Mia plej malfrua
memoro vagas ĝis mia kvara aŭ kvina naskiĝtago, kiam mi vekiĝis flarante guston
de ĉokolado kaj sur mia kuseno kuŝis LIBRO. Mia unua libro! Temis pri rusaj
fabeloj, tre bele ilustritaj, jam la bildo evokis mian fantazion. La patrino
legis kaj legis, mi neniam volis ke ŝi ĉesu legi…. sed la tempo pasas rapide
kaj mi mem devis eklerni la legadon, mia patrino naskis plurajn idojn kaj ne
plu estis tempo nur por miaj bezonoj.
Dum mia infanaĝo
mi pasis kun la libro multajn horojn. Kiam mi legadis, mi ne plu perceptis la
ĉirkaŭaĵon. Priskribitaj okazaĵoj anstataŭigis la vivon. Mia fantazio
kreskadis, rakontoj instruis min kiel procedi por atingi celon, kiel venki en
konkuro, kiel ne rezigni. En la fabelo estis saĝeco, (samtempe iom da ruzeco),
multaj bonaj, spritaj ideoj. Mi trovis ekzemplojn, kiel konduti, se mi volas
sukcesi en la vivo. En la fabelo estis pli da instruoj. Mi pacientiĝis super la
libroj. Estis tempo por devualigi novajn
aventurojn, tial mi venis en la vivon pli preparita.
Dum mia junaĝo
mi ellernis ĉiujn vivpriskribojn de artistoj, verkistoj kaj grandaj personuloj.
Pere de libro mi
ellernis ĉiujn konatajn lingvojn. Lernolibroj memorigis min pri devo - ju pli
da lingvoj mi konas, des pli mi povus kompreni alian mondon. Neniam mi enuis
kun la libro.
Kiel mi bedaŭras
miajn unuajn nepojn, ili ne havis tempon por legi. En ilian vivon venis
komputiloj, ili instigis ilin ludi, ekscitiĝi dum ludado, la fantazio ne estis
plu bezonata, ĉio estis bone preparita, infanoj nur konsumis. Se ili volis, ke
oni rakontu al ili fabelojn, ili alkutimiĝis aŭskulti sonregistraĵojn, neniu en
la familio legis fabelojn antaŭ la dormado. Ilia malrapida legado malfaciligis
la lernadon. Perdita kompatinda generacio. Mi ne scias, kion ili rakontos al
siaj idoj.
La nuna
generacio de malgrandaj nepoj rekomencas ŝati presitajn librojn. Por ili, la
libro estas samvalora kiel por ni - amiko kaj bezonata kunvojaĝanto de vivo.
Kaj ĉe gepatroj superelstaras nova tasko: elekti BONAN LEGADON, ne ĉiu
rakontado, ne ĉiu libro estas valora, ni devas atenti, kiun formon oni uzas por
riĉigi la lingvon de niaj karaj idoj.
Ek de la mateno
ĝis la nokto la libro akompanas min, tiom da belaj okazaĵoj en la libro! Ĉu mi
scipovus vivi sen libro? Neniam. Kaj vi? Ĉu vi spertas same?
Nenhum comentário:
Postar um comentário