Ĉiuj
esperantistoj scias, ke la unua Universala Kongreso (UK) okazis en 1905 en
Bulonjo-ĉe-Maro, kaj eble ankaŭ, ke partoprenis (aŭ aliĝis) 688 homoj.
La UK kun la
plej granda nombro de aliĝintoj estis tiu de Varsovio, Pollando (1987): 5.946.
Sur la sekvantaj
lokoj estas (kun pli ol 4.000 aliĝintoj): Nurenbergo, Germanio (1923),
Budapeŝto, Hungario (1983), Varno/Varna, Bulgario (1978). Preskaŭ 4.000 aliĝis
en 1966 en Budapeŝto.
Sed estas
interesa la jena aserto en la Vikipedio:
“La plej grandan
nombron de partoprenantoj (5986 oficialaj aliĝintoj) havis la jubilea kongreso
en Varsovio, kiu markis la centjariĝon de Esperanto. Verŝajne tamen pli granda
estis la UK 1923 en Nurenbergo, kun proksimume 3500 veraj partoprenantoj, dum
en la UK-oj en komunistaj landoj estis ĉiam konsiderinda nombro da krokodiloj.”
Vi vidis supre,
ke Budapeŝto estis menciita dufoje. Sed fakte
okazis en ĝi tria UK (en 1929). Aliaj urboj en kiuj estis organizitaj UK-oj pli
ol unu fojon estas la jenaj:
(Por ke la
sonregistraĵo ne estu tro longa mi ne laŭtlegos ĉiujn detalojn.)
4 fojojn:
Kopenhago, Danlando (1956, 1962, 1975,
2011)
Vieno, Aŭstrio (1924, 1936, 1987, 1992)
3 fojojn:
Antverpeno, Belgio (1911, 1928, 1982)
Berno, Svislando (1913, 1939, 1947)
Roterdamo, Nederlando (1967, 1988, 2008)
2 fojojn:
Ĝenevo, Svislando (1906, 1925)
Helsinko, Finlando (1922, 1957)
Krakovo, Pollando (1912, 1931)
Havano, Kubo (1990, 2010)
Londono, Anglio (1938, 1971)
Parizo, Francio (1932, 1950)
Pekino, Ĉinio (1986, 2004)
Prago, Ĉeĥio (1921, 1996)
Rejkjaviko, Islando (1977, 2013)
Seulo, Sud-Koreio / Korea Respubliko
(1994, 2017)
Stokholmo, Svedio (1934, 1980)
Vilnio, Litovio (1925, 2005)
Zagrebo, Jugoslavio/Kroatio (1953, 2001)
Ekster Eŭropo la Uk-oj okazis en la
jenaj urboj:
1910: Vaŝingtono, Usono
1915: Sanfrancisko, Usono
1965: Tokio, Japanio
1972: Portlando, Usono
1981: Braziljo, Brazilo
1984: Vankuvero, Kanado
1986: Pekino, Ĉinio
1990: Havano, Kubo
1994: Seulo, Sud-Koreio
1997: Adelajdo, Aŭstralio
2000: Tel-Avivo, Israelo
2002: Fortalezo, Brazilo
2004: Pekino, Ĉinio
2007: Jokohamo, Japanio
2010: Havano, Kubo
2012: Hanojo, Vjetnamio
2014: Bonaero, Argentino
2017: Seulo, Sud-Koreio
Oni perceptas,
ke en la lastaj jaroj la UK-oj estas organizataj pli kaj pli ekster Eŭropo –
kio estas bonega indico de la tutmondiĝo de Esperanto.
Ĉi-jare okazis la sepan fojon UK en Azio. Evidente
Esperanto – kvankam intencita kiel universala lingvo – estas eŭropa, aŭ almenaŭ
eŭropdevena, lingvo. Pro tio ĝi estas pli facile lernebla por homoj, kies
gepatra lingvo estas unu el la eŭropaj (kaj hindeŭropaj) lingvoj. Kaj ĝuste pro
tio estas mirige kaj admirinde, ke tiom da azianoj lernas ĝin – ne nur lernas,
sed ankaŭ bone regas ĝin.
Evidente ne
estis surprizo, ke en Seulo la plejparto de la partoprenantoj estis azianoj.
Antaŭ la UK, la 13-an de julio, laŭ la retejo de UEA estis aliĝintaj 242
koreanoj, 186 japanoj kaj 114 ĉinoj. La sekvajn lokojn okupis la francoj (85),
la germanoj (36) kaj la brazilanoj (35).
Kial mi menciis
la 13-an de julio? Fakte mi partoprenis en la UK de Seulo, sed ĉi tiun
artikolon mi jam skribis antaŭ ĝi, en la menciita dato, ĉar ĝis nun mi ne
revenis hejmen. Sendube mi povus skribi tekston dum la kongreso, sed mi ne
povus sonregistri ĝin.
Eble mi
produktos poste alian artikolon – pri la seula UK –, sed estus pli bone, se iu
aziano skribus ĝin. Bedaŭrinde en la Esperanta Retradio estas ĝis nun nur
okcidentaj kunlaborantoj.
Nenhum comentário:
Postar um comentário