Jesuo venis
“. . . sed sin
malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj.” –
Paŭlo / FILIPIANOJ, 2:7.
Multaj disĉiploj
aludas ekstremajn malfacilaĵojn por fari la bonan laboron en la servoj de la
evangelia interfratigo, tion atribuante al la bedaŭrinda nesciado, ĉe kiu
plezuriĝas grandega procento da teridoj.
Sed tiaj plendoj
ne estas justaj.
Por plenumi sian
dian mision de amo, Jesuo ne ricevis la rektan kunlaboron de komprenemaj kaj
perfektiĝintaj Spiritoj, sed li ja “sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo,
fariĝante laŭ la bildo de homoj”.
Ni ne povus
supreniri al la Savinto, ĝis lia sublima pozicio, sed la Majstro venis al ni,
kaj kelkatempe li estingis sian aŭreolon, celante bonfari al ni sen elmontroj
sensaciaj.
Ĉi-rilate la
ekzemplo de Jesuo proponas ege profundan instruon.
Nenia homo
veninta sur la Teron atingis la kulminan altecon de la Kristo, sed li sidiĝis
ĉe tablo kun pekuloj, frate alparolis malĉastulinojn kaj faris sian lastan
ateston inter rabistoj.
Se via
proksimulo ne povas leviĝi al via spirita pozicio, vi tamen povas iri al li por
la bona servo de frateco kaj lumigo, sen paradaj elmontroj, kiuj ofendus lian
malsuperecon.
Rememoru la
ekzemplon de la Dia Majstro.
Por veni al ni,
li sin malplenigis, eniris la mondon kiel senlulila infano kaj elplenumis sian
gloran laboron kiel krucumita sklavo.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Libro: Vojo,
Vero kaj Vivo - ĉapitro 8.
JESUS VEIO
“Mas
aniquilou-se a si mesmo, tomando a forma de servo, fazendo-se semelhante aos
homens.” – Paulo / FILIPENSES, capítulo 2, versículo 7.
Muitos
discípulos falam de extremas dificuldades por estabelecer boas obras nos
serviços de confraternização evangélica, alegando o estado infeliz de
ignorância em que se compraz imensa percentagem de criaturas da Terra.
Entretanto, tais
reclamações não são justas.
Para executar
sua divina missão de amor, Jesus não contou com a colaboração imediata de
Espíritos aperfeiçoados e compreensivos e, sim, “aniquilou-se a si mesmo,
tomando a forma de servo, fazendo-se semelhante aos homens”.
Não podíamos ir
ter com o Salvador, em sua posição sublime; todavia, o Mestre veio até nós,
apagando temporariamente a sua auréola de luz, de maneira a beneficiar-nos sem
traços de sensacionalismo.
O exemplo de
Jesus, nesse particular, representa lição demasiado profunda.
Ninguém alegue
conquistas intelectuais ou sentimentais como razão para desentendimento com os
irmãos da Terra.
Homem algum dos
que passaram pelo orbe alcançou as culminâncias do Cristo. No entanto, vemo-lo
à mesa dos pecadores, dirigindo-se fraternalmente a meretrizes, ministrando seu
derradeiro testemunho entre ladrões.
Se teu próximo
não pode alçar-se ao plano espiritual em que te encontras, podes ir ao encontro
dele, para o bom serviço da fraternidade e da iluminação, sem aparatos que lhe
ofendam a inferioridade.
Recorda a
demonstração do Mestre Divino.
Para vir a nós,
aniquilou a si próprio, ingressando no mundo como filho sem berço e
ausentando-se do trabalho glorioso, como servo crucificado.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Livro: Caminho,
Verdade e Vida, cap.: 8.
Nenhum comentário:
Postar um comentário