sexta-feira, 30 de novembro de 2018

La Konsolanto / O Consolador – 85 (Surteraj formoj / Formas planetárias)

85. – Ĉu la unuaj surteraj formoj obeis iun specialan modelon antaŭekzistintan?
– Jesuo estis la dia skulpitinto de la geologia verko de la Tero. Kune kun siaj komisiitoj, Li prilumis la ombrajn originojn per la sublimaj emanaĵoj el Lia amo, emanaĵoj saturintaj ĉiujn substancojn de la tiam formiĝanta mondo.
Ni ne povas aserti, ke, ĉe sia komenca manifestiĝo, la formoj de la Naturo obeis antaŭekzistintan modelon, kvazaŭ ia imitado, ĉar ili ĉiuj ricevis la sanktan influon de la koro de la Kristo.
La vero estas, ke, tiel same, kiel ĉe viaj materiaj konstruaĵoj, ĉiuj verkoj antaŭe vivis en la cerbo de ia inĝeniero aŭ de ia arkitekto, tiel same ĉiuj formoj de vivo sur la Tero estis unue konceptitaj de Lia dia imago.
Libro: La Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
85 –As primeiras formas planetárias obedeceram a um molde especial preexistente?
Jesus foi o divino escultor da obra geológica do planeta. Junto de seus prepostos, iluminou a sombra dos princípios com os eflúvios sublimados do seu amor, que saturaram todas as substâncias do mundo em formação.
Não podemos afirmar que as formas da Natureza, em sua manifestação inicial, obedecessem a um molde preexistente, no sentido de imitação, porque todas elas receberam o influxo sagrado do coração do Cristo.
A verdade é que, assim como as vossas construções materiais, todas as obras viveram previamente no cérebro de um engenheiro ou de um arquiteto, todas as formas de vida na Terra foram primeiramente concebidas na sua visão divina.
Livro: O Consolador – Eemmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário