La grandega
plejmulto de la homaro (verŝajne 99%) scias nenion pri Esperanto, ne scias, ke
ĝi ekzistas. Multaj homoj kiuj jam aŭdis pri Esperanto pensas, ke ĝi jam
mortis, aŭ demandas, ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas.
Vi, karaj
legantoj, scias, ke ĝi pluekzistas, sed ankaŭ, ke ĝi ankoraŭ ne atingis la
intencitan celon de la esperantistaro, t.e. ke nia lingvo estu uzata en
internaciaj kongresoj kaj aliaj internaciaj aranĝoj de neesperantistoj. La Deklaracio de Munkeno (farita dum la UK de
1951) jenas: “La celo de la Esperanto-Movado estas plena apliko de la
Internacia Lingvo Esperanto en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj
internaciaj rilatoj.”
Evidente vi (ni)
deziras, ke tiu “fina venko” (“termino kiu reprezentas la ideon ke estontece
[Esperanto] povos uziĝi kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale, kaj ĉiufoje
pliaj homoj havos Esperanton kiel duan lingvon” -
https://eo.wikipedia.org/wiki/Fina_Venko) alvenos plejeble frue, sed ni
konsciiĝu, ke grandaj revoluciaj movadoj (kiel Esperanto) bezonis multajn
jarojn por disvastiĝi. Kompreneble opozicias multaj potencoj al enkonduko de
Esperanto. Nia lingvo estis eĉ nomita “danĝera lingvo”. Tiu fakto estis tre
detale montrita en la bonega libro “La Danĝera Lingvo – Studoj pri la
persekutoj kontraŭ Esperanto”, de Ulrich Lins.
Tamen Esperanto
pluekzistas – kaj tre bone fartas.
Estas fakto, ke
nuntempe estas malpli da membroj en E-organizaĵoj, sed unue tio estas sufiĉe
normala, ĉar la esperantistoj ne bezonas vizitadi klubojn por komuniki kun
samideanoj, povante interkomunikiĝi per interreto, kaj due ĝuste pro la
interreto Esperanto estas multe pli uzata ol antaŭe.
Al la homoj,
kiuj volas scii ion pri Esperanto, ni povas ne nur diri tion (ke nuntempe estas
multegaj interkomunikiĝoj per la reto: retmesaĝoj, fejsbukaj kaj ŭatsapaj
mesaĝoj, tviteroj, tekstoj kaj komentarioj en blogoj ktp.), sed povas ankaŭ
mencii kelkajn aliajn faktojn:
Esperanto estis
rekonita de Unesko; ekzistas pli ol 35.000 (!) libroj en nia lingvo (inter ili
tradukoj de famaj verkoj de la monda literaturo); ekzistas ĉirkaŭ 2.000
E-revuoj en la mondo (pluraj el ili ankaŭ virtualaj); en Vikipedio legeblas
preskaŭ 240.000 artikoloj en Esperanto; en Jutubo oni povas spekti multajn
esperantajn videojn (kun tekstoj aŭ/kaj muziko); ekzistas kelkaj radiostacioj
kiuj elsendas programojn en Esperanto (verŝajne la plej gravaj – kun la plej
granda kvanto da E-elsendoj – estas la Pola Retradio kaj la Ĉina Radio
Internacia, ambaŭ alireblaj en la interreto). Ekzistas ankaŭ alia “Retradio”,
la “Esperanta Retradio”, sed ĝi ne estas vera radio; en ĝi estas publikigataj
ĉiutage – ekde pluraj jaroj – esperantaj tekstoj, kies avantaĝo estas, ke ili
estas kaj legeblaj kaj aŭskulteblaj.
Se vi, kara
leganto, esperantiĝis antaŭ multaj jaroj, sendube vi jam legis multajn librojn
kaj aliajn tekstojn en Esperanto. Ankaŭ mi mem eklernis tiun lingvon antaŭ
sufiĉe da jaroj, sed pro manko de tempo kaj de profunda intereso mi legis tre
malmulte, kaj ĉar mi vere esperantiĝis nur antaŭ malpli ol kvar jaroj, mi
ankoraŭ ne havis tempon por legi tion kion mi ŝatus legi. Ekzistas TIOM da
interesaj tekstoj (en libroj, revuoj, la interreto)! Neeblas legi kaj aŭskulti ĉion tion, kio interesas al oni.
Ĉu tia lingvo
estas morta lingvo? Ĉu tia lingvo ne ekzistas, ne pluekzistas?
Tamen: ni ĉiuj
scias, ke necesas fari pli da reklamo por Esperanto, peni pli forte diskonigi
ĝin.
Nenhum comentário:
Postar um comentário