Filoj kaj
Servantoj
“Kaj la sklavo
ne ĉiam restas en la domo, sed la filo ĉiam restas.” – Jesuo / JOHANO, 8 : 35.
Jesuo, en sia
ekzemplado, instruis al ni kiel akiri la titolon de filoj de Dio.
La aktiva kaj
senĉesa laborado, la seninteresiĝo pri la malsuperaj interesoj de la mondo, la
plena submetiĝo al la diaj decidoj ja estis fundamentaj trajtoj de liaj
lecionoj sur la Tero.
Multaj homoj,
elstaraj pro siaj boneco kaj nobla karaktero, dignaj pastroj kaj kredantoj
sinceraj povos esti sindonaj servantoj de la Plej Alta Estulo. Sed la Kristo
instigis nin al io pli. Li invitis nin esti filoj, klarigante ke la filoj
restas “por ĉiam en la domo”.
Kaj la
servantoj? Tiuj multfoje spertas ŝanĝojn. Ne ĉiam ili restos ĉe la Patro.
Sed ĉu la Tero
ankaŭ ne estas ĉambreto, kvankam modesta, de la domo de Dio? Ĝuste en ĉi tio
pulsas la kerno de la leciono.
La Majstro
aludis la servantojn kiel personojn kun diversaj propraj interesoj. La filoj
tamen havas interesojn komunajn kun la Patro. La unuaj, servante al Dio kaj al
si mem, ĉar kiel servantoj ili atendas salajron, povas suferi korpremojn,
afliktojn, delirojn kaj turmentajn dolorojn. Sed la filoj estos ĉiam “en la
domo”, tio estas, ili restos en paco, superaj al la plej akraj cirkonstancoj,
ĉar ili rekonas, ke super ĉio ili apartenas al Dio.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Libro: Vojo, Vero kaj Vivo, ĉapitro 125.
FILHOS E SERVOS
“Ora, o servo
não fica para sempre na casa; o filho fica para sempre.” – Jesus / JOÃO,
capítulo 8, versículo 35.
Na sua
exemplificação, ensinou-nos Jesus como alcançar o título de filiação a Deus.
O trabalho ativo
e incessante, o desprendimento dos interesses inferiores do mundo, a perfeita
submissão aos desígnios divinos, constituíram traços fundamentais de suas
lições na Terra.
Muitos homens,
notáveis pela bondade, pelo caráter adamantino, sacerdotes dignos e crentes
sinceros, poderão ser dedicados servos do Altíssimo. Mas o Cristo induziu-nos a
ser mais alguma coisa. Convidou-nos a ser filhos, esclarecendo que esses ficam
“para sempre na casa”.
E os servos? Esses,
muita vez, experimentam modificações. Nem sempre permanecerão, ao lado do Pai.
Mas, não é a
Terra igualmente uma dependência, ainda que humilde, da casa de Deus? Aí
palpita a essência da lição.
O Mestre aludiu
aos servos como pessoas suscetiveis de vários interesses próprios. Os filhos,
todavia, possuem interesses em comum com o Pai. Os primeiros, servindo a Deus e
a si mesmos, porque como servidores aguardam remuneração, podem sofrer
ansiedades, aflições, delírios e dores ásperas. Os filhos, porém, estão sempre
“na casa”, isto é, permanecerão em paz, superiores às circunstâncias mais
duras, porqüanto reconhecem, acima de tudo, que pertencem a Deus.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Livro: Caminho, Verdade
e Vida, cap.: 125.
Nenhum comentário:
Postar um comentário