La vivo ne
ĉesas. La vivo estas fonto eterna, kaj la morto estas la malluma ludo de la
iluzioj.
La granda rivero
iras sian vojon, antaŭ ol atingi la vastan maron. Kopiante ĝian konduton, ankaŭ
la animo trapasas diversajn vojojn kaj plurajn stadiojn, ĉi tie kaj tie ricevas
alfluojn da scioj, prenas ĉiam pli difinitan karakteron kaj rafinas sian
estecon, antaŭ ol trafi la Eternan Oceanon de la Saĝo.
Fermi la karnajn
okulojn estas tre simpla ago. Ŝanĝi sian fizikan vestaĵon ne solvas la
fundamentan problemon de la mensklarigo, tiel same kiel la ŝanĝo de vestaĵoj
havas nenion komunan kun la profundaj demandoj pri la esto kaj destino.
Ho vojoj de la
animoj, misteraj vojoj de la koro! Estas necese paŝadi sur vi, antaŭ ol provi
alpaŝi al la superega ekvacio de la Vivo Eterna! Estas neformeteble vian dramon
travivi, koni vin detalo post detalo, en la longa proceso de la spirita
perfektiĝado! Tro infanece estus pensi, ke la sola “malleviĝo de la kurteno”
solvus transcendajn demandojn de la Senfino.
Ekzistado estas
akto.
Korpo — vestaĵo.
Jarcento — tago.
Servo — sperto.
Venko — akiraĵo.
Morto — renoviga
blovo.
Kiom da
ekzistadoj, da korpoj, da jarcentoj, da servoj, da venkoj, da mortoj ni ankoraŭ
bezonos?
Kaj la instruito
pri religia filozofio parolas pri iaj finaj decidoj kaj definitivaj pozicioj!
Ho ve! Ĉie la
kleraj pri doktrino kaj la neniosciantaj pri la spirito!
Multe da peno
devas fari la homo, por eniri en la lernejon de la Evangelio de la Kristo,
eniro preskaŭ ĉiam okazanta en stranga maniero: li sola, apud la Majstro,
sekvante la malfacilan kurson, ricevante lecionojn sen videblaj katedroj,
aŭdante longajn disertaciojn sen propre eldiritaj vortoj.
Tre longa do nia
laborplena migrado.
Mia ja ne multe
dononta klopodo celas nur almenaŭ iomete konigi tiun fundamentan veraĵon.
Dankon do, miaj
amikoj!
Mi aperas inter
vi sub anonimeco, kiun diktas la frata karito. La homa ekzistado prezentas
vazojn plejparte malfortikajn, ankoraŭ ne povantajn enteni la tutan veron.
Cetere nun ne interesus nin io alia, ol la profunda sperto kun siaj kolektivaj
valoroj. Mi neniun turmentos per la ideo de la Eterno: antaŭ ĉio la vazoj fariĝu
pli fortikaj. Mi donas nur iajn kelkajn informojn al la soifanta spirito de
miaj fratoj sur la vojo de la spirita laborado, homoj komprenantaj, ke “la Spirito
blovas, kie li volas”.
Kaj nun, amikoj,
mia danko restu sur la papero, retiriĝante en la grandan silenton de la
simpatio kaj dankemo.
Altiro kaj
danko, amo kaj ĝojo — loĝas en la animo. Kredu, ke tiajn altvalorajn sentojn
rilate vin mi konservos en la sanktejo de la koro.
La Sinjoro nin
benu.
ANDREO LUDOVIKO
/ Chico Xavier.
LIBRO: Nia
Hejmo.
Mensagem de
André Luiz
A vida não
cessa. A vida é fonte eterna e a morte é jogo escuro das ilusões.
O grande rio tem
seu trajeto, antes do mar imenso. Copiando-lhe aexpressão, a alma percorre
igualmente caminhos variados e etapas diversas, também recebe afluentes de
conhecimentos, aqui e ali, avoluma-se em expressão e purifica-se em qualidade,
antes de encontrar o Oceano Eterno da Sabedoria.
Cerrar os olhos
carnais constitui operação demasiadamente simples.
Permutar a
roupagem física não decide o problema fundamental da iluminação, como a troca
de vestidos nada tem que ver com as soluções profundas do destino e do ser.
Oh! Caminhos das
almas, misteriosos caminhos do coração!
É mister percorrer-vos,
antes de tentar a suprema equação da Vida Eterna! Éindispensável viver o vosso
drama, conhecer-vos detalhe a detalhe, no longo processo do aperfeiçoamento
espiritual!...
Seria
extremamente infantil a crença de que o simples "baixar do pano" resolvesse
transcendentes questões do Infinito.
Uma existência é
um ato.
Um corpo – uma
veste.
Um século – um
dia.
Um serviço – uma
experiência.
Um triunfo – uma
aquisição.
Uma morte – um
sopro renovador.
Quantas
existências, quantos corpos, quantos séculos, quantos serviços,quantos
triunfos, quantas mortes necessitamos ainda?
E o letrado em
filosofia religiosa fala de deliberações finais e posições definitivas!
Ai! Por toda
parte, os cultos em doutrina e os analfabetos do espírito!
É preciso muito
esforço do homem para ingressar na academia do Evangelho do Cristo, ingresso
que se verifica, quase sempre, de estranha maneira ele só, na companhia do
Mestre, efetuando o curso difícil, recebendo lições sem cátedras visíveis e
ouvindo vastas dissertações sem palavras articuladas.
Muito longa,
portanto, nossa jornada laboriosa.
Nosso esforço
pobre quer traduzir apenas uma ideia dessa verdade fundamental.
Grato, pois,
meus amigos!
Manifestamo-nos,
junto a vós outros, no anonimato que obedece à caridade fraternal. A existência
humana apresenta grande maioria de vasos frágeis, que não podem conter ainda
toda a verdade. Aliás, não nos interessaria, agora, senão a experiência
profunda, com os seus valores coletivos. Não atormentaremos alguém com a ideia
da eternidade. Que os vasos se fortaleçam, em primeiro lugar.
Forneceremos,
somente, algumas ligeiras notícias ao espírito sequioso dos nossos irmãos na
senda de realização espiritual, e que compreendem conosco que “o espírito sopra
onde quer”.
E, agora,
amigos, que meus agradecimentos se calem no papel, recolhendo-se ao grande
silêncio da simpatia e da gratidão. Atração e reconhecimento, amor e júbilo moram
na alma. Crede que guardarei semelhantes valores comigo, a vosso respeito, no
santuário do coração.
Que o Senhor nos
abençoe.
André Luiz /
Chico Xavier.
Livro: Nosso
Lar.
Nenhum comentário:
Postar um comentário