La Vojo de la Vivo.
La demando pri
la plureco de vivoj de longa tempo pensigas filozofojn, kaj pluraj el ili
konsideris la antaŭekziston de la animo kiel la solan eblan solvon por tiaj
plej gravaj problemoj de psikologio ; sen tiu principo ili sin sentis
haltigataj je ĉiu paŝo kaj barataj antaŭ senelira situacio, kiun ili ne povas
solvi sen helpo de la plureco de vivoj.
Plej granda
kontesto, kiun oni povus fari kontraŭ tiu teorio estas la manko de rememoro pri
antaŭaj vivoj.
Efektive,
sinsekvo da vivoj sen konscio unuj pri la aliaj ; forlasi korpon por repreni
poste alian sen memoro pri la pasinteco, egalus al nenio, ĉar tio estus neniigo
de la penso ; tio estus serio da novaj deirpunktoj sen ligo kun la antaŭaj; tio
estus senĉesa rompo de ĉiuj korsentoj, kiuj konsistigas la ĉarmon de la nuna
vivo kaj la esperon plej dolĉan kaj plej konsolan pri la estonteco ; fine, tio
estus neado de ĉia morala respondeco. Tia doktrino estus entute neakceptebla
kaj entute nekongrua kun la justeco de Dio, ne pli ol tiu pri unu sola vivo kun
la perspektivo de absoluta eterneco de punoj La demando pri la plureco de vivoj
de longa tempo pensigas filozofojn kaj pluraj el ili konsideris la
antaŭekziston de la animo kiel la solan eblan solvon por tiaj plej gravaj
problemoj de psikologio ; sen tiu principo ili sin sentis haltigataj je ĉiu
paŝo kaj barataj antaŭ senelira situacio, kiun ili ne povas solvi sen helpo de
la plureco de vivoj. Plej granda kontesto, kiun oni povus fari kontraŭ tiu
teorio estas la manko de rememoro pri antaŭaj vivoj.
Efektive,
sinsekvo da vivoj sen konscio unuj pri la aliaj ; forlasi korpon por repreni
poste alian sen memoro pri la pasinteco, egalus al nenio, ĉar tio estus neniigo
de la penso ; tio estus serio da novaj deirpunktoj sen ligo kun la antaŭaj; tio
estus senĉesa rompo de ĉiuj korsentoj, kiuj konsistigas la ĉarmon de la nuna
vivo kaj la esperon plej dolĉan kaj plej konsolan pri la estonteco ; fine, tio
estus neado de ĉia morala respondeco. Tia doktrino estus entute neakceptebla
kaj entute nekongrua kun la justeco de Dio, ne pli ol tiu pri unu sola vivo kun
la perspektivo de absoluta eterneco de punoj pro kelkaj momentaj misfaroj. Oni
do komprenas, ke tiuj, kiuj havas ideon kontraŭan al reenkarniĝo ĝin rifuzas,
sed ne tiel Spiritismo ĝin prezentas al ni.
La spirita vivo,
ĝi diras al ni, estas la normala vivo, kun senlima rememorado pri la pasinteco
; la enkorpaj vivoj estas nuraj intertempoj, iaj mallongaj periodoj dum la
spirita ekzistado, kaj la tuto de ĉiuj tiuj periodoj estas ne pli ol minimuma
parto de la normala ekzistado, tute same kiel se, dum plurjara vojaĝo oni
haltus de tempo al tempo dum kelkaj horoj. Se, dum la enkorpaj vivoj, ŝajne
estas interrompoj pro manko de memoro, la ĉeno fariĝas dum la spirita vivo, kiu
ne havas interrompojn; la paŭzo fakte ekzistas nur koncerne la korpan, eksteran
kaj interrilatan vivon; kaj jen ĉi tie la manko de rememoro pruvas la saĝecon
de la Providenco, kiu ne permesis, ke la homo estu tro devojigata de la reala
vivo, en kiu li havas plenumendajn devojn ; krome, dum ripozo de la korpo, dum
dormado, la animo parte reprenas sian konscion kaj tiam refariĝas la ĉeno interrompita
nur dum la maldormo.
Kontraŭ tio oni
povus ankoraŭ kontraŭstari kaj demandi, kian profiton oni povus tiri el tiuj
antaŭaj vivoj por sia pliboniĝo, se oni ne memoras la mispaŝojn faritajn.
Spiritismo respondas, ke forgeso de malfeliĉaj ekzistadoj, kune kun la mizeroj
de la nuna vivo, farus ĉi tiun lastan eĉ pli pena ; tio estas do troa ŝarĝo da
suferoj, kiun Dio volis al ni eviti ; sen tio, kia estus nia humiliĝo ĉe la konscio
pri tio, kio ni estis! Koncerne nian pliboniĝon, rememorado estas senutila. Dum
ĉiu vivo ni faras kelkajn paŝojn antaŭen ; ni akiras kelkajn bonajn kvalitojn
kaj demetas kelkajn malperfektaĵojn ; ĉiu el ili estas do nova deirpunkto, ĉe
kiu ni estas tio, kion ni faris, ĉe kiu oni konsideras nin laŭ tio, kio ni estas,
sen la bezono, ke ni zorgu pri tio, kio ni estis. Se dum antaŭa vivo ni estis
iaj antropofagoj, kiom gravas, se ni jam ne estas tio ? Se ni havis ian ajn
difekton, pri kiu jam ne restas spuro, tio do estas jam kvitigita ŝuldo, pri
kiu ni jam ne devas nin okupi. Ni supozu, male, ke estas difekto, pri kiu ni
nur duone nin alĝustigis, tiam la restaĵo retroviĝos dum la sekva vivo kaj oni
devas strebi por sin korekti. Ni prenu ekzemplon: unu homo estis murdinto kaj
ŝtelisto ; li estis punita, ĉu en la enkorpa vivo, ĉu en la spirita ; li pentas
kaj sin korektas koncerne la unuan fiaĵon, sed ne koncerne la duan ; dum sekva
vivo, li estos nur ŝtelisto ; eble granda ŝtelisto, sed jam ne murdemulo ;
ankoraŭ unu paŝo antaŭen, kaj li estos nur etŝtelisto; unu paŝon poste, li ne
plu ŝtelos, sed eble li emos ŝteli, sed lia konscienco lin detenos ; unu plia
klopodo, kaj ĉia spuro de la morala malsano malaperos, kaj li estos modelo de
honesteco. Kiom gravas nun tio, kio li estis ? Ĉu la rememoro pri morto sur
eŝafodo ne estus nura torturo, nura eterna humiligo? Apliku tiun rezonon al
ĉiuj malvirtoj, al ĉiuj eraroj, kaj vi povos vidi, ke la animo pliboniĝas laŭ
iom-post-ioma pasado tra la hardiloj de enkarniĝo. Ĉu Dio ne estas plej justa,
ke Li faris la homon la juĝanto de sia propra sorto, per la klopodoj, kiujn li
povas fari por sin plibonigi, anstataŭ krei lian animon samtempe kiel lian
korpon, kaj anstataŭ kondamni lin al eternaj turmentoj pro pasemaj eraroj, ne donante
al li rimedojn por sin purigi de siaj malperfektecoj?
Per plureco de
vivoj, lia estonteco sidas en liaj manoj ; se li bezonas longan tempon por pliboniĝo, tiam li
akceptas la konsekvencojn ; ĝi estas plej supera justeco, sed espero neniam
fermiĝas al li.
La sekvanta
komparo eble helpos kompreni la peripetiojn de la vivo de animo.
Oni prezentu al
si ian longan vojon, laŭlonge de kiu troviĝas, de tempo al tempo, sed je
neregulaj intervaloj, arbaroj, kiujn oni devas trairi; ĉe la enirejo de ĉiu
arbaro la larĝa, bela vojo interrompiĝas kaj reformiĝas nur ĉe la elirejo. Unu
vojaĝanto iras laŭ tiu vojo kaj envenas en la unuan arbaron; sed jen li sentas
sin sendirekta; ia senelira labirinto, meze de kiu li perdiĝas; la suna helo
malaperis de sub la densa foliaro de la arboj; li vagas, ne sciante, kien li
iras ; fine, post nekredebla laciĝo, li atingas la ekstremon de la arbaro, sed
elĉerpita, ŝirita de dornoj, vundita de ŝtonoj. Tie li retrovas la vojon kaj
lumon, kaj li sekvas sian vojon, klopodante sin resanigi de la vundoj.
Iom poste, li
trovas duan arbaron, kie lin atendas la samaj malfacilaĵoj; sed nun li jam
havas iom da sperto kaj li eliras malpli vundita. Ie li renkontas arbohakiston,
kiu indikas al li la direkton sekvotan kaj evitigas al li misvojiĝon. Post ĉiu
nova trairado lia lerteco kreskas, tiel ke la baroj estas pli kaj pli facile
transpasataj ; kun la certeco, ke li retrovos la belan vojoj ĉe la elirejo, tia
fido lin subtenas ; tiam li scipovas jam orientiĝi por trovi la elirejon pli
facile. La vojo finiĝas sur la supro de tre alta montaro, de kie li supervidas
la tutan iradon, de la elirpunkto ; tiel li vidas la malsamajn arbarojn, kiujn
li trairis kaj li rememoras la suferojn, kiujn li superis, sed tiu rememorado
neniel estas peniga, ĉar li jam atingis la finon; li estas kiel la maljuna
soldato, kiu, en la trankvilo de la hejma etoso, rememoras la batalojn, kiujn
li partoprenis. Tiaj arbaroj dise metitaj sur la vojo estas por li kiel nigraj
punktoj sur blanka rubando ; li diras al si: « Kiam mi estis en tiuj arbaroj,
precipe en la unuaj, kiel longaj por trairado ili aspektis al mi ! Ŝajnis al
mi, ke mi neniam alvenos al la fino ; ĉio ŝajnis al mi grandega kaj
nekomprenebla ĉirkaŭ mi. Kaj kiam mi memoras, ke sen tiu brava arbohakisto, kiu
min remetis sur la ĝustan vojon, eble mi ankoraŭ starus tie! Nun, kiam mi
konsideras tiujn samajn arbarojn de la punkto kie mi estas, kiel etaj ili
aspektas al mi ! Ŝajnas al mi, ke per unu sola paŝo mi povus ilin trairi;
krome, mia vidkapablo ilin penetras, kaj mi tie distingas plej etajn detalojn ;
nun mi vidas klare, ne kiel antaŭe. »
Tiam, maljunulo
diras al li : « Mia filo, vi staras ĉe la fino de la vojaĝo, sed ia senfina
ripozado lacigus vin per mortiga enuado kaj vi okupiĝus pri rememorado de la
suferoj, kiujn vi trapasis kaj kiuj aktivigis viajn korpopartojn kaj vian
spiriton. Vi vidas de ĉi tie grandan kvanton da vojaĝantoj sur la vojo, kiun vi
trairis, kaj, kiel vi, riskas devojiĝi; vi estas sperta, vi jam timas nenion ;
iru al ili kaj strebu ilin gvidi per viaj konsiloj, por ke ankaŭ ili alvenu pli
frue.
- Mi volonte
iros, respondas nia homo ; sed, li aldonas, kial ne ekzistas rekta vojo de la
elirpunkto ĝis ĉi tie ? Tio evitigus al la vojaĝantoj trairadon tra tiuj
abomenindaj arbaroj.
- Mia filo,
respondas la maljunulo, rigardu bone kaj vi vidos, ke certa kvanto da homoj tion evitas ; ili estas
tiuj, kiuj akiris pli frue la necesan sperton, scipovas preni ian pli rektan,
pli mallongan vojon por alveno; sed tia sperto estas frukto de laboro, kiun ili
devis plenumi ĉe la unuaj trairadoj, tiel ke ili alvenas ĉi tie nur pro sia
merito. Kio estus al vi mem, se vi ne estus pasinta? La agado, kiun vi devis
plenumi, la imagrimedoj, kiujn vi devis elvolvi por malfermi vojon pligrandigis
viajn konojn kaj elvolvis vian inteligentecon ; sen tio, vi estus ankoraŭ sama
novulo kiel je eliro. Kaj krome, klopodante vin mem senembarasiĝi, vi mem
kontribuis por la plibonigo de la arbaroj, kiujn vi trairis ; kion vi faris
estis malmulto neperceptebla ; sed pensu pri la miloj da vojaĝantoj, kiuj
siavice iradis, kaj kiuj, laborante por si mem, laboris senscie por komuna
bono. Ĉu ne estas juste, ke ili ricevas la salajron pro sia penado per ripozo,
kiel ili ĝuas ĉi tie? Kiun rajton ili havus pri ripozo, se ili farus nenion ?
- Mia patro,
respondas la vojaĝanto, en unu el tiuj arbaroj, mi renkontis homon, kiu diris
al mi : «Jen proksime estas grandega abismo, kiun oni devas transpasi per salto
; sed, inter mil, apenaŭ unu sukcesas; ĉiuj aliaj falas en la fundon en
brulantan fajrejon kaj senrevene perdiĝas.» Tian abismon mi tamen ne vidis.
- Mia infano, ĝi
ja ne ekzistas, male tio estus abomeninda falilo al ĉiuj vojaĝantoj, kiuj venas
al mi. Mi bone scias, ke estas multaj venkendaj malfacilaĵoj, sed mi scias
ankaŭ, ke pli aŭ malpli frue ili transpasos ilin ; se mi kreus neeblaĵojn por
unu sola homo, kiu devus perei, tio estus kruelaĵo, des pli, se mi tion farus
por la plimulto. Tia abismo estas ia alegorio, kaj vi vidos la klarigon.
Rigardu la vojon, ĉe la intervalo de la arbaroj; inter la vojaĝantoj, vi vidas
iujn, kiuj iras malrapide, kun gaja mieno; vidu tiujn amikojn, kiuj devojiĝis
en la labirintoj de la arbaro, kiel ili estas feliĉaj, ke ili retroviĝas ĉe la
elirejo ; sed flanke de tiuj, estas aliaj, kiuj sin trenas pene; ili estas
elĉerpitaj kaj petegas kompaton al pasantoj, ĉar ili kruele suferas vundojn,
kiuj pro siaj mankoj ili ricevis tra la dornejoj; sed ili resaniĝos, kaj tio
estos por ili ia leciono, kiun ili profitos en alia arbaro, kiun ili devos
trairi, kaj el kiu ili eliros malpli vunditaj. La abismo estas figuro pri la
malbono, kiun ili suferas, kaj dirinte, ke el milo nur unu sukcesas, tiu homo
pravas, ĉar malprudentuloj multe pli abundas; sed li malpravis, kiam li diris,
ke falinto neniam plu eliros ; ĉiam ekzistas rimedo por alveni al mi. Iru, mia
filo, iru montri tiun rimedon al tiuj, kiuj sidas sur la fundo de la abismo ; iru
subteni la vunditojn survoje kaj montri la vojon al tiuj, kiuj trairas la
arbarojn. La vojo estas la figuro de la spirita vivo, sur kies trairado oni
estas pli aŭ malpli feliĉa; la arbaroj estas la enkorpaj vivoj, kiam oni
laboras por sia antaŭenirado, kaj samtempe por la ĝenerala agado ; la
vojaĝanto, kiu alvenas al la fino kaj revenas por helpi tiujn, kiuj estas
malantaŭe estas la gardanĝeloj, la misiistoj de Dio, kiuj trovas sian feliĉon
sur tiu vojo, sed ankaŭ ĉe agado, kiun ili plenumas por fari bonon kaj obei la
superegan Sinjoron.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
O caminho da
vida
A questão da
pluralidade das existências há desde longo tempo preocupado os filósofos e mais
de um reconheceu na anterioridade da alma a única solução possível para os mais
importantes problemas da Psicologia. Sem esse princípio, eles se encontraram
detidos a cada passo, encurralados num beco sem saída, donde somente puderam
escapar com o auxílio da pluralidade das existências.
A maior objeção
que podem fazer a essa teoria é a da ausência de lembranças das existências
anteriores.
Com efeito, uma
sucessão de existências inconscientes umas das outras; deixar um corpo para
tomar outro sem a memória do passado equivaleria ao nada, visto que seria o
nada quanto ao pensamento; seria uma multiplicidade de novos pontos de partida,
sem ligação entre si; seria a ruptura incessante de todas as afeições que fazem
o encanto da vida presente, a mais doce e consoladora esperança do futuro;
seria, afinal, a negação de toda a responsabilidade moral. Semelhante doutrina
seria tão inadmissível e tão incompatível com a Justiça Divina, quanto a de uma
única existência com a perspectiva de uma eternidade de penas por algumas
faltas temporárias. Compreende-se então que os queformam semelhante ideia da
reencarnação a repilam, mas não é assim que o Espiritismo no-la apresenta.
A existência
espiritual da alma, diz ele, é a sua existência normal, com indefinida
lembrança retrospectiva. As existências corpóreas são apenas intervalos, curtas
estações na existência espiritual, sendo a soma detodas as estações apenas uma
parcela mínima da existência normal, absolutamente como se, numa viagem de
muitos anos, de tempos a tempos o viajor parasse durante algumas horas. Embora
pareça que, durante as existências corporais, há solução de continuidade, por
ausência de lembrança, a ligação efetivamente se estabelece no curso da vida
espiritual, que não sofre interrupção. A solução de continuidade, realmente, só
existe para a vida corpórea exterior e de relação, e a ausência, aí, da
lembrança prova a sabedoria da Providência que assim evitou fosse o homem por
demais desviado da vida real, onde ele tem deveres a cumprir, mas quando o
corpo se acha em repouso, durante o sono, a alma levanta o voo parcialmente e restabelece-se
então a cadeia interrompida apenas durante a vigília.
A isto ainda se
pode opor uma objeção, perguntando que proveito pode o homem tirar de suas
existências anteriores, para melhorar-se, dado que ele não se lembra das faltas
que haja cometido. O Espiritismo responde, primeiro, que a lembrança de
existências desgraçadas, juntando-se às misérias da vida presente, ainda mais
penosa tornaria esta última. Desse modo, poupou Deus às suas criaturas um
acréscimo de sofrimentos. Se assim não fosse, qual não seria a nossa
humilhação, ao pensarmos no que já fôramos! Para o nosso melhoramento, aquela
recordação seria inútil. Durante cada existência, sempre damos alguns passos
para a frente, adquirimos algumas qualidades e nos despojamos de algumas
imperfeições. Cada uma de tais existências é, portanto, um novo ponto de
partida, em que somos qual nos houvermos feito, em que nos tomamos pelo que
somos, sem nos preocuparmos com o que tenhamos sido. Se, numa existência anterior,
fomos antropófagos, que importa isso, desde que já não o somos? Se tivemos um
defeito qualquer, de que já não conservamos vestígio, aí está uma conta
saldada, de que não mais nos cumpre cogitar. Suponhamos que, ao contrário, se
trate de um defeito apenas meio corrigido: o restante ficará para a vida
seguinte e a corrigi-lo é do que nesta devemos cuidar. Tomemos um exemplo: um
homem foi assassino e ladrão, e foi punido, quer na vida corpórea, quer na vida
espiritual; ele se arrepende e corrige do primeiro pendor, porém, não do
segundo. Na existência seguinte, será apenas ladrão, talvez um grande ladrão,
porém, não mais assassino. Mais um passo para diante e já não será mais que um
ladrão obscuro; pouco mais tarde já não roubará, mas poderá ter a veleidade de
roubar, que a sua consciência neutralizará. Depois, um derradeiro esforço e,
havendo desaparecido todo vestígio da enfermidade moral, será um modelo de
probidade. Que lhe importa então o que ele foi? A lembrança de ter acabado no
cadafalso não seria uma tortura e uma humilhação constantes? Aplicai este raciocínio
a todos os vícios, a todos os desvios, e podereis ver como a alma se melhora,
passando e tornando a passar pelos cadinhos da encarnação. Não terá sido Deus mais
justo com o tornar o homem árbitro da sua própria sorte, pelos esforços que
empregue por se melhorar, do que se fizesse que sua alma nascesse ao mesmo
tempo que seu corpo e o condenasse a tormentos perpétuos por erros passageiros,
sem lhe conceder meios de purificar-se de suas imperfeições? Pela pluralidade
das existências, nas suas mãos está o seu futuro. Se ele gasta longo tempo a se
melhorar, sofre as consequências dessa maneira de proceder: é a suprema
justiça; a esperança, porém, jamais lhe é interdita.
A seguinte
comparação é de molde a tornar compreensíveis as peripécias da vida da alma:
Suponhamos uma
estrada longa, em cuja extensão se encontram, de distância em distância, mas
com intervalos desiguais, florestas que se tem de atravessar e, à entrada de
cada uma, a estrada, larga e magnífica, se interrompe, para só continuar à
saída. O viajor segue por essa estrada e penetra na primeira floresta. Aí, porém,
não dá com caminho aberto; depara-se-lhe, ao contrário, um dédalo inextricável
em que ele se perde. A claridade do sol há desaparecido sob a espessa ramagem
das árvores. Ele vagueia, sem saber para onde se dirige. Afinal, depois de
inauditas fadigas, chega aos confins da floresta, mas extenuado, dilacerado
pelos espinhos,machucado pelos pedrouços. Lá, descobre de novo a estrada e
prossegue a sua jornada, procurando curar-se das feridas.
Mais adiante,
segunda floresta se lhe antolha, onde o esperam as mesmas dificuldades. Mas ele
já possui um pouco de experiência e dela sai menos contundido. Noutra, topa com
um lenhador que lhe indica a direção que deve seguir para se não transviar. A
cada nova travessia, aumenta a sua habilidade, de maneira que transpõe cada vez
mais facilmente os obstáculos. Certo de que à saída encontrará de novo a boa
estrada, firma-se nessa certeza; depois, já sabe orientar-se para achá-la com
mais facilidade. A estrada finaliza no cume de uma montanha altíssima, donde
ele descortina todo o caminho que percorreu desde o ponto de partida. Vê também
as diferentes florestas que atravessou e se lembra das vicissitudes por que passou,
mas essa lembrança não lhe é penosa, porque chegou ao termo da caminhada. É
qual velho soldado que, na calma do lar doméstico, recorda as batalhas a que
assistiu. Aquelas florestas que pontilhavam a estrada lhe são como que pontos
negros sobre uma fita branca e ele diz a si mesmo: “Quando eu estava naquelas
florestas, nas primeiras, sobretudo, como me pareciam longas de atravessar!
Figurava-se-me que nunca chegaria ao fim; tudo ao meu derredor me parecia
gigantesco e intransponível. E quando penso que, sem aquele bondoso lenhador
que me pôs no bom caminho, talvez eu ainda lá estivesse! Agora, que contemplo
essas mesmas florestas do ponto onde me acho, como se me apresentam pequeninas!
Afigura-se-me que de um passo teria podido transpô-las; ainda mais, a minha
vista as penetra e lhes distingo os menores detalhes; percebo até os passos em falso
que dei”.
Diz-lhe então um
ancião: — Meu filho, eis-te chegado ao termo da viagem, mas um repouso indefinido
causar-te-á tédio mortal e tu te porias a ter saudades das vicissitudes que
experimentaste e que te davam atividade aos membros e ao Espírito. Vês daqui
grande número de viajantes na estrada que percorreste e que, como tu, correm o
risco de transviar-se; tens experiência, nada mais temas: vai-lhes ao encontro
e procura com teus conselhos guiá-los, a fim de que cheguem depressa.
— Irei com
alegria — replica o nosso homem —; entretanto, pergunto: por que não há uma
estrada direta desde o ponto de partida até aqui? Isso forraria aos viajantes o
terem de atravessar aquelas abomináveis florestas.
— Meu filho —
retruca o ancião —, atenta bem e verás que muitos evitam a travessia de algumas
delas: são os que, tendo adquirido mais de pronto a experiência necessária,
sabem tomar um caminho mais direto emais curto para chegarem aqui. Essa
experiência, porém, é fruto do trabalho que as primeiras travessias lhes
impuseram, de sorte que eles aqui aportam em virtude do mérito próprio. Que é o
que saberias, se por lá não houvesses passado? A atividade que houveste de
desenvolver, os recursos de imaginação que precisaste empregar para abrir
caminho aumentaram os teus conhecimentos e desenvolveram a tua inteligência.
Sem que tal se desse, serias tão noviço quanto o eras à partida. Ademais,
procurando safar-te dos tropeços, contribuíste para o melhoramento das
florestas que atravessaste. O que fizeste foi pouca coisa, imperceptível mesmo;
pensa, contudo, nos milhares de viajores que fazem outro tanto e que,
trabalhando para si mesmos, trabalham, sem o perceberem, para o bem comum. Não
é justo que recebam o salário de suas penas no repouso de que gozam aqui? Que direito
lhes caberia a esse repouso, se nada houvessem feito?
— Meu pai —
responde o viajor —, numa das florestas, encontrei um homem que me disse: “Na
orla há um imenso abismo a ser transposto de um salto, mas, de mil, apenas um o
consegue; todos os outros lhe caem no fundo, numa fornalha ardente e ficam
perdidos sem remissão. Esse abismo eu não o vi”.
— Meu filho, é
que ele não existe, pois, do contrário, seria uma cilada abominável, armada a
todos os que para cá se dirigem. Bem sei que lhes cabe vencer dificuldades, mas
igualmente sei que cedo ou tarde as vencerão. Se eu houvera criado impossibilidades
para um só que fosse, sabendo que esse sucumbiria, teria praticado uma
crueldade, que avultaria imenso, se atingisse a maioria dos viajores. Esse
abismo é uma alegoria, cuja explicação vais receber. Olha para a estrada e
observa os intervalos das florestas. Entre os viajantes, alguns vês que
caminham com passo lento e semblante jovial; vê aqueles amigos, que se tinham
perdido de vista nos labirintos da floresta, como se sentem ditosos, por se
haverem de novo encontrado ao deixarem-na. A par deles, porém, outros há que se
arrastam penosamente; estão estropiados e imploram a compaixão dos que passam,
pois que sofrem atrozmente das feridas de que, por culpa própria, se cobriram,
atravessando os espinheiros. Curar-se-ão, no entanto, e isso lhes constituirá uma
lição da qual tirarão proveito na floresta seguinte, donde sairão menos
machucados. O abismo simboliza os males que eles experimentam e, dizendo que de
mil apenas um o transpõe, aquele homem teve razão, porquanto enorme é o número
dos imprudentes; errou, porém, quando disse que aquele que ali cair não mais
sairá. Para chegar a mim, o que tombou encontra sempre uma saída. Vai, meu
filho, vai mostrar essa saída aos que estão no fundo do abismo; vai amparar os
feridos que se arrastam pela estrada e mostrar o caminho aos que se embrenharam
pelas florestas.
A estrada é a
imagem da vida espiritual da alma e em cujo percurso esta é mais ou menos
feliz. As florestas são as existências corpóreas, em que ela trabalha pelo seu
adiantamento, ao mesmo tempo que na obra geral. O caminheiro que chega ao fim e
que volta para ajudar os que vêm atrasados figura os anjos guardiães, os
missionários de Deus, que se sentem venturosos em vê-lo, como também no
desdobrarem suas atividades para fazer o bem e obedecer ao supremo Senhor.
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.