Kiu miraklo
faras partnerecon feliĉa? Kio kaŝiĝas malantaŭ reale funkciantaj rilatoj, kiu
daŭras jarojn kaj ambaŭ estas ene kontentaj? Konsiloj estas multaj, sed kion la
amanta paro vere faras? Eble tiujn ĉi dek kondutojn.
Kiam du homoj
vivas kune, estas klare, ke ili travivas kaj momentojn feliĉajn kaj
malagrablajn. Kiam ili vere bone kunrilatas, tiujn pezajn momentojn ili komune
superas. Kiel distingi vere kontentigan partnerecon kaj geedzecon? Feliĉaj homoj
kunfaras jenajn dek kondutojn:
1. Ili komune
en- kaj el-litiĝas
Unu enlitiĝas je
la naŭa vespere kaj la dua viglas ĝis la tria matene? Certe ne. Kontentaj paroj
havas similan bioritmon kaj enlitiĝas je la sama tempo la plejparton de la
tagoj. Same matene ili vekiĝas.
Tio ne ŝajnas
tiel grava, sed komuna dormiĝado kaj vekiĝado en la lito kaj la komuna
matenmanĝo faras miraklojn. Plue – ĉar ili havas similan bioritmon, ili pasigas
la plejparton de la tagoj vere kune (ne ke unu la duonon tradormu) kaj regas
grandŝanco, ke amoremon ili sentos en la simila tempo.
Kiam unu maldormas
kaj alia dormas, restas malpli da tempo por babili kaj seksumi.
2. Ili komune
rememoras
Ili havas
komunajn travivaĵojn, kiujn ili ŝatas rememori. Rigardante albumon de fotoj ili
ridas, kiel stulte ili kombis sin, kiam ili ekkonis unu la alian, kiam ili
perdis valizojn libertempe en Turkio kaj kiel ili misvojis dum bicikla
ekskurso.
Ili rememoras
momentojn travivantaj kune, ankaŭ senkonscie eĉ tion, kion ili jam travivis,
kion ili komune sukcesis, superis.
3. Ili tuŝas unu
la alian
Ili ne parolas
pri amorado, sed pri tiuj malgrandaj tuŝoj, kiuĵ signifas ununuron: mi amas
vin! Temas pri malgrandaj brakumoj, adiaŭa kiso, mantenado, karesado, kiam oni
sidiĝas unu apud la alia sur divano kaj spektas filmon.
4. Ili ridas al
la alia, ankaŭ al si mem
Ankaŭ post jaroj
de la komuna vivo ili scipovas plenridi unu al la alia. Ili havas similan
humorsenton kaj sukcesas moki unu pri la alia. Ili ne dubas pri sia amo, tiel
la ŝerco de partnero ridigas ilin, ne ofendas.
5. Ili scipovas
vivi sen moderna tekniko
Kiam ili estas
kune kaj tio eblas, ili forĵetas poŝtelefonojn, poŝkomputilojn. Se ili komune
vespermanĝas, ili ne rigardas poŝtelefonon, sed ili babilas. Libertempe ili ne
bezonas meti fotojn al socia reto, ili ne havas tempon por tio, ĉar ili dediĉas
sin unu al la alia. Kiam ili revenas el laborejo, ili ne sidiĝas ĉe la
komputilo por kontroli siajn retaĵojn, sed ili parolas pri la tago kaj unu al
la alia.
6. Ili komune
tediĝas
Estas facile
travivi aktivajn momentojn, sed kiel travivi ĉiutagan tempon, kiu ofte estas
simila tagon post tago? Multaj devoj kaj neniu ekzalto. Se du personoj bone
kunrilatas, ili sukcesas eĉ enui komune.
Dum tiuj grizaj tagoj ili kapablas
superi grizecon – aŭ per bona vespermanĝo, kiun ili komune kuiras, aŭ per bela
filmo, kiun ili spektas.
Al kontentaj paroj sufiĉas esti nur
kune, ili ne bezonas deliri, distri aŭ „terure feliĉiĝi“.
7. Ili manĝas
kune
minimume unufoje
tage ili trovas tempon por kune sidiĝi kaj manĝi. Ne gravas, ĉu ili maten-,
tag- aŭ vespermanĝas. Sed ili kundividas tiun momenton. Nepre ili ne pripensos,
ke unu manĝos ĉe la televidilo kaj alia ekzemple ĉe la komputilo.
8. Ili surprizas
unu la alian
Ne temas pri
megalomania libertempo en Kariba maro, plenriĉe sufiĉas etaj diversaĵoj, Ekzemple se ili intencas halti en vendejo por
aĉeti - de vivkunulo - ŝatatan fiŝon, kiun ili komune preparos por vespermanĝo.
9. ili havas
komunajn projektojn
pri io ajn, de
planoj de vojaĝo, ĝis konstruado de domo, kreado de firmao aŭ edukado de
infanoj. Simple ili pripensas ion, kio estas komuna, kio superas iliajn
ĉiutagaĵojn kaj persistas dum longa tempo. Io, kio ligas ilin longdaŭre, kio
meritas investojn, tempon, energion kaj pri kio ili fieras.
10. Ili sukcesas
esti solaj
Egale, ĉu
libertempo, kiun ĝuas kunulo kun amikoj, aŭ kuracrestado kun amikinoj, aŭ
simple semajnfino, kiu separas unun de la alia dum laborvojaĝo – kontentaj
paroj kredas al si, ne suspektas la alian, ili ne pensas, ke la alia farus iun
„fiaĵon“.
Do, ĉu vi faras
minimune iun el tiuj ĉi dek kondutoj?
Nenhum comentário:
Postar um comentário