Rezigni
“Kaj ĉiu, kiu
forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ
kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon.” – Jesuo / MATEO,
19 : 29.
En tiu ĉi
paragrafo de la Evangelio laŭ Mateo, la Dia Majstro admonas nin al la devo
rezigni la mondajn havaĵojn por atingi la eternan vivon. Estas necese,
proklamas la Mesio, forlasi patron kaj patrinon, edzinon kaj fratojn de la
mondo. Tamen necesas ankaŭ klarigi kiel rezigni.
Jesuo
komprenigas, ke la sukceso apartenos al tiuj, kiuj tion faros pro lia nomo.
Unuavide la dia
propono ŝajnas sensencaĵo.
Kiel forgesi la
sanktajn devojn de la ekzistado, se la Kristo venis al ni por ilin sanktigi? La
senpripensaj disĉiploj en la plej antikva tempo ne sciis kapti la sencon de la
teksto. Multenombraj samidealanoj enfermiĝis en la klostro, forgesante superajn
kaj neprokrasteblajn devojn.
Sed estas facile
konstati kiel la Kristo rezignis.
Al la lin
forlasintaj kunuloj li reaperis, glora, ĉe la releviĝo. Malgraŭ la hezitado de
la amikoj, li dividas kun ili en la Sankta Manĝejo la eternajn ĝojojn. Al la
sendankuloj, kiuj lin krucumis, li postlasas subliman savprogramon per la
Evangelio, kaj neniam, eĉ dum minuto, li malzorgis la homojn.
Ni do atente
rimarku, kion signifas rezigni pro amo al la Kristo. Ĝi estas perdi la esperojn
surterajn kaj havigi al si tiujn de la Ĉielo.
Se la gepatroj
ne estas komprenemaj, se la edzino estas maldankema, se la fratoj ŝajnas
kruelaj, tiam estas necese rezigni la ĝojon havi ilin pli bonaj aŭ perfektaj
kaj ankoraŭ pli forte unuĝi kun ili ĉiuj, por ke ni partoprenu la perfektiĝan
laboron kun Jesuo.
Ĉu vi ne trovas
komprenenmon en via hejmo? Ĉu amikoj kaj fratoj estas indiferentaj kaj krudaj?
Eĉ tiel daŭre restu apud ili, atendante, ĝis pli malfrua tempo, la ĝojon
renkonti tiujn perfekte afinantajn al vi. Nur tiel do vi rezignos viajn
karulojn, nome, farante al ili ĉiun bonon pro sindono al la Majstro, kaj nur
per tiela rezigno vi atingos la eternan vivon.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Libro: Vojo, Vero kaj Vivo - ĉapitro 154.
RENUNCIAR
“E todo aquele
que tiver deixado casas, irmãos, irmãs, pai, mãe, mulher, filhos ou terras, por
amor do meu nome, receberá cem vezes tanto e herdará a vida eterna.” - Jesus / MATEUS,
capítulo 19, versículo 29.
Neste versículo
do Evangelho de Mateus, o Mestre Divino nos induz ao dever de renunciar aos
bens do mundo para alcançar a vida eterna. Há necessidade, proclama o Messias,
de abandonar pai e mãe, mulher e irmãos do mundo. No entanto, é necessário
esclarecer como renunciar.
Jesus explica
que o êxito pertencerá aos que assim procederem por amor de seu nome.
A primeira
vista, o alvitre divino parece contra-senso.
Como olvidar os
sagrados deveres da existência, se o Cristo veio até nós para santificá-los? Os
discípulos precipitados não souberam atingir o sentido do texto, nos tempos
mais antigos. Numerosos irmãos de ideal recolheram-se à sombra do claustro,
esquecendo obrigações superiores e inadiáveis.
Fácil, porém,
reconhecer como o Cristo renunciou.
Aos companheiros
que o abandonaram aparece, glorioso, na ressurreição. Não obstante as
hesitações dos amigos, divide com eles, no cenáculo, os júbilos eternos. Aos
homens ingratos que o crucificaram oferece sublime roteiro de salvação com o
Evangelho e nunca se descuidou um minuto das criaturas. Observemos, portanto, o
que representa renunciar por amor ao Cristo. É perder as esperanças da Terra,
conquistando as do Céu.
Se os pais são
incompreensíveis, se a companheira é ingrata, se os irmãos parecem cruéis, é
preciso renunciar à alegria de tê-los melhores ou perfeitos, unindo-nos, ainda
mais, a eles todos, a fim de trabalhar no aperfeiçoamento com Jesus.
Acaso, não
encontras compreensão no lar? Os amigos e irmãos são indiferentes e rudes? Permanece
ao lado deles, mesmo assim, esperando para mais tarde o júbilo de encontrar os
que se afinam perfeitamente contigo. Somente desse modo renunciarás aos teus,
fazendo-lhes todo o bem por dedicação ao Mestre, e, somente com semelhante
renúncia, alcançarás a vida eterna.
Livro: Caminho,
Verdade e Vida, cap.: 154.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário