Ŝtonoj, brikoj
kaj betono estas bonegaj materialoj por konservi varmon. Esploristoj nun volas
utiligi tiun econ por kompensi fluktuojn en la produktivo de ventoradoj kaj de
sunenergiaj instalaĵoj.
Kiam la suno jam
antaŭ horoj estas malaperinta malantaŭ la horizonto, en urboj tamen regas dum
somero ankoraŭ ofte tropikaj temperaturoj. Asfalto kaj betono, brikoj kaj
ŝtonoj hejtiĝis dumtage kaj nun malrapide eligas sian varmon dumnokte.
Tiun efikon
esploristoj en Hamburgo volas utiligi por savi energion el ventoradoj en 2000 kubaj metroj da naturaj ŝtonoj. Tio funkciu jene:
Elektra blovilo
de varmega aero hejtas la ŝtonaron al ĉirkaŭ 600 gradoj C. La blovilo
enŝaltiĝas kiam multe da ekologie ĉerpita elektro estas disponebla - ekzemple
kiam ventoradoj produktas pli da energio ol la elektraj retoj povas akcepti.
Izola mantelo malhelpas ke la ŝtonoj malvarmiĝas dume.
Se aliflanke
elektra kurento estas bezonata, la blovilo sendas malvarmon fluon de aero tra
la ŝtonoj. Per la hejtita aero akvo estas vaporigata. Tiu vaporo pelas turbinon
por produkti 1,5 MW da elektro.
Naturaj ŝtonoj
estas favorkostaj. Tial eblas konservi grandajn kvantojn da energio je malaltaj
kostoj. La malavantaĝo estas tamen ke la grado de efikeco atingas nur 25
procentojn. Do tri kvaronoj de la enigita elektro el ventenergio perdiĝas. La
esploristoj esperas plialtigi la efikecon se ili pludisvolvos la teknikon kaj
konstruos pli grandajn instalaĵojn.
Alian vojon iras
alia germana esplorinstituto: La esploristoj tie utiligas ĥemiajn procezojn
kiuj aperas se al kalka ŝtono estas aldonata varmo. Ilia varmsavujo laboras per
estingita kalko, kiu estas tre malmultekosta baza materialo kiu en la
konstruindustrio estas ofte uzata.
Se la materialo
estas varmigata al temperaturoj de 450 gradoj C kaj pli, tiam ekas reakcio: el
la estingita kalko fariĝas bruligita kalko en kiu la aldonita varmo estas ĥemie
ligita. Por reĉerpi la varmon, necesas nur aldoni akvon al la kalko. Tiam la
ciklo povas rekomenciĝi.
Varmsavujoj el
kalko havas la avantaĝon ke ili ankaŭ dum longaj periodoj ne perdas energion.
Tiel ili estas utiligeblaj por hejti dum vintro per somera varmo: Se fotovoltaj
instalaĵoj dum la somero produktas pli da elektro ol estas bezonata, la kalko
estas bruligata helpe de elektra hejtilo. La varmo tiam estas konsumata dum
vintro.
Sed ankaŭ la
varmsavujo el kalko havas malavantaĝojn. Temas pri pulvoro kun tre etaj
partikloj kio por la proceda tekniko estas vera defio. Precipe la fidinda
transporto de la neprilaborita kalko ene de la instalaĵo kaŭzas al la
esploristoj ankoraŭ sufiĉe da kapdoloroj.
Ĝis la tekniko
atingos la maturecon por la merkato, pro tio necesas ankoraŭ sufiĉe multe da
esplorlaboro.
Nenhum comentário:
Postar um comentário