava o corpo verdadeiro,
achando-se no outro o Espírito. Foi este fenômeno, aliás muito raro, que deu
origem à crença nos homens duplos e que se denomina de bicorporeidade.
Por muito
extraordinário que seja, tal fenômeno, como todos os outros, se compreende na
ordem dos fenômenos naturais, pois que decorre das propriedades de perispírito
e de uma Lei Natural.
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário