Senbesta
agrikulturo pri kiu veganistoj revas, havas nekontesteble pozitivajn etikajn
kaj ekologiajn efikojn. Sed ĝi starigas ankaŭ grandajn problemojn.
Unu el la
malmultaj decidoj de la antaŭ nelonge finiĝinta konferenco pri la monda klimato
en Bonn, Germanio estis, ke nun ankaŭ la agrikulturo pli forte devas okupiĝi
pri la protekto de la klimato. Ĝis la jaro 2020 oni celas ellabori pri tio
taŭgajn paŝojn. En la okuloj de veganistoj tio estus tute simpla afero: Se oni
abolus la tenadon de bestoj, oni ne nur povus eviti la suferadon de bestoj, sed
ankaŭ malaperus la duono de la enaerigo de varmdomaj gasoj el la agrikulturo.
Bovoj elruktas ĉiutage 300 ĝis 500 litrojn de la forta varmdoma gaso metano.
Sed tiel simpla
la afero ne estas, kiel tion raportas usonaj esploristoj. Ĉar la konverto al
vegana agrikulturo havus serion da neŝatataj konsekvencoj. La sciencistoj
ellaboris sufiĉe ampleksan modelon de la usonaj agrikulturo kaj nutrado kaj
tiel simulis mondon sen bestobredado. La rezultoj estas rimarkindaj. Unuflanke
la konsekvencoj por la sano ne estus tute pozitivaj: Ĉe vegetara nutrado ŝanĝiĝas la proporcio inter
enhavo da energio kaj la kvantoj da gravaj enhavaj substancoj, kio kaŭzas la
danĝeron ke averaĝa usonano devus konsumi (ankoraŭ) pli da nutraĵo por kovri
sian bezonon ekzemple pri kalcio aü pri vitamino A. (Kaj necesas aldoni ke
kelkaj mikronutraĵoj, ekzemple vitamino B12, troviĝas nur en bestaj nutraĵoj.)
Aliflanke ankaŭ
la efikoj al la medio ne estas tiel klaraj. Tiel sen bestobredado ne plu
disponeblas organika sterkaĵo, anstataŭe necesus disporti pli da artefarita
sterkaĵo sur la kampojn. Tiu sterkaĵo postulas por la produktado multe da
energio kaj kondukas al altaj enaerigoj de karbondioksido; ĉe nura apliko de
artefarita sterkaĵo malaltiĝas la enhavo da humo en la grundo kaj tiel
malaltiĝas ties kapablo absorbi karbondioksidon. Krome ekzistas la risko ke ĉe
malĝusta dozado enaeriĝos pli da ridiga gaso (kiu estas forta varmdoma gaso).
Sume nur pro la manko de stala sterko la eblaj ŝparoj de varmdoma gaso
reduktiĝus je proksimume unu sesono.
Sed la listo de
problemoj de senbesta agrikulturo estas ankoraŭ pli longa: Kion oni ekzemple
faru kun la restaĵoj de la plantoproduktado kiuj nuntempe servas kiel voraĵo
por la bestoj? Kio okazus kun areoj kiuj ne plu estus paŝtataj - ekzemple la
montaraj paŝtejoj? Kaj: Sen stala sterko ne eblas biologia agrikulturo.
Do ne ekzistas -
kiel ĉie en la vivo - simplaj solvoj.
Nenhum comentário:
Postar um comentário