345. – Ĉu la evangelia
instruo: “Sed al tiu, kiu frapas vian desktran vangon, turnu ankaŭ la alian”
(2) devas esti observata de la kristano, eĉ kiam li estas viktimo de ne
provokita korpa agreso?
– Kun siaj
centjaraj malvirtoj, la surtera homo jam de longe elpensas sennombrajn rimedojn
por pravigi la tiel nomatan “necesan sindefendon”, sed, efektive, ĉia defendo
de la homokuŝas en Dio. Miaopinie, agante per la ŝlosilo de la kristana
frateco, la homo povas neniigi la fermenton de la agreso per la lumo de la bono
kaj de la morala sereneco.
Kredante tamen
al la fiasko de ĉiuj pacaj provoj, la sincera kristano, en sia individua konduto,
neniam devas samniveliĝi al sia agresanto, kaj li sciu estigi, ĉe ĉiaj
cirkonstancoj, la diferencon inter siaj moralaj valoroj kaj la brutecaj
instinktoj de la fizika perforto.
346. – Ĉe la
vivoluktoj, kiel ni instruu la evangelian fratecon al tiuj, kiujn ni plej
estimas, se iafoje nia peno povos esti miskomprenata, kio nin kondukos al pli
penigaj situacioj?
– Konforme al la
evangeliaj planoj, koncernas nin, ĉe ĉiuj malagrablaj cirkonstancoj de la
ekzistado, instrui niajn proksimulojn kun frata amo, tiel same kiel ni ĉe
indenta situacio dezirus esti helpataj de tiuj, kiuj troviĝas maltrankvilaj;
sed superstarante la konflikto de la bestecaj instinktoj en tiuj, al kiuj ni
plej deziras serenecon kaj pacon, estas ja bone lasi al ili la energion, post
niaj superegaj penoj por purigado, ĉe la perforto, kiun ili elektis, ĝis kiam
ili povos sperti la mensan serenecon nepre necesan, por ke ili profitu la
korinklinajn manifestiĝojn de amo kaj vero.
347. – Ĉu la
Tero estas lernejo de frateco, aŭ pundomo por regenero?
– La Tero devas
esti rigardata kiel lernejo de frateco por la plibonigo kaj regenero de la
enkarniĝintaj Spiritoj.
Plurfoje, la
animoj, tie troviĝantaj en purigaj taskoj, celas la solvon de tro pezaj ŝuldoj.
De tio la motivo, kial la plejmulto trovas amaraj la laborojn en la mondo, kiu
al ili aspektas kiel kruda pundomo plena de veoj kaj afliktoj.
La nekontestebla
vero estas, ke la diaj aspektoj de la Naturo estos ĉiam majestaj kaj lumplenaj;
sed ĉiu spirito ilin rigardos tra la prismo de sia koro. En la doloro, kiel en
la ĝojo; en la feliĉa laboro, kiel ankaŭ ĉe la malfacilega sperto tamen ĉiuj
homoj rigardu la reenkarniĝon, kiel ian rimedon de sublima frata lernado, de
Dio donitan al siaj infanoj, sur la vojo al progreso kaj elaĉeto.
348. – Ĉar oni
observas, ke ordinare en ĉiuj homoj estas granda entuziasmo por la materia
hegemonio de iliaj grupoj, iliaj urboj, kluboj kaj societoj, kie elstare
evidentiĝas la persono, kiu estas la kaŭzo de la homa indiferento por la
sincera frateco?
– Ordinare, la
homoj ankoraŭ konservas multon de la triba karaktero, kaj troviĝas
enkarcerigitaj en la ĝustedire homaj instinktoj, ĉe la luktoj por pozicioj kaj
akiroj, en preskaŭ sovaĝa egoismo, kvazaŭ ili senfine konservus en si mem la
heredaĵoj de la besta vivo. Estas necese rememori tamen, ke, post eksplodo de
tiuj entuziasmoj, ĉiam restas la amara gusto de la neutileco en la interno de
la spiritoj seniluziiĝintaj pri la nefirma hegemonio en la mondo, momento, en
kiu la animo spertas la plivastiĝon de siaj profundaj emoj al io “pli supera”.
Je tiu horo, la frateco konkeras ian novan esprimon en la interno de la homo,
por ke la Spirito povu altigi sian flugon al siaj plej gloraj destinoj.
349. – Ĉu
frateco kaj egaleco povas meriti unu solan difinon?
– Ni jam
rimarkigis, ke absoluta egaleca koncepto estas neebla en la mondo, pro la heterogeneco
de la inklinoj, sentoj kaj evoluaj pozicioj en la rondo de la individueco. Sed
la frateco estas la leĝo de la reciproka helpo kaj de la komuna solidareco, sen
kiu ĉiu progreso, en la mondo, estus praktike neebla.
350. – Ĉu
frateco povas manifestiĝi sen abnegacio?
– Frateco povas
signifi sinceran kaj efektivan kunlaboron ĉe ĉiuj taskoj de la vivo, kaj, ĉe
ĉiu vera kunlaboro, la egocentrismo ne povas ekzistadi. Ni atentigu, ke, kiu
kunlaboras, tiu ĉiam donas ion de si mem, atestante sian abnegacion, sen kiu la
frateco neniel manifestiĝus en la mondo.
351. – Kiel ni
komprenu la “amon al ni mem” (1), laŭ la evangelia formulo?
– La amo al ni
mem estu interpretita kiel la bezono de preĝo kaj vigleco, kiujn ĉiuj homoj
estas devigitaj observi.
Ami nin mem ne
estos la vulgarigo de ia nova teorio de memadorado. Por ni, la memadorado jam
finiĝis, ĉar nia problemo estas tiu de interna prilumado, ĉe marŝo al Dio. Tiu
amo tamen devas transformiĝi en individuan klopodon, memedukadon, plenumon de
devo, obeon al la leĝoj de realigo kaj laboro, persiston en la fido, sinceran
deziron lerni kun la unika Majstro, kiu estas Jesuo Kristo.
Kiu sin
prilumas, tiu plenumas la lumomision sur la Tero.
Kaj la lumo ne
bezonas aliajn rimedojn por montri la veron, krom tiu de spontanea disradiado
de sia propra trezoro.
Ni bezonas
alrigardi tiun novan formulon de amo al ni mem, konsciaj pri tio, ke ĉiu bono
akirita de ni favore por la proksimulo estas nenio alia ol la bono de nia animo
mem, pro la realeco de unu sola leĝo, kiu estas la leĝo de amo, kaj de unu
disdonanto de bonoj, kiu estas Dio.
La Konsolanto –
Emmanuel / Chico Xavier.
345 – O preceito
evangélico – “se alguém te bater numa face, apresenta-lhe a outra” – deve ser
observado pelo cristão, mesmo quando seja vítima de agressão corporal não provocada?
- O homem
terrestre, com as suas taras seculares, tem inventado numerosos recursos
humanos para justificar a chamada “legítima defesa”, mas a realidade é que toda
a defesa da criatura está em Deus.
Somos de parecer
que, agindo o homem com a chave da fraternidade cristã, pode-se extinguir o
fermento da agressão, com a luz do bem e da serenidade moral.
Acreditando,
contudo, no fracasso de todas as tentativas pacificas, o cristão sincero, na
sua feição individual, nunca deverá cair ao nível do agressor, sabendo estabelecer,
em todas as circunstâncias, a diferença entre os seus valores morais e os instintos
animalizados da violência física.
346 – Nas lutas
da vida, como levar a fraternidade evangélica àqueles que mais estimamos, se,
por vezes, nosso esforço pode ser mal interpretado, conduzindo-nos a situações
mais penosas?
- De
conformidade com os desígnios evangélicos, compete-nos esclarecer os nossos
semelhantes com amor fraternais, em todas as circunstâncias desagradáveis da existência,
como desejaríamos ser assistidos, irmãemente, em situação idêntica dos que se encontram
sem tranqüilidade; mas, se o atrito dos instintos animalizados prevalece
naqueles a quem mais desejamos serenidade e paz, convém deixar-lhes as energias,
depois de nossos esforços supremos em trabalho de purificação, na violência que
escolheram, até que possam experimentar a serenidade mental imprescindível para
se beneficiarem com as manifestações afetuosas do amor e da verdade.
347 – A Terra é
escola de fraternidade, ou penitenciária de regeneração?
- A Terra deve
ser considerada escola de fraternidade para o aperfeiçoamento e regeneração dos
Espíritos encarnados.
As almas que ai
se encontram em tarefas purificadoras, muitas vezes colimam o resgate de
dívidas assaz penosas. Daí o motivo de a maioria encontrar sabor amargo nos
trabalhos do mundo, que se lhes afigura rude penitenciária, cheia de gemidos e
de aflições.
A verdade
incontestável é que os aspectos divinos da Natureza serão sempre magníficos e
luminosos; porém, cada espírito os verá pelo prisma do seu coração. Mas, na dor
como na alegria, no trabalho feliz como na experiência escabrosa, todas as criaturas
deverão considerar a reencarnação um processo de sublime aprendizado fraternal,
concedido por Deus aos seus filhos, no caminho do progresso e da redenção.
348 – Onde a
causa da indiferença dos homens pela fraternidade sincera, observando se que há
geralmente em todos grandes entusiasmos pela hegemonia material de seus grupos,
suas cidades, clubes e agremiações onde se verifique a evidência pessoal?
- É que as
criaturas, de um modo geral, ainda têm muito da tribo, encontrando se
encarcerados nos instintos propriamente humanos, na luta das posições e das aquisições,
dentro de um egoísmo quase feroz, como se guardassem consigo, indefinidamente,
as heranças da vida animal. Todavia; é preciso recordar que, após a eclosão
desses entusiasmos, há sempre o gosto amargo da inutilidade no íntimo dos espíritos
desiludidos da precária hegemonia do mundo, instante esse em que a alma experimenta
a dilatação de suas tendências profundas para o “mais alto”. Nessa hora, a
fraternidade conquista uma nova expressão no íntimo da criatura, a fim de que o
Espírito possa alçar o grande vôo para os mais gloriosos destinos.
349 – Fraternidade
e igualdade podem, na Terra, merecer um só conceito?
- Já observamos
que o conceito igualitário absoluto é impossível no mundo, dada a
heterogeneidade das tendências, sentimentos e posições evolutivas no círculo da
individualidade. A fraternidade, porém, é a lei da assistência mútua e da solidariedade
comum, sem a qual todo progresso, no planeta, seria praticamente impossível.
350 – Pode a
fraternidade manifestar-se sem a abnegação?
- Fraternidade
pode traduzir-se por cooperação sincera e legítima, em todos os trabalhos da
vida, e, em toda cooperação verdadeira, o personalismo não pode subsistir,
salientando-se que quem coopera cede sempre alguma coisa de si mesmo, dando o
testemunho de abnegação, sem a qual a fraternidade não se manifestaria no mundo,
de modo algum.
351 – Como
entender o “amor a nós mesmos”, segundo a fórmula do Evangelho?
- O amor a nós
mesmos deve ser interpretado como a necessidade de oração e de vigilância, que
todos os homens são obrigados a observar.
Amar a nós
mesmos não será a vulgarização de uma nova teoria de auto adoração. Para nós
outros, a egolatria já teve o seu fim, porque o nosso problema é de iluminação
íntima, na marcha para Deus. Esse amor, portanto, deve traduzir-se em esforço
próprio, em auto-educação, em observação do dever, em obediência às leis de realização
e de trabalho, em perseverança na fé, em desejo sincero de aprender com o único
Mestre, que é Jesus-Cristo.
Quem se ilumina,
cumpre a missão da luz sobre a Terra. E a luz não necessita de outros processos
para revelar a verdade, senão o de irradiar espontaneamente o tesouro de si
mesma.
O Consolador –
Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário