Libereco,
egaleco, frateco, ĉi tiuj tri vortoj estas en si mem la programo de la tuta
socia ordo, kiu estigus la plej absolutan progreson de la homaro, se la
principoj, kiujn ili reprezentas povus ricevi sian kompletan plenumiĝon. Ni
vidu la barojn, kiuj, en la nuna stato de la socio, povus kontraŭstari tion,
kaj kontraŭ la malsano ni serĉu la kuracilon.
Frateco, en la rigora senco de la vorto, resumas ĉiajn devojn de la homoj, unuj al aliaj ; ĝi signifas : sindediĉo, abnegacio, toleremo, bonvolemo, indulgemo ; tio estas la evangelia karitato en sia pura senco, kaj la aplikado de la maksimo : « Agi kontraŭ aliaj same kiel ni dezirus, ke aliaj agu kontraŭ ni. » La malo de Egoismo. Frateco diras : « Ĉiu por ĉiuj, kaj ĉiuj por ĉiu. » Egoismo diras : « Ĉiu por si. » Ĉar tiuj du kvalitoj estas la neo unu de la alia, estas ankaŭ neeble, ke egoisto agu fratece kontraŭ siaj similuloj, ke avarulo estu grandanima, ke malalta homo atingu la altecon de granda homo. Nu, ĉar egoismo estas ĝenerala plago en la socio, dum ĝia plena regado la regno de vera frateco estos neebla ; ĉiu deziros fratecon je sia profito, sed emos fari nenion profite al aliaj ; aŭ, se li tion faros, ĝi estos nur post certeco, ke li perdos nenion.
Se oni
konsideras fratecon laŭ la vidpunkto de ĝia graveco por la plenumiĝo de socia
feliĉo, ĝi estas sur la unua vico: ĝi estas la bazo ; sen ĝi ne povus ekzisti
egaleco nek serioza libereco ; egaleco devenas de frateco, kaj libereco estas
konsekvenco de ambaŭ.
Efektive, ni
supozu ian socion de homoj tre malpostulemaj, bonaj kaj bonvolemaj por vivi
inter si fratecan vivon, tiel ke estos inter ili nek privilegioj, nek esceptaj
rajtoj, sen kio ne eblus frateco. Trakti ĉiun kiel fraton estas trakti lin
egalece ; estas deziri por li tion, kion oni dezirus por si mem ; ĉe popolo de
fratoj, egaleco estos konsekvenco de ties sentoj, de ties maniero agi kaj
establiĝos per la forto mem de la faktoj. Sed kio estas la malamiko de egaleco
? Ĝi estas fiero. Fiero, kiu ĉie emas esti la unua kaj la reganto, kiu vivas
per privilegioj kaj esceptoj, povas elteni socian egalecon, sed neniam ĝin
apogos, kaj eĉ ĝin rompos je la unua oportuna okazo. Nu, ĉar fiero estas ja unu
el la plagoj de la socio, ĝis ĝi estos detruita, ĝi metos baron antaŭ veran
egalecon.
Libereco, ni
tion jam diris, estas ido de frateco kaj de egaleco ; ni parolas pri laŭleĝa
libereco kaj ne pri natura libereco, kiu estas, laŭrajte, nerifuzebla al ĉiu
homa kreito, de sovaĝulo ĝis civilizulo. Vivante kiel gefratoj, kun egalaj
rajtoj, animite de reciproka sento de bonvolemo, ili praktikos inter si
justecon, ne emos ĝeni unu la alian kaj sekve ne havos ion por plendi,
reciproke. Libereco estos sendanĝera, ĉar neniu konjektos malrespekti aŭ
malhelpi sian similulon. Sed kiel egoismo, kiu volas ĉion por si, kaj fiero,
kiu emas senĉese regadi, donos la manon al libereco, kiu ilin detronigos ? La
malamikoj de libereco estas do siavice egoismo kaj fiero, same kiel ili estas
de egaleco kaj de frateco.
Libereco
antaŭsupozas reciprokan fidon ; nu, ne eblus fido inter homoj movataj de la
ekskluziva sento de personeco ; ĉar ili ne povas kontentiĝi krom depende de
aliaj, ili estas senĉese sindefendaj, unuj kontraŭ la aliaj. Ĉar ili konstante
pensas, ke ili perdos tion, kion ili nomas siaj rajtoj, superregado estas
esenca kondiĉo por ilia ekzistado ; jen kial ili ĉiam almetos embarasojn al
libereco, kaj ĝin sufokos, tiom longe kiom ili povos.
Tiuj tri
principoj estas do, kiel ni diris, solidaraj inter si kaj reciproke apogiĝas ;
sen ilia kuniĝo, la socia konstruaĵo ne povus esti kompleta. Frateco praktikata
en sia pureco ne povus esti sola, ĉar sem egaleco kaj sen libereco ne ekzistas
vera frateco. Libereco sen frateco estus forigo de brido de sur la kolo de ĉiuj
fiaj pasioj, kiuj jam ne havus bremson ; kun frateco, la homo faras nenian
misuzon de sia libereco : jen estas ordo ; sen frateco, li ĝin uzas por
liberigi ĉiujn siajn fiaĵojn : jen estas anarkio, trolibereco. Jen kial plej
liberaj nacioj devas estigi iajn limojn al libereco. Egaleco sen frateco
kondukas al samaj rezultoj, ĉar egaleco deziras liberecon ; sub preteksto de
egaleco, etulo mallevas grandulon por lin anstataŭi, kaj fariĝas mem tirano ;
tio estas nur delokiĝo de despoteco.
Ĉu sekvas de
tio, ke dum la homoj ne akiros la senton de vera frateco, necesas teni ilin en
servuteco ? Ke ili estas nekapablaj por institucioj bazitaj sur principoj de
egaleco kaj de libereco ? Tia opinio estus pli ol eraro ; ĝi estus absurdaĵo.
Oni ne atendas, ke infano plene kresku, por helpi ĝin ekpaŝi. Kiu cetere plej
ofte gvidas ilin ? Ĉu tiuj estas homoj de grandaj, altspiritaj ideoj, gvidataj
de amo al la progreso ? Ĉu homoj, kiuj profitas la submetiĝon de iliaj malsuperuloj
por evoluigi en ili la moralan sencon, kaj plialtigi ilin iom post iom al la
kondiĉo de liberaj homoj ? Ne ; ĉi tiuj estas, plej ofte, homoj ĵaluzemaj pri
sia potenco, kiuj celas ambicion kaj gloramon, al kiuj aliaj homoj servas kiel
iloj pli inteligentaj ol bestoj, kaj kiuj, sekve, anstataŭ ilin emancipi, tenas
ilin kiel eble plej longe sub la jugo de nescio. Sed tia stato ŝanĝiĝas per si
mem pro la nerezistebla forto de progreso. La reago estas foje perforta kaj do tiel
terura, ke la sento pri frateco, malprudente sufokita, ne sukcesas intermeti
sian moderigan povon ; la batalo estiĝas inter tiuj, kiuj emas impeti kaj tiuj,
kiuj emas konservi ; el tio rezultas konflikto, kiu etendiĝas eble dum
jarcentoj. Fine, ŝajna ekvilibro fariĝas ; la afero pliboniĝas; sed oni sentas,
ke la sociaj bazoj ne estas solidaj ; la grundo ektremas ĉiumomente sub la
paŝoj, ĉar ankoraŭ ne stariĝis la regno de libereco kaj de egaleco, sub la
ŝildo de frateco, ĉar fiero kaj egoismo ankoraŭ ĉeestas, malgraŭ la klopodoj de
bonaj homoj.
Vi ĉiuj, kiuj
revas pri tia ora aĝo por la homaro, laboru antaŭ ĉio je la bazo de la
konstruaĵo, antaŭ ol deziri la kronadon de la faro ; donu al ĝi, kiel
fundamenton, fratecon en ĝia plej pura signifo ; sed por tio ne sufiĉas ĝin
dekreti kaj surskribi sur standardon ; necesas, ke ĝi sidu en la koro, kaj oni
ne ŝanĝas la koron de homoj per ordonoj. Kiel, por fruktigi kampon, necesas
forpreni ŝtonojn kaj herbaĉojn, tiel same klopodadu senripoze forigi la viruson
de fiero kaj de egoismo, ĉar tie staras la fonto de ĉia malbono, la reala baro
kontraŭ regno de bono ; detruu ĝin en leĝoj, en institucioj, en religioj, en
edukado, ĝis lastaj signoj de tempo de barbareco kaj privilegioj, kaj ĉiajn
kaŭzojn, kiuj retenadas kaj evoluigas tiajn ĉiamajn barojn al vera progreso,
kiujn, se tiel diri, oni ensuĉas kun la lakto kaj kun la aero spirata tra la
tuta korpo en la socia medio ; nur tiam la homoj komprenos la devojn kaj la
bonfarojn de frateco ; tiam same stariĝos, sen skuoj kaj danĝero, la
komplementaj principoj de egaleco kaj de libereco.
Ĉu estas eble
detrui egoismon kaj fieron ? Ni diras, laŭte kaj emfaze, JES, male necesus
almeti finan punkton al la homara progreso. La homo kreskas laŭ inteligenteco,
jen nekontestebla fakto ; ĉu li alvenis al kulmina punkto, kiun li ne povas
transpasi ? Kiu aŭdacus subteni tian absurdan tezon ? Ĉu li progresas morale ?
Por respondi tiun demandon, sufiĉas kompari la epokojn en unu sama lando. Kial
do li atingus la limon de morala progreso antaŭ tiu de intelekta progreso ? Lia
deziro direkte al ia pli bona situacio indikas la eblecon tien alveni. Al
progresemaj homoj koncernas aktivigi tian movadon per studado kaj utiligo de
plej efikaj rimedoj.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
Liberdade,
igualdade, fraternidade. Estas três palavras constituem, por si sós, o programa
de toda uma ordem social que realizaria o mais absoluto progresso da
Humanidade, se os princípios que elas exprimem pudessem receber integral
aplicação. Vejamos quais os obstáculos que, no estado atual da sociedade, se
lhes opõem e, ao lado do mal, procuremos o remédio.
A fraternidade,
na rigorosa acepção do termo, resume todos os deveres dos homens, uns para com
os outros. Significa: devotamento, abnegação, tolerância, benevolência,
indulgência. É, por excelência, a caridade evangélica e a aplicação da máxima:
“Proceder para com os outros, como quereríamos que os outros procedessem para
conosco”. O oposto do egoísmo. A fraternidade diz: “Um por todos e todos por um”.
O egoísmo diz: “Cada um por si”. Sendo estas duas qualidades a negação uma da
outra, tão impossível é que um egoísta proceda fraternalmente para com os seus semelhantes,
quanto a um avarento ser generoso, quanto a um indivíduo de pequena estatura
atingir a de um outro alto. Ora, sendo o egoísmo a chaga dominante da
sociedade, enquanto ele reinar soberanamente, impossível será o reinado da
fraternidade verdadeira. Cada um a quererá em seu proveito; não quererá, porém,
praticá-la em proveito dos outros, ou, se o fizer, será depois de se certificar
de que não perderá coisa alguma.
Considerada do
ponto de vista da sua importância para a realização da felicidade social, a
fraternidade está na primeira linha: é a base. Sem ela, não poderiam existir a
igualdade, nem a liberdade séria. A igualdade decorre da fraternidade e a
liberdade é consequência das duas outras.
Com efeito,
suponhamos uma sociedade de homens bastante desinteressados, bastante bons e
benévolos para viverem fraternalmente, sem haver entre eles nem privilégios,
nem direitos excepcionais, pois de outro modo não haveria fraternidade. Tratar a
alguém de irmão é tratá-lo de igual para igual; é querer quem assim o trate,
para ele, o que para si próprio quereria. Num povo de irmãos, a igualdade será
a consequência de seus sentimentos, da maneira de procederem, e se estabelecerá
pela força mesma das coisas. Qual, porém, o inimigo da igualdade? O orgulho,
que faz queira o homem ter em toda parte a primazia e o domínio, que vive de
privilégios e exceções, poderá suportar a igualdade social, mas não a fundará
nunca e na primeira ocasião a desmantelará. Ora, sendo também o orgulho uma das
chagas da sociedade, enquanto não for banido, oporá obstáculo à verdadeira igualdade.
A liberdade,
dissemo-lo, é filha da fraternidade e da igualdade. Falamos da liberdade legal,
e não da liberdade natural, que, de direito, é imprescritível para toda
criatura humana, desde o selvagem até o civilizado. Os homens que vivam como
irmãos, com direitos iguais, animados do sentimento de benevolência recíproca,
praticarão entre si a justiça, não procurarão causar danos uns aos outros e
nada, por conseguinte, terão que temer uns dos outros. A liberdade nenhum
perigo oferecerá, porque ninguém pensará em abusar dela em prejuízo de seus
semelhantes. Mas como poderiam o egoísmo, que tudo quer para si, e o orgulho,
que incessantemente quer dominar, dar a mão à liberdade que os destronaria? O
egoísmo e o orgulho são, pois, os inimigos da liberdade, como o são da
igualdade e da fraternidade.
A liberdade
pressupõe confiança mútua. Ora, não pode haver confiança entre pessoas
dominadas pelo sentimento exclusivista da personalidade. Não podendo cada uma
satisfazer-se a si própria senão à custa de outrem, todas estarão
constantemente em guarda umas contra as outras. Sempre receosas de perderem o a
que chamam seus direitos, a dominação constitui a condição mesma da existência
de todas, pelo que armarão continuamente ciladas à liberdade e a coarctarão
quanto puderem.
Aqueles três
princípios são, pois, conforme acima dissemos, solidários entre si e se prestam
mútuo apoio; sem a reunião deles o edifício social não estaria completo. O da
fraternidade não pode ser praticado em toda a pureza, com exclusão dos dois
outros, porquanto, sem a igualdade e a liberdade, não há verdadeira
fraternidade. A liberdade sem a fraternidade é rédea solta a todas as más
paixões, que desde então ficam sem freio; com a fraternidade, o homem nenhum
mau uso faz da sua liberdade: é a ordem; sem a fraternidade, usa da liberdade
para dar curso a todas as suas torpezas: é a anarquia, a licença. Por isso é
que as nações mais livres se veem obrigadas a criar restrições à liberdade. A
igualdade, sem a fraternidade, conduz aos mesmos resultados, visto que a
igualdade reclama a liberdade; sob o pretexto de igualdade, o pequeno rebaixa o
grande, para lhe tomar o lugar, e se torna tirano por sua vez; tudo se reduz a
um deslocamento de despotismo.
Seguir-se-á daí
que, enquanto os homens não se acharem imbuídos do sentimento de fraternidade,
será necessário tê-los em servidão? Dar-se-á sejam inaptas as instituições
fundadas sobre os princípios de igualdade e de liberdade? Semelhante opinião
fora mais que errônea; seria absurda. Ninguém espera que uma criança se ache
com o seu crescimento completo para lhe ensinar a andar. Quem, ademais, os tem
sob tutela? Serão homens de ideias elevadas e generosas, guiados pelo amor do
progresso? Serão homens que se aproveitem da submissão dos seus inferiores para
lhes desenvolver o senso moral e elevá-los pouco a pouco à condição de homens
livres? Não; são, em sua maioria, homens ciosos do seu poder, a cuja ambição e
cupidez outros homens servem de instrumentos mais inteligentes do que animais e
que, então, em vez de emancipá-los, os conservam, por todo o tempo que for
possível, subjugados e na ignorância. Porém, esta ordem de coisas muda de si
mesma, pelo poder irresistível do progresso. A reação é não raro violenta e
tanto mais terrível, enquanto o sentimento da fraternidade, imprudentemente
sufocado, nãologra interpor o seu poder moderador; a luta se empenha entre os
que querem tomar e os que querem reter; daí um conflito que se prolonga às
vezes por séculos. Afinal, um equilíbrio fictício se estabelece; há qualquer
coisa de melhor. Sente-se, porém, que as bases sociais não estão sólidas; a
cada passo o solo treme, por isso que ainda não reinam a liberdade e a
igualdade, sob a égide da fraternidade, porque o orgulho e o egoísmo continuam empenhados
em fazer se malogrem os esforços dos homens de bem.
Todos vós que
sonhais com essa idade de ouro para a Humanidade trabalhai, antes de tudo, na
construção da base do edifício, sem pensardes em lhe colocar a cúpula;
ponde-lhe nas primeiras fiadas a fraternidade na sua mais pura acepção. No
entanto, para isso, não basta decretá-la e inscrevê-la numa bandeira; faz-se
mister que ela esteja no coração dos homens e não se muda o coração dos homens
por meio de ordenações. Do mesmo modo que para fazer que um campo frutifique, é
necessário se lhe arranquem os pedrouços e os tocos, aqui também é preciso trabalhar
sem descanso por extirpar o vírus do orgulho e do egoísmo, pois que aí se
encontra a causa de todo o mal, o obstáculo real ao reinado do bem. Eliminai
das leis, das instituições, das religiões, da educação até os últimos vestígios
dos tempos de barbárie e de privilégios, bem como todas as causas que alimentam
e desenvolvem esses eternos obstáculos ao verdadeiro progresso, os quais, por
assim dizer, bebemos com o leite e aspiramos por todos os poros na atmosfera
social. Somente então os homens compreenderão os deveres e os benefícios da
fraternidade e também se firmarão por si mesmos, sem abalos, nem perigos, os
princípios complementares, os da igualdade e da liberdade.
Será possível a
destruição do orgulho e do egoísmo? Responderemos alto e terminantemente: SIM.
Do contrário, forçoso seria determinar um ponto de parada ao progresso da
Humanidade. Que o homem cresce em inteligência, é fato incontestável; terá ele
chegado ao ponto culminante, além do qual não possa ir? Quem ousaria sustentar
tão absurda tese? Progride ele em moralidade? Para responder a esta questão,
basta se comparem as épocas de um mesmo país. Por que teria ele atingido o
limite do progresso moral, e não o do progresso intelectual? Sua aspiração por
uma melhor ordem de coisas é indício da possibilidade de alcançá-la. Aos que são
progressistas cabe acelerar esse movimento por meio do estudo e da utilização
dos meios mais eficientes.
Livro: Obras
Postumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário