246. – Kiu estas
la diferenco inter provo kaj elaĉeto?
– Provo estas
lukto instruanta al la ribela, maldiligenta disĉiplo la vojon al la laboro kaj
spirita edifo. Elaĉeto estas puno trudita al la kriminta maliculo.
247. – Ĉu estas
neflekseblecaj la leĝoj de provo kaj elaĉeto?
– Ĉu la
tribunaloj de la homa justeco, kvankam neperfektaj, iafoje ne malpligravigas la
punojn kaj ne favoras la krimulojn per “sursis”?
La nefleksebleco
kaj rigoro ne ekzistas por la dia mizerikordo, kiu, konforme al la konduto de
la enkarniĝinta Spirito, povas per la leĝo favori la homon, kiam lia ekzistado iel
jam esprimas la amon, kovrantan la amason da pekoj.
248. – Kiel
okazas la falo de la Spirito?
– Konkerinte
konsciencon kaj la raciajn valorojn, ĉiuj Spiritoj havas respondecon, en la
limoj de siaj agokapabloj; sed estas malmultaj tiuj, kiuj plenumas siajn vere
moralajn devojn, pliigante siajn diajn rajtojn en la universa havaĵo.
Metita de Dio
sur la vivovojo, tiel same kiel lernanto finanta la bazajn studojn, la animo ne
ĉiam scias agi reciproke al la favoroj ricevitaj el la Kreinto, falante pro
fiero kaj vantemo, pro ambicio aŭ egoismo, rompante la dian harmonion je la
unua fojo, kaj penetrante en penigajn spertojn, por restarigi la ekvilibron de
sia ekzistado.
249. – Ĉu la
falo de la Spirito okazas nur sur la Tero?
– La Tero estas
sfero de vivo kaj evoluo, simila al iu alia, kaj en la plej diversaj sferoj la
animo povas fali sur sia evolua vojo, ĉar ni devas kompreni, ke la sidejo de
ĉiuj bonaj aŭ malbonaj, superaj aŭ malnoblaj sentoj kuŝas en la interno de la
nepereema Spirito, kaj ne en la karno, kiu putriĝos kun la tempo.
250. – Kiel
okazas la kolektiva provo?
– Ĉe la
kolektiva provo okazas kunvoko de la enkarniĝintaj Spiritoj, havantaj la saman
ŝuldon rilate al la delikta, malnobla pasinteco.
Tiam, en la leĝo
de la kompensoj, la meĥanismo de la justeco funkcias spontanee, per la
komisiitoj de la Kristo, kiuj kunvokas por la komuna elpago la pasintatempajn kunŝuldantojn,
kaj tial vi plurfoje nomos “dolora hazardo” la cirkonstancojn, kunigantajn la
plej malsamajn personojn en saman akcidenton, kiu kaŭzas al ili la morton de la
fizika korpo aŭ la plej diversajn mutilojn, en la kadro de iliaj individuaj kompromisoj.
251. – Ĉu
nekredemo estas provo?
– Ateismo aŭ
absoluta nekredemo ne ekzistas, krom en vortludoj el la malesperaj cerboj, en
la mondaj teorioj, ĉar interne, ĉiuj Spiritoj identiĝas kun la ideo pri Dio kaj
de la postvivo de la homo, ideo denaska al ili. Tiu supera ideo ŝvebos super
ĉiuj negativismoj kaj fine triumfos super ĉiuj perfortaj dekretoj kreitaj de la
homaj ŝtatoj, ĉar ĝi estas la vivolumo kaj la plej kara espero de la animoj.
252. – Ĉu oni
ricevas nur la ofendon, kiun oni meritis ĉe la plenumo de la provoj? Kaj,
konsiderante la intensecon de tiu aŭ alia provo, ĉu iu Spirito povos
reenkarniĝi antaŭdestinita por memmortigo kaj la krimo?
– Ni ricevos la
doloron laŭ niaj propraj bezonoj, cele al la elaĉeto de niaj iamaj eraroj kaj
al nia estonta spirita situacio.
Rilate al
ofendo, kiam ni ĝin ricevas de iu troviĝanta sur nia nivelo de komprenado kaj
evolua sfero, estas vere, ke temas pri tre amara provo nepre necesa por nia
propra regenerproceso.
En la mondo
ekzistas tamen la ŝtonĵetoj de malklereco kaj malsincereco, naskitaj de la malsuperaj
sentoj. Kaj estas bone, ke la kristano estu preta kaj trankvila, por ne ricevi
ilin kun malsaneca sentemo, sed kun la intenco diligente labori, konsciante, ke
tiuj ŝtonĵetoj estas parto de lia plano de kelkatempa vivo, kien li venis por
edukiĝi, samtempe kunhelpante en la edukado de liaj similuloj.
Koncerne la
memmortigon, estas oportune rediri, ke la verko de Dio estas tiu de la amo kaj
bono, de ĉiuj vivoplanoj, kaj ni devas konfesi, ke, se multaj Spiritoj
reenkarniĝas kun la provo de la tentoj al la memmortigo kaj krimo, tio okazas ja
tial, ke ili kondutu kiel lernantoj, kiuj, preterlasinte ekzamenon en sia
kurso, revenas al la studado de tiu lernobjekto en la venonta jaro, ĝis li
havigos al si scion kaj pli altan gradon en ĝi. Multaj animoj refaras saman
penadon kaj plurfoje malvenkas ĉe la luktoj, ne komprenante la bezonon de
vigleco. Kaj al ni estas neniel eble imputi al Dio la malsukceson de iliaj
esperoj, ĉar la Dia Providenco donas al ĉiuj estuloj la samajn okazojn de
laboro kaj prepariĝo.
La Konsolanto –
Emmanuel / Chico Xavier.
PROVAÇÃO
246 – Qual a
diferença entre provação e expiação?
- A provação é a
luta que ensina ao discípulo rebelde e preguiçoso a estrada do trabalho e da
edificação espiritual. A expiação é a pena imposta ao malfeitor que comete um
crime.
247 – A lei da
prova e da expiação é inflexível?
- Os tribunais
da justiça humana, apesar de imperfeitos, por vezes não comutam as penas e não
beneficiam os delinqüentes com o “sursis”?
A
inflexibilidade e a dureza não existem para a misericórdia divina, que, conforme
a conduta do Espírito encarnado, pode dispensar na lei, em benefício do homem
quando a sua existência já demonstre certas expressões do amor que cobre a
multidão dos pecados.
248 – Como se
verifica a queda do Espírito?
- Conquistada a
consciência e os valores racionais, todos os Espíritos são investidos de uma
responsabilidade, dentro das suas possibilidades de ação; porém, são raros os
que praticam seus legítimos deveres morais, aumentando os seus direitos divinos
no patrimônio universal.
Colocada por
Deus no caminho da vida, como discípulo que termina os estudos básicos, a alma
nem sempre sabe agir em correlação com os bens recebidos do Criador, caindo
pelo orgulho e pela vaidade, pela ambição ou pelo egoísmo, quebrando a harmonia
divina pela primeira vez e penetrando em experiências penosas, a fim de
restabelecer o equilíbrio de sua existência.
249 – A queda do
Espírito somente se verifica na Terra?
- A Terra é um
plano de vida e de evolução como outro qualquer, e, nas esferas mais variadas,
a alma pode cair, em sua rota evolutiva, porquanto precisamos compreender que a
sede de todos os sentimentos bons ou maus, superiores ou indignos, reside no
âmago do espírito imperecível e não na carne que se apodrecerá com o tempo.
250 – Como se
processa a provação coletiva?
- Na provação
coletiva verifica-se a convocação dos Espíritos encarnados, participantes do
mesmo débito, com referência ao passado delituoso e obscuro.
O mecanismo da
justiça, na lei das compensações, funciona então espontaneamente, através dos
prepostos do Cristo, que convocam os comparsas na dívida do pretérito para os
resgates em comum, razão por que, muitas vezes, intitulais, “doloroso acaso”,
as circunstâncias que reúnem as criaturas mais díspares no mesmo acidente, que
lhes ocasiona a morte do corpo físico ou as mais variadas mutilações, no quadro
dos seus compromissos individuais.
251 – A
incredulidade é uma provocação?
- O ateísmo ou
incredulidade absoluta não existe, a não ser no jogo de palavras dos cérebros
desesperados, nas teorias do mundo, porque, no íntimo, todos os Espíritos se
identificam com a idéia de Deus e da sobrevivência do ser, que lhes é inata.
Essa idéia superior pairará acima de todos os negativismos e sairá vitoriosa de
todos os decretos de força que se organizam nos Estados terrenos, porque
constitui a luz da vida e a mais preciosa esperança das almas.
252 – Somente se
recebe a ofensa a que se fez jus no cumprimento das provas? E considerando a
intensidade dessa ou daquela provação, poderá alguém reencarnar fadado ao
suicídio e ao crime?
- Receberemos a
dor de acordo com as necessidades próprias, com vistas ao resgate do passado e
à situação espiritual do futuro.
No capítulo da
ofensa, quando a recebemos de alguém que se encontra dentro do nosso nível de
compreensão e do plano evolutivo, é certo que se trata de provação bem amarga,
indispensável ao nosso processo de regeneração própria.
Existem, porém,
no mundo, as pedradas da ignorância e da má-fé, partidas dos sentimentos
inferiores e convém que o cristão esteja preparado e sereno, de modo a não
recebe-las com sensibilidade doentia, mas com o propósito de trabalho e esforço
próprio, conhecendo que as mesmas fazem parte do seu plano de vida temporária,
aonde veio para se educar, colaborando ao mesmo tempo na educação de seus
semelhantes.
Relativamente ao
suicídio é oportuno repetir que a obra de Deus é a do amor e do bem, de todos
os planos da vida, e devemos reconhecer que, se muitos Espíritos reencarnam com
a prova das tentações ao suicídio e ao crime, é porque esses devem agir como
alunos que, havendo perdido uma prova em seu curso, voltam ao estudo da mesma
no ano seguinte, até obterem conhecimento e superioridade na matéria. Muitas
almas efetuam a repetição de um mesmo esforço e, por vezes, sucumbem na luta,
sem perceberem a necessidade de vigilância, sem que possamos, de modo algum,
imputar a Deus o fracasso de suas esperanças, porque a Providência Divina
concede a todos os seres as mesmas oportunidades de trabalho e de habilitação.
O Consolador – Emmanuel
/ Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário