La inteligenta
principo estas sendependa de la materio. La individua animo antaŭekzistas kaj
postvivas la korpon. Sama starta punkto por ĉiuj animoj, senescepte ; ĉiuj
kreiĝas simplaj kaj sensciaj kaj submetiĝas al senlima progreso. Neniaj
privilegiaj kaj pli favorataj kreitoj, kompare unuj kun aliaj ; anĝeloj estas
iaj estuloj, kiuj atingis perfektecon, post kiam ili trapasis, kiel ĉiuj aliaj
kreitoj, ĉiujn ŝtupojn de malsupereco. La animoj aŭ Spiritoj progresadas pli aŭ
malpli rapide, pro sia libera elekto, per sia strebado kaj bonvolemo.
La spirita vivo
estas la normala vivo ; la enkorpa vivo estas momenta fazo de la vivo de la
Spirito, dum kiu ĝi pormomente sin vestas per materia kovraĵo, kiun ĝi demetas
post la morto.
La Spirito
progresadas en la korpa kaj spirita statoj. La korpa stato estas necesa al la
Spirito ĝis ĝi atingos certan gradon de perfekteco: ĝi elvolviĝas per la
laboro, al kiu ĝi submetiĝas, por siaj propraj bezonoj, kaj ĝi akiras
specialajn praktikajn konojn. Ĉar unu sola enkorpa ekzisto estas nesufiĉa por
fari, ke ĝi akiru ĉiajn trajtojn de perfekteco, tial ĝi reprenas korpon
tiomfoje, kiom estas necese, kaj ĉiufoje ĝi alvenas kun la progreso, kiun ĝi
plenumis dum siaj antaŭaj ekzistoj kaj dum la spirita vivo. Akirinte en la
mondo ĉion, kion ĝi povis tie akiri, ĝi forlasas ĝin por iri al aliaj mondoj
pli progresintaj, intelekte kaj morale, ĉiam malpli materiaj, kaj tiel sinsekve
ĝis la perfekteco ebla al kreito. La stato feliĉa aŭ malfeliĉa de la Spiritoj dependas
de ilia morala progreso; ilia puno estas konsekvenco de ilia persisto en malbono,
tiel ke se ili persistas en malbono, ili mem sin punas ; sed la pordo de pento
neniam al ili fermiĝas, kaj ili povas, kiam ajn ili tion volas, reveni al la
vojo de bono kaj atingi siatempe la tutan progreson.
Infanoj
mortintaj en frua aĝo povas esti pli aŭ malpli progresintaj, ĉar ili vivis dum
antaŭaj ekzistadoj, kiam ili povis fari bonon aŭ agi malbone. La morto ne
liberigas ilin de la elprovaĵoj, kiujn ili devos alfronti, kaj en konvena tempo
ili rekomencas novan ekziston sur la tero aŭ en superaj mondoj, laŭ ilia grado
de altiĝo.
La animo de
kretenoj kaj idiotoj havas la saman naturon kiel tiu de ĉiu alia enkarniĝinto ;
ilia inteligenteco estas ofte supera, kaj ili suferas pro nesufiĉeco de rimedoj
por rilati kun siaj kunuloj en la vivo, kiel mutuloj suferas por parolmanko.
Ili misuzis sian inteligentecon en antaŭaj ekzistadoj, kaj ili memvole akceptis
tiun nekapablon por elpagi la malbonon de ili faritan, ktp.
Libro: La
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
Kvin Altenativoj
por la Homaro.
O princípio
inteligente independe da matéria. A alma individual preexiste e sobrevive ao
corpo. O ponto de partida ou de origem é o mesmo para todas as almas, sem
exceção; todas são criadas simples e ignorantes e sujeitas a progresso
indefinido. Nada de criaturas privilegiadas e mais favorecidas do que outras.
Os anjos são seres que chegaram à perfeição, depois de haverem passado, como
todas as outras criaturas, por todos os graus da inferioridade. As almas ou
Espíritos progridem mais ou menos rapidamente, mediante o uso do
livre-arbítrio, pelo trabalho e pela boa vontade.
A vida
espiritual é a vida normal; a vida corpórea é uma fase temporária da vida do
Espírito, que durante ela se reveste de um envoltório material, de que se despe
por ocasião da morte.
O Espírito
progride no estado corporal e no estado espiritual. O estado corpóreo é
necessário ao Espírito, até que haja galgado certo grau de perfeição. Ele aí se
desenvolve pelo trabalho a que é submetido pelas suas próprias necessidades e
adquire conhecimentos práticos especiais. Sendo insuficiente uma só existência
corporal para que adquira todas as perfeições, retoma um corpo tantas vezes
quantas lhe forem necessárias e de cada vez encarna com o progresso que haja
realizado em suas existências precedentes e na vida espiritual. Quando, num
mundo, alcança tudo o que aí pode obter, deixa-o para ir a outros mundos,
intelectual e moralmente mais adiantados, cada vez menos materiais, e assim por
diante, até a perfeição de que é suscetível a criatura. O estado ditoso ou
inditoso dos Espíritos é inerente ao adiantamento moral deles; a punição que
sofrem é consequência do seu endurecimento no mal, de sorte que, com o
perseverarem no mal, eles se punem a si mesmos, mas a porta do arrependimento
nunca se lhes fecha e eles podem, desde que o queiram, volver ao caminho do bem
e efetuar, com o tempo, todos os progressos.
As crianças que
morrem em tenra idade podem ser Espíritos mais ou menos adiantados, porquanto
já tiveram outras existências em que ou praticaram o bem ou cometeram ações
más. A morte não os livra das provas que hajam de sofrer e, em tempo oportuno,
eles voltam a uma nova existência na Terra, ou em mundos superiores, conforme o
grau de elevação que tenham atingido.
A alma dos
cretinos e dos idiotas é da mesma natureza que a de qualquer outro encarnado;
possuem, muitas vezes, grande inteligência; sofrem pela deficiência dos meios
de que dispõem para entrar em relação com os seus companheiros de existência,
como os mudos sofrem por não poderem falar. É que abusaram da inteligência em
existências pretéritas e aceitaram voluntariamente a situação de impotência
para usar dela, a fim de expiarem o mal que praticaram, etc.
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
As cinco
alternativas da Humanidade.
Nenhum comentário:
Postar um comentário