📖① ★-ar/.
I - Suf., esprimanta kolekton de samspecaj ekzistaĵoj aŭ objektoj, formantaj
unu tuton, k montranta pli precize: 1 ĉiujn el la respektiva speco ekzistantajn
en la mondo aŭ en difinita regiono: la homaro, la birdaro, la bestaro; la
gazetaro. Rim. Oni uzas ar en tiu senco nur kun la plej ampleksasencaj rad-oj,
neniam kun la nomoj de apartaj specioj ks; 2 ĉiujn elementojn, kunapartenantajn
en difinita unuaĵo: libraro, estraro, hararo, ŝtuparo Z, arbaro Z; idaro Z; la
verkaro de Z.; via naskitaro Z; tendaro Z; 3 (post bestonomoj) ĉiujn individuojn,
kolektitajn en unu loko aŭ apartenantajn al unu posedanto: brutaro Z, ŝafaro Z,
luparo, bovaro, abelaro (☞ grego, herdo, esameno); 4 liston,
katalogon: nomaro Z (de la E-istoj), vortaro Z, frazaro G, prezaro, horaro,
adresaro Z. II - Samsignifa memstare uzata morfemo: aro 1 «Ia nombro da
samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si k ne prezentas kune
ian unu ideon» (Z.): tie kuŝis aro da dehakitaj arboj Z; li ellernis aron da
vortoj Z; la maljunulo povis vidi ne sole la arbojn, sed ankaŭ arojn da simioj,
grandajn marabuojn k papagojn B. 2 ∆ Kolekto de objektoj de nia percepto aŭ
pensado, konsiderata kiel finita tuto (baza koncepto en la matematiko): la
malplena aro; nefinia aro. ☞ klaso, familio.
➞ aroteorio. 3 🅢 Iu nombro da homoj kun komuna eco socia. ĉioma aro
∆ Aro, kies komplemento estas nenioma aro. nenioma aro ∆ Aro, kies mezuro
nulas. areto. Malgranda nombro el tiaj objektoj aŭ personoj: areto da amikoj.
arego. Granda nombro el tiaj objektoj aŭ personoj: li alkondukis ja tutan aregon
da rekrutoj Z. ☞ grupo, bando, roto. arigi. Kolekti,
meti en aron: arigi slipojn en faskojn; tiu disertacio estas nur arigitaj citaĵoj.
kunaro ∆ (pp grupo k ties subgrupo H) Unu el la subaroj aH aŭ Ha por iu
elemento a en la grupo. subaro ∆ Aro, kies elementoj ĉiuj apartenas al alia
aro. superaro ∆ Aro, kiu enhavas ĉiun elementon de alia aro.
PIV 2020.
Nenhum comentário:
Postar um comentário