La
homan scion oni povas similigi al vastega arbaro el mensaj kreaĵoj, kie ĉiu
spirito, en proceso de evoluado kaj elpuriĝo, renkontas siajn proprajn
reflektojn.
En
ĝi, la principoj de ago kaj reago funkcias kun precizeco.
La
patrioj, grandaj matricoj de progreso, konsistigas gravajn subtenilojn al la
civilizacio aŭ signifoplenajn laborejojn, kie multnombraj grupoj da animoj
daŭre klopodas ĉe memedukaj laboroj, per servado al la komunumo, sed ankaŭ
multfoje elmigras en aliajn landojn laŭ sia bezono fari tiun aŭ tiun alian akiron
sur la kampo de la sperto.
La
kolektiva hejmo, difinante raciajn altiriĝemojn kaj klanajn interesojn,
prezentas la kolekton de la emocioj kaj pensoj de siaj loĝantoj. Inter la
vibraj limoj ĝin karakterizantaj, pere de la mallongaj kursoj kun “lulil-tomba”
daŭro, kiujn ni nomas surteraj ekzistadoj, la animo ŝanĝas siajn poziciojn laŭ
la reflektoj, kiujn ĝi el si mem sendis, kaj laŭ tiuj, kiujn ĝi asimilis el la
medio, kie ĝi faris sian staĝon.
Veninte
al la tempo por taksado de niaj valoroj, kiam pro la fizika morto estingiĝas la
korpa vivoforto, pruntita al la spirito por la enkarna vojaĝo celanta disvolviĝon
kaj servadon, reboniĝon aŭ altiĝon, ni rikoltas la fruktojn de nia konduto, kaj
ofte al ni estas necese rekomenci la laboron por reĝustigi sintenojn kaj purigi
sentojn, ĉe la rekonstruado de nia destino.
Tiel
do la homoj hodiaŭ premegantaj la proksimulon per la socia altrangeco, en kiu
ili tronas, ĉe la trompa superregado de mono, morgaŭ devas reveni al la
turmentega kampo de senhaveco kaj malfeliĉo, rikoltante, sub rektaj trafoj, la
radiojn de la suferado, kiujn ili semis en la grundo de la aliulaj bezonoj. Kaj
se viktimoj kaj turmentantoj ne inklinas al larĝa praktikado de reciproka
pardono, tiam ekestas en la socia mondo vera senelira rondo, en kiu konstante
interfrapiĝas ondoj da venĝado kaj malamo, disputado kaj krimo, kiuj ja subtenas
favoran terenon por deliktado.
Socioj,
kiuj hieraŭ sklavigis la homan forton, estas hodiaŭ devigitaj protekti, kiel
filojn el la propra sino, tiujn, kiujn ili forŝiris el la lando tiam servanta
kiel ties evoluejo.
Invadantaj
hordoj, kiuj ruinigas la agrojn de humilaj, sendefendaj popoloj, inter ĉi tiuj
renaskiĝas, kiel idoj de la konkerita teritorio, por helpi la rekonstruadon de
la institucioj, kiujn ili batis aŭ disrabis. Apartigaj grupoj, kiuj humiligas
fratojn pro ties haŭtkoloro, revenas kun la malamata pigmento, rikoltante la
reefikon de siaj propraj verkoj. Aristokrataj urbanoj, nesentemaj por la
problemoj de la obskuraj klasoj, ĝuinte la komforton de luksegaj avenuoj,
ordinare renaskiĝas en senfamaj, problem-riĉaj kvartaloj, por trinki, el la
kaliko de paŭperismo, la reflektojn de tiu ridanta krueleco, kun kiu ili iam
rigardis la doloron kaj la malfacilaĵojn de la idoj de l’ sufero.
En
ĉiuj epokoj, la homa socio estas tiu giganta filtrilo de la spirito, en kiu la
animoj, sur la vojoj de la sperto, ĉe bonhavo aŭ mizero, direktado aŭ
subalterneco, rikoltas la fruktojn de la propra plantado, malrapidigante siajn
paŝojn ĉe la ordinareco de la ebenaĵo aŭ ilin akcelante direkte al la
vivosuproj, obee al la ordonoj de la progreso.
Emmanuel / Chico Xavier
Libro:
Penso kaj Vivo.
SOCIEDADE
A
sociedade humana pode ser comparada a imensa floresta de criações mentais, onde
cada espírito, em processo de evolução e acrisolamento, encontra os reflexos de
si mesmo.
Aí
dentro os princípios de ação e reação funcionam exatos.
As
pátrias, grandes matrizes do progresso, constituem notáveis fulcros da civilização
ou expressivos redutos de trabalho, em que vastos grupos de almas se demoram no
serviço de auto-educação, mediante o serviço à comunidade, emigrando, muita
vez, de um país para outro, conforme se lhes faça precisa essa ou aquela
aquisição nas linhas da experiência.
O
lar coletivo, definindo afinidades raciais e interesses do clã, é o conjunto das
emoções e dos pensamentos daqueles que o povoam. Entre as fronteiras vibratórias
que o definem, por intermédio dos breves aprendizados “berço-túmulo”, que
denominamos existências terrestres, transfere-se a alma de posição a posição, conforme
os reflexos que haja lançado de si mesma e conforme aqueles que haja assimilado
do ambiente em que estagiou.
Atingida
a época de aferição dos próprios valores, quando a morte física determina a
extinção da força vital corpórea, emprestada ao espírito para a sua excursão de
desenvolvimento e serviço, reajuste ou elevação, na esfera da carne, colhemos
os resultados de nossa conduta e, bastas vezes, é preciso recomeçar o trabalho
para regenerar atitudes e purificar sentimentos, na reconstrução de nossos
destinos.
Dessa
forma, os corações que hoje oprimem o próximo, a se prevalecerem da galeria
social em que se acastelam, na ilusória supremacia do ouro, voltam amanhã ao
terreno torturado da carência e do infortúnio, recolhendo, em impactos diretos,
os raios de sofrimento que semearam no solo das necessidades alheias. E se as
vitimas e os verdugos não souberem exercer largamente o perdão recíproco,
encontramos no mundo social verdadeiro círculo vicioso em que se entrechocam,
constantemente, as ondas da vingança e do ódio, da dissensão e do crime,
assegurando clima favorável aos processos da delinqüência.
Sociedades
que ontem escravizaram o braço humano são hoje obrigadas a afagar, por filhos
do próprio seio, aqueles que elas furtaram à terra em que se lhes situava o
degrau evolutivo. Hordas invasoras que talam os campos de povos humildes e
inermes, neles renascem como rebentos do chão conquistado, garantindo o
refazimento das instituições que feriram ou depredaram.
Agrupamentos
separatistas, que humilham irmãos de cor, voltam na pigmentação que detestam, arrecadando a
compensação das próprias obras. Citadinos aristocratas, insensíveis aos
problemas da classe obscura, depois de respirarem o conforto de avenidas
suntuosas costumam renascer em bairros atormentados e anônimos, bebendo no
cálix do pauperismo os reflexos da crueldade risonha com que assistiram, noutro
tempo, à dor e à dificuldade dos filhos do sofrimento.
Em
todas as épocas, a sociedade humana é o filtro gigantesco do espírito, em que
as almas, nos fios da experiência, na abastança ou na miséria, na direção ou na
subalternidade, colhem os frutos da plantação que lhes é própria, retardando o
passo na planície vulgar ou acelerando-o para os cimos da vida, em obediência
aos ditames da evolução.
Emmanuel / Chico Xavier
Livro: Pensamento e Vida.
Nenhum comentário:
Postar um comentário