Egoismo kaj Fiero.
Iliaj kaŭzoj,
iliaj rezultoj kaj la rimedoj por ilin detrui
Oni sufiĉe
rekonas, ke la plejmulto el la mizeroj de la vivo havas sian devenon en la homa
egoismo. Ĉar ĉiu homo pensas pri si antaŭ ol pensi pri la aliaj, kaj volas sian
propran kontentiĝon antaŭ ĉio, tial ĉiu homo emas nature serĉi tiun kontentiĝon
je ia ajn kosto, kaj senskrupule oferas la interesojn de la aliulo, kiel ĉe la
etaj, tiel same ĉe la grandaj aferoj, morale aŭ materie ; de tio venas ĉiaj
sociaj antagonismoj, ĉiaj bataloj, ĉiaj konfliktoj kaj ĉiaj mizeroj, ĉar ĉiu
homo emas senposedigi sian najbaron.
Egoismo devenas
de fiero. Ekzaltiĝo de la personeco kondukas la homon al konsidero ke li estas
supera al la aliaj, al penso, ke li havas superajn rajtojn, kaj tiam li
ĉagreniĝas pro ĉio, kio laŭ lia vidpunkto atencas kontraŭ liaj rajtoj. La
graveco kiun, pro fiero, li atribuas al sia persono faras lin nature egoista.
Egoismo kaj
fiero devenas de natura sento : instinkto de memkonservado. Ĉiaj instinktoj
havas sian ekzistokialon kaj sian utilecon, ĉar Dio nenion senutilan farus. Dio
ne kreis la malbonon ; ja la homo ĝin produktis per misuzado de la donitaĵoj de
Dio, sekve de sia libera elektokapablo. Tiu emo, se oni tenas ĝin en ĝustaj limoj,
estas per si mem bona ; ĝia troigo faras ĝin malbona kaj damaĝa ; same okazas
ĉe ĉiaj pasioj, de kies providencaj celoj la homoj delogiĝas. Dio ne kreis la
homon egoista kaj fiera ; Li kreis lin simpla kaj senscia ; ja la homo sin
faris egoista kaj fiera, per troigo de la instinkto, kiun Dio al li donis por
lia konserviĝo.
Homoj ne povas
esti feliĉaj, se ili ne vivas pace, tio estas, se ilin ne animas ia sento de
bonvolemo, de indulgemo kaj de toleremo reciprokaj, unuvorte, kiam ili klopodos
ne plu premegi unuj la aliajn. Karitato kaj frateco resumas ĉiajn kondiĉojn kaj
ĉiajn sociajn devojn ; sed ilia antaŭkondiĉo estas abnegacio ; nu, abnegacio
estas nekongrua kun egoismo kaj fiero ; do, kun tiaj malvirtoj, ne eblas vera
frateco, nek egaleco, nek libereco, ĉar egoisto kaj fierulo ĉion deziras por
si. Tiuj estos la veraj subfosantoj de progresigaj institucioj ; dum ili regos,
la plej bonfaraj sociaj sistemoj, la plej saĝe elfaritaj, ruiniĝos sub iliaj
frapoj. Estas sendube bele proklami la regnon de frateco, sed kial ĝin starigi,
se ekzistas detrua kaŭzo ? Tio estus konstrui sur malfirma tereno. En unu tia
lando, se oni volas, ke homoj bone fartu, ne sufiĉas tien sendi kuracistojn,
ĉar ĉi tiuj mortos, kiel ĉiuj aliaj ; necesas detrui la kaŭzojn de nesalubreco.
Se oni volas, ke ili vivu kiel fratoj surtere, ne sufiĉas liveri al ili
morallecionojn, necesas detrui la kaŭzojn de antagonismo; necesas ataki la
devenon de malbono: fiero kaj egoismo. Ĉi tie kuŝas la vundo; ĉi tie oni
koncentru la tutan atenton de tiuj, kiuj volas serioze la bonon de la homaro.
Dum tiu baro persistos, ili vidos siajn klopodojn haltigitaj, ne nur pro
rezisto de inerto, sed pro ia aktiva forto, kiu senĉese penados por detrui
ilian laboron, ĉar ĉia granda, grandanima, evoluiga ideo ruinigas personajn
pretendojn.
Oni diros, ke
detrui egoismon kaj fieron estas neeble, ĉar malvirtoj estas esencaj trajtoj de
la homa specio. Se tiel estus, oni devus elreviĝi el ĉia morala progreso ;
tamen, kiam oni konsideras la homon ĉe la sinsekvaj aĝoj, tiam oni ne rajtas
nei evidentan progreson : do, se li jam progresis, li ankoraŭ povas progresi
plu. Aliflanke, ĉu troveblas homo sen fiero kaj sem egoismo? Male, ĉu ne
ekzistas tiaj grandanimuloj, en kiuj amsento pri la proksimulo, humileco,
sindediĉo al aliuloj kaj abnegacio ŝajnas denaskaj? Certe ilia nombro estas
malpli granda ol tiu de la egoistoj, male ne ĉi tiuj lastaj farus la leĝojn ;
sed ili estas pli multenombraj ol oni pensas, kaj se ili ŝajne ne aspektas tiel
multenombraj, tion kaŭzas la fakto, ke fiero evidentiĝas en tia maniero, ke
virto de modesteco restas sub ties ombro. Se do egoismo kaj fiero estus inter
la necesaj kondiĉoj por la homaro, same kiel nutrado por la vivo, tiam ne
ekzistus esceptoj; la esenca punkto estas do atingi la transigon de escepto al
regulo; por tio, necesas agi antaŭ ĉio por detrui la kaŭzojn, kiuj produktas
kaj tenadas la malbonon.
La ĉefa el tiuj
kaŭzoj evidente ligiĝas al la falsa ideo, kiun la homo faras pri sia naturo,
pri sia pasinteco kaj pri sia estonteco. Ne sciante de kie li venas, li kredas
sin pli grava ol li estas; ne sciante, kien li iras, li koncentras sian tutan
penson sur la surteran vivon; li ĝin volas laŭeble plej agrabla ; li volas
ĉiajn kontentigojn, ĉiajn ĝuojn: pro tio li senskrupule surtretas sian
najbaron, se ĉi tiu baras lin ; sed por tio necesas lin superregi; egaleco
donus al aliuloj la rajtojn, kiujn li volas nur por si mem; frateco devigus lin
plenumi oferojn, kiuj ĝenus lian bonfarton ; liberecon li volas por si, kaj
koncedas ĝin al aliuloj nur se ĝi ne ĝenas liajn prerogativojn. Se ĉiuj havas
la samajn pretendojn, tio rezultigas ĉiamajn konfliktojn, kiuj multekostigas
tiujn ĝuojn, kiujn oni akiris.
Se la homo
komprenas la estontan vivon, tiam lia vidpunkto komplete ŝanĝiĝas, kiel tiu de
individuo, kiu bezonas resti apenaŭ kelkajn horojn en malbona loĝejo kaj scias,
ke post eliro li havos ian bonegan loĝejon por siaj ceteraj tagoj.
La graveco de la
nuna vivo, tiel malĝoja, tiel mallonga, tiel efemera, malintensiĝas antaŭ la
brilego de la senfina estonteco, kiu malfermiĝas antaŭ li. La natura, logika
sekvo de tia certeco estas oferi ian forfuĝeman nunon kontraŭ daŭra estonteco, dum
antaŭe li oferadis ĉion por la nuno. Se la estonta vivo fariĝas lia celo, malmulte
gravas resti iom pli aŭ iom malpli longe en ĉi nuna vivo; la mondumaj interesoj
estas akcesoraj, anstataŭ precipaj ; li laboras nun por garantii sian pozicion
en estonteco, kaj krome li ekscias la kondiĉojn por feliĉo.
Koncerne al
mondumaj interesoj, la homoj povus starigi barojn kontraŭ li; necesas ilin
kontraŭstari, kaj li fariĝas egoisto pro la cirkonstancoj; se li levas pli
alten sian rigardon, direkte al ia feliĉo, kiun neniu homo povus embarasi, tiam
li havos nenian intereson forpuŝi iun ajn, kaj egoismo jam ne havas objekton;
sed en li restas ankoraŭ la stimulo al fiero.
La kaŭzo de
fiero sidas en la kredo de homo pri sia individua supereco; kaj ankoraŭ ĉi tie
sentiĝas la influo de la koncentriĝo de la penso sur la surteran vivon. Ĉe
homo, kiu vidas nenion antaŭ si, nenion post si, nenion super si, la sento de
la personeco lin superregas, kaj fiero ne renkontas kontraŭstarojn.
Nekredemo ne nur
malhavas ĉian rimedon por kontraŭbatali fieron, sed stimulas ĝin kaj donas al
ĝi pravigon, per neado pri ekzisto de ia potenco super la homaro. Nekredanto kredas
nur pri si mem; estas do nature, ke li fieras; dum li vidas nur hazardon okaze
de frapoj ricevataj, kaj pro tio li ekribelas, tiu, kiu havas fidon vidas la
manon de Dio kaj sin klinas. Kredi Dion kaj la estontan vivon estas do la unua
kondiĉo por mildigi fieron, sed tio ne sufiĉas ; kune kun la estonteco, necesas
vidi la pasintecon por fari ĝustan ideon pri la estanteco.
Por ke fierulo ĉesu kredi pri sia supereco, necesas pruvi al li, ke li ne valoras pli ol aliaj, kaj ke aliaj valoras same kiel li ; ke egaleco estas fakto kaj ne simple bela filozofia teorio ; tiaj veraĵoj devenas de antaŭekzisto de la animo kaj de reenkarniĝo.
Sen antaŭekzisto
de la animo, la homo estas kondukata al la kredo, ke Dio, se li kredas al Dio,
donis al li esceptan avantaĝon; kiam li ne kredas, tiam li dankas la hazardon
kaj sian propran meriton. Inicante lin pri la antaŭa vivo de la animo, la
antaŭekzisto instruas lin distingi la senfinan spiritan vivon disde la portempa
enkorpa vivo; per tio li ekscias, ke animoj eliras egalaj el la manoj de la
Kreanto; ke ili havas unu saman deirpunkton kaj unu saman celon, sed ke ĉiuj
devas atendi pli aŭ malpli grandan tempon laŭ siaj klopodoj ; ke li mem alvenis
al tio, kio li nun estas nur post longa kaj peniga vegetado, kiel ĉiuj aliaj,
sur la malsuperaj ŝtupoj de la evoluo; ke ekzistas inter la postrestintoj kaj
la pli avancintaj nur afero de tempo; ke la avantaĝoj de la naskiĝo estas nur
korpaj kaj sendependaj de la Spirito ; ke simpla proleto povas, en alia
ekzistado, naskiĝi sur trono, kaj potenculo renaskiĝi kiel proleto. Se li
konsideras nur la enkorpan vivon, tiam li vidas la sociajn, momentajn
neegalaĵojn; ĉi tiuj lin frapas; sed se li tamen turnas sian rigardon sur la
tuton de la vivo de la Spirito, sur pasintecon kaj sur estontecon, de la
deirpunkto ĝis la nun atingita punkto, tiaj neegalaĵoj disfumiĝas, kaj li
rekonas, ke Dio donis nenian avantaĝon al iu ajn el siaj infanoj, malprofite al
aliaj; ke Li liveras al ĉiu egalan parton kaj ne glatigis la vojon al unu, pli
ol al aliaj; ke tiu, kiu malpli avancis ol li sur la tero povas alveni antaŭ
li, se li pli trafe agados por sia perfektiĝo ; li fine rekonas, ke ĉiu homo
nur sukcesas per siaj personaj klopodoj, tiel ke la principo de egaleco
montriĝas kiel principo de justeco kaj leĝo de la naturo, fronte al kiuj falas
fiero de privilegio.
Reenkarniĝo
pruvas, ke Spiritoj povas renaskiĝi en malsamaj sociaj kondiĉoj, ĉu kiel
kulpelpago, ĉu kiel provo, kaj ĝi instruas, ke en tiu homo, kiun oni traktas
malŝate, eble troviĝas Spirito, kiu estis nia superulo aŭ nia egalulo en alia
vivo, amiko aŭ parenco. Se la homo tion scius, li traktus lin atenteme, sed
tiuokaze li havus nenian meriton; kaj male, se li scius, ke lia nuna amiko
estis iam lia malamiko, lia servisto aŭ lia sklavo, li forpuŝus lin; nu, Dio ne
volis, ke tio daŭru, jen kial li ĵetis vualon sur la pasintecon ; tiel
kondukiĝas la homo por vidi ĉiujn kiel siajn fratojn kaj egalulojn ; de tio
venas natura bazo por frateco ; kun la scio, ke lin mem oni povos trakti kiel
li traktis aliulojn, karitato fariĝas devo kaj neceso surbaze de la naturo mem.
Jesuo starigis
la principon de karitato, de egaleco kaj de frateco; el ĝi li faris nepran
kondiĉon por saviĝo ; sed apartenis al la tria manifestiĝo de la volo de Dio,
nome al Spiritismo, per la kono, kiun ĝi liveras pri la spirita vivo, per la
novaj horizontoj, kiujn ĝi malkovras kaj per la leĝoj, kiujn ĝi revelacias,
sankcii tian principon, pruvante, ke ĝi ne estas nur ia morala doktrino, sed
leĝo de la naturo, kaj ke interesas la homon praktiki ĝin. Nu, li ĝin
praktikados, kiam li jam ne vidos la nunon kiel komencon kaj finon, sed
komprenos la solidarecon, kiu ekzistas inter la nuntempo, la pasinteco kaj la
estonteco. En la grandega kampo de senfino, kiun Spiritismo al li montras, lia
graveco mem nuliĝas; li ekkomprenas ke, sola, li estas nenio kaj povas nenion ;
ke ĉiu bezonas unuj la aliajn kaj unuj ne valoras pli ol aliaj : duobla frapo
kontraŭ lia fiero kaj lia egoismo.
Sed por tio necesas, ke li havu fidon, sen kiu li nepre restos en la limoj de la nuno ; ne la blindan fidon, kiu forkuras de lumo, katenas ideojn, kaj pro tio retenas egoismon, sed inteligentan, racian fidon, kiu volas lumon kaj ne obskuron, kiu aŭdace forŝiras la vualon de misteroj kaj larĝigas la horizonton; tian fidon, unua elemento de ĉia progreso, Spiritismo al li alportas, fortikan fidon, ĉar ĝi baziĝas sur spertado kaj sur faktoj, ĉar ĝi donas al li palpeblajn pruvojn pri la senmorteco de lia animo, sciigas lin pri lia deveno, pri lia celo, kaj kial li staras sur la tero; fine, ĉar ĝi fiksas liajn necertajn ideojn sur lian pasintecon kaj sur lian estontecon.
Unu fojon plene
irante sur tia vojo, kiam egoismo kaj fiero jam ne disponos la samajn kaŭzojn
por stimuliĝado, kaj forvelkos iom post iom pro manko de celo kaj de nutriĝo,
ĉiaj sociaj rilatoj ŝanĝiĝos, sub regado de karitato kaj de frateco bone
komprenataj.
Ĉu eblas, ke tio
okazu per subita ŝanĝo? Ne, tio estas neebla: nenio estas tro subita en la
naturo ; sano neniam revenas subite post malsano ; inter malsano kaj sano,
kuŝas ĉiam konvalesko. Homo ne povas do tuj ŝanĝi sian vidpunkton kaj direkti
sian rigardon de la tero al la ĉielo; senfino lin konfuzas kaj konsternas; li
bezonas tempon por asimili novajn ideojn. Spiritismo estas, sen kontraŭdiro, plej
potenca moraliga elemento, ĉar ĝi subfosas egoismon kaj fieron je la bazo,
donante apogpunkton al moralo: ĝi estigis miraklajn konvertiĝojn ; efektive,
tio tamen estas nur individuaj, sekve partaj reĝustigoj; sed tio, kion ĝi
kaŭzis al individuoj estas garantio pri tio, kion ĝi kaŭzos iam al homamasoj.
Ĝi ne povas forŝiri per unu frapo la herbaĉojn ; ĝi donas fidon ; fido estas la
bona semo, sed tia semo bezonas tempon por ĝermado kaj fruktado; jen kial ĉiuj
spiritistoj ankoraŭ ne estas perfektaj. Ĝi kaptis la homon meze de la vojo, en
la fajro de pasioj, en la forto de antaŭjuĝoj kaj se en tiaj cirkonstancoj ĝi
okazigis mirindaĵojn, kio do okazos, kiam ĝi prenos lin ĉe la naskiĝo, virga de
ĉiaj malsanaj impresoj ; kiam li suĉos karitaton kun la lakto kaj estos lulata
de frateco ; kiam fine tuta generacio leviĝos kaj nutriĝos de ideoj, kiujn racio
plifortigos, anstataŭ disigi? Sub la regado de tiaj ideoj, kiuj fariĝos ĉies
fido, kiam la progreso jam ne trovos baron ĉe egoismo kaj fiero, la institucioj
reformiĝos per si mem kaj la homaro rapide antaŭeniros direkte al la destino al
ĝi promesita sur la tero, dum ĝi atendas tiujn de ĉielo.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
O egoísmo e o
orgulho
Suas causas,
seus efeitos e os meios de destruí-los
É bem sabido que
a maior parte das misérias da vida tem origem no egoísmo dos homens. Desde que
cada um pensa em si antes de pensar nos outros e cogita antes de tudo de
satisfazer aos seus desejos, cada um naturalmente cuida de proporcionar a si
mesmo essa satisfação, a todo custo, e sacrifica sem escrúpulo os interesses
alheios, assim nas mais insignificantes coisas, como nas maiores, tanto de
ordem moral quanto de ordem material. Daí todos os antagonismos sociais, todas
as lutas, todos os conflitos e todas as misérias, visto que cada um só trata de
despojar o seu próximo.
O egoísmo, por
sua vez, se origina do orgulho. A exaltação da personalidade leva o homem a
considerar-se acima dos outros. Julgando-se com direitos superiores,
melindra-se com o que quer que, a seu ver, constitua ofensa a seus direitos. A
importância que, por orgulho, atribui à sua pessoa, naturalmente o torna
egoísta.
O egoísmo e o
orgulho nascem de um sentimento natural: o instinto de conservação. Todos os
instintos têm sua razão de ser e sua utilidade, porquanto Deus nada pode ter
feito inútil. Ele não criou o mal; o homem é quem o produz, abusando dos dons
de Deus, em virtude do seu livre-arbítrio. Contido em justos limites, aquele
sentimento é bom em si mesmo. A exageração é o que o torna mau e pernicioso. O
mesmo acontece com todas as paixões que o homem frequentemente desvia do seu
objetivo providencial. Ele não foi criado egoísta, nem orgulhoso por Deus, que
o criou simples e ignorante; o homem é que se fez egoísta e orgulhoso,
exagerando o instinto que Deus lhe outorgou para sua conservação.
Não podem os
homens ser felizes, se não viverem em paz, isto é, se não os animar um
sentimento de benevolência, de indulgência e de condescendência recíprocas;
numa palavra: enquanto procurarem esmagar-se uns aos outros. A caridade e a
fraternidade resumem todas as condições e todos os deveres sociais; uma e
outra, porém, pressupõem a abnegação. Ora, a abnegação é incompatível com o
egoísmo e o orgulho; logo, com esses vícios, não é possível a verdadeira
fraternidade, nem, por conseguinte, igualdade, nem liberdade, dado que o
egoísta e o orgulhoso querem tudo para si. Eles serão sempre os vermes roedores
de todas as instituições progressistas; enquanto dominarem, ruirão aos seus
golpes os mais generosos sistemas sociais, os mais sabiamente combinados. É
belo, sem dúvida, proclamar-se o reinado da fraternidade, mas para que fazê-lo,
se uma causadestrutiva existe? É edificar em terreno movediço; o mesmo fora
decretar a saúde numa região malsã. Em tal região, para que os homens passem
bem, não bastará se mandem médicos, pois que estes morrerão como os outros; insta
destruir as causas da insalubridade. Para que os homens vivam na Terra como
irmãos, não basta se lhes deem lições de moral; importa destruir as causas de
antagonismo, atacar a raiz do mal: o orgulho e o egoísmo. Essa a chaga sobre a
qual deve concentrar-se toda a atenção dos que desejem seriamente o bem da
Humanidade. Enquanto subsistir semelhante obstáculo, eles verão paralisados
todos os seus esforços, não só por uma resistência de inércia, como também por
uma força ativa que trabalhará incessantemente no sentido de destruir a obra
que empreendam, por isso que toda ideia grande, generosa e emancipadora arruína
as pretensões pessoais.
Impossível,
dir-se-á, destruir o orgulho e o egoísmo, porque são vícios inerentes à espécie
humana. Se fosse assim, houvéramos de desesperar de todo progresso moral;
entretanto, desde que se considere o homem nas diferentes épocas transcorridas,
não há negar que evidente progresso se efetuou. Ora, se ele progrediu, ainda
naturalmente progredirá. Por outro lado, não se encontrará homem nenhum sem
orgulho, nem egoísmo? Não se veem, ao contrário, criaturas de índole generosa,
em quem parecem inatos os sentimentos do amor ao próximo, da humildade, do
devotamente e da abnegação? O número delas, positivamente, é menor do que o dos
egoístas; se assim não fosse, não seriam estes últimos os fautores da lei. Há
muito mais criaturas dessas do que se pensa e, se parecem tão pouco numerosas,
é porque o orgulho se põe em evidência, ao passo que a virtude modesta se
conserva na obscuridade. Se, portanto, o orgulho e o egoísmo se contassem entre
as condições necessárias da Humanidade, como a da alimentação para sustento da
vida, não haveria exceções. O ponto essencial, pois, é conseguir que a exceção passe
a constituir regra; para isso, trata-se, antes de tudo, de destruir as causas
que produzem e entretêm o mal.
Dessas causas, a
principal reside evidentemente na ideia falsa que o homem faz da sua natureza,
do seu passado e do seu futuro. Por não saber donde vem, ele se crê mais do que
é; e não sabendo para onde vai, concentra na vida terrena todo o seu pensar;
acha-a tão agradável, quanto possível; anseia por todas as satisfações, por
todos os gozos; essa a razão por que atropela sem escrúpulo o seu semelhante,
se este lhe opõe alguma dificuldade. Mas, para isso, é preciso que ele
predomine; a igualdade daria, a outros, direitos que ele só quer para si; a
fraternidade lhe imporia sacrifícios em detrimento do seu bem-estar; a
liberdade também ele só a quer para si e somente a concede aos outros quando
não lhe fira de modo algum as prerrogativas. Alimentando todos as mesmas
pretensões, têm resultado os perpétuos conflitos que os levam a pagar bem caro
os raros gozos que logram obter.
Identifique-se o
homem com a vida futura e completamente mudará a sua maneira de ver, como a do
indivíduo que apenas por poucas horas haja de permanecer numa habitação má e
que sabe que, ao sair, terá outra, magnífica, para o resto de seus dias.
A importância da
vida presente, tão triste, tão curta, tão efêmera, se apaga, para ele, ante o
esplendor do futuro infinito que se lhe desdobra àsvistas. A consequência
natural e lógica dessa certeza é sacrificar o homem um presente fugidio a um
porvir duradouro, ao passo que antes ele tudo sacrificava ao presente. Tomando
por objetivo a vida futura, pouco lhe importa estar um pouco mais ou um pouco
menos nesta outra; os interesses mundanos passam a ser o acessório, em vez de
ser o principal; ele trabalha no presente com o fito de assegurar a sua posição
no futuro, tanto mais quando sabe em que condições poderá ser feliz.
Pelo que toca
aos interesses terrenos, podem os humanos criar-lhe obstáculos: ele tem que os
afastar e se torna egoísta pela força mesma das coisas. Se lançar os olhos para
o alto, para uma felicidade a que ninguém pode obstar, interesse nenhum se lhe
deparará em oprimir a quem quer que seja e o egoísmo se lhe torna carente de
objeto. Todavia, restará o estimulante do orgulho.
A causa do
orgulho está na crença, em que o homem se firma, da sua superioridade
individual. Ainda aí se faz sentir a influência da concentração dos pensamentos
sobre a vida corpórea. Naquele que nada vê adiante de si, atrás de si, nem
acima de si, o sentimento da personalidade sobrepuja e o orgulho fica sem
contrapeso.
A incredulidade
não só carece de meios para combater o orgulho, como o estimula e lhe dá razão,
negando a existência de um poder superior à Humanidade. O incrédulo apenas crê
em si mesmo; é, pois, natural que tenha orgulho. Enquanto, nos golpes que o
atingem, unicamente vê uma obra do acaso e se ergue para combatê-la, aquele que
tem fé percebe a mão de Deus e se submete. Crer em Deus e na vida futura é,
conseguintemente, a primeira condição para moderar o orgulho; porém, não basta. Juntamente com o futuro, é necessário ver o
passado, para fazer ideia exata do presente.
Para que o
orgulhoso deixe de crer na sua superioridade, cumpre se lhe prove que ele não é
mais do que os outros e que estes são tanto quanto ele; que a igualdade é um
fato, e não apenas uma bela teoria filosófica; que estas verdades ressaltam da
preexistência da alma e da reencarnação.
Sem a
preexistência da alma, o homem é induzido a acreditar que Deus, dado creia em
Deus, lhe conferiu vantagens excepcionais; quando não crê em Deus, rende graças
ao acaso e ao seu próprio mérito. Iniciando-o na vida anterior da alma, a
preexistência lhe ensina a distinguir, da vida corporal, transitória, a vida
espiritual, infinita; ele fica sabendo que as almas saem todas iguais das mãos
do Criador; que todas têm o mesmo ponto de partida e a mesma finalidade, que
todas hão de alcançar, em mais ou menos tempo, conforme os esforços que
empreguem; que ele próprio não chegou a ser o que é, senão depois de haver, por
longo tempo e penosamente, vegetado, como os outros, nos degraus inferiores da
evolução; que, entre os mais atrasados e os mais adiantados, não há senão uma
questão de tempo; que as vantagens do nascimento são puramente corpóreas e independem
do Espírito; que o simples proletário pode, noutra existência,nascer num trono
e o maior potentado renascer proletário.Se levar em conta unicamente a vida
planetária, ele vê apenas as desigualdades sociais do momento, que são as que o
impressionam; se, porém, deitar os olhos sobre o conjunto da vida do Espírito,
sobre o passado e o futuro, desde o ponto de partida até o de chegada, aquelas
desigualdades se somem e ele reconhece que Deus nenhuma vantagem concedeu a
qualquer de seus filhos em prejuízo dos outros; que deu parte igual a todos e
não achanou o caminho mais para uns do que para outros; que o que se apresenta
menos adiantado do que ele na Terra pode tomar-lhe a dianteira, se trabalhar
mais do que ele por aperfeiçoar-se; reconhecerá, finalmente, que, nenhum
chegando ao termo senão por seus esforços, o princípio da igualdade é um
princípio de justiça e uma Lei da Natureza, perante a qual cai o orgulho do
privilégio.
Provando que os
Espíritos podem renascer em diferentes condições sociais, quer por expiação,
quer por provação, a reencarnação ensina que naquele a quem tratamos com desdém
pode estar um que foi nosso superior ou nosso igual noutra existência, um amigo
ou um parente. Se o soubesse, o que com ele se defronta o trataria com
atenções, mas, nesse caso, nenhum mérito teria; por outro lado, se soubesse que
o seu amigo atual foi seu inimigo, seu servo ou seu escravo, sem dúvida o
repeliria. Ora, não quis Deus que fosse assim, pelo que lançou um véu sobre o
passado. Deste modo, o homem é levado a ver, em todos, irmãos seus e seus
iguais, donde uma base natural para a fraternidade; sabendo que pode ser
tratado como haja tratado os outros, a caridade se lhe torna um dever e uma
necessidade fundados na própria natureza.
Jesus assentou o
princípio da caridade, da igualdade e da fraternidade, fazendo dele uma
condição expressa para a salvação, mas estava reservado à terceira manifestação
da vontade de Deus, ao Espiritismo, pelo conhecimento que faculta da vida
espiritual, pelos novos horizontes que desvenda e pelas leis que revela,
sancionar esse princípio, provando que ele não encerra uma simples doutrina
moral, mas uma Lei da Natureza que o homem tem o máximo interesse em praticar.
Ora, ele a praticará desde que, deixando de encarar o presente como o começo e
o fim, compreenda a solidariedade que existe entre o presente, o passado e o
futuro. No campoimenso do infinito, que o Espiritismo lhe faz entrever,
anula-se a sua importância capital e ele percebe que, por si só, nada vale e
nada é; que todos têm necessidade uns dos outros e que uns não são mais do que
os outros: duplo golpe, no seu egoísmo e no seu orgulho.
Para isso, é-lhe
necessária a fé, sem a qual permanecerá na rotina do presente, não a fé cega,
que foge à luz, restringe as ideias e, em consequência, alimenta o egoísmo.
É-lhe necessária a fé inteligente, racional, que procura a claridade, e não as
trevas, que ousadamente rasga o véu dos mistérios e alarga o horizonte. Essa
fé, elemento básico de todo progresso, é que o Espiritismo lhe proporciona, fé
robusta, porque assente na experiência e nos fatos, porque lhe fornece provas
palpáveis da imortalidade da sua alma, lhe mostra donde ele vem, para onde vai
e por que está na Terra e, finalmente,lhe firma as ideias, ainda incertas,
sobre o seu passado e sobre o seu futuro.
Uma vez que haja
entrado decisivamente por esse caminho, já não tendo o que os incite, o egoísmo
e o orgulho se extinguirão pouco a pouco, por falta de objetivo e de alimento,
e todas as relações sociais se modificarão sob o influxo da caridade e da
fraternidade bem compreendidas.
Poderá isso
dar-se por efeito de brusca mudança? Não, fora impossível: nada se opera
bruscamente em a Natureza; jamais a saúde volta de súbito a um enfermo; entre a
enfermidade e a saúde, há sempre a convalescença. Não pode o homem mudar
instantaneamente o seu ponto de vista e volver da Terra para o céu o olhar; o
infinito o confunde e deslumbra; ele precisa de tempo para assimilar as novas
ideias. O Espiritismo é, sem contradita, o mais poderoso elemento de
moralização, porque mina pela base o egoísmo e o orgulho, facultando um ponto
de apoio à moral. Há feito milagres de conversão; é certo que ainda são apenas
curas individuais, e não raro parciais. O que, porém, ele há produzido com
relação a indivíduos constitui penhor do que produzirá um dia sobre as massas.
Não lhe é possível arrancar de um só golpe as ervas daninhas. Ele dá a fé e a
fé é a boa semente, mas mister se faz que ela tenha tempo de germinar e de
frutificar, razão por que nem todos os espíritas já são perfeitos. Ele tomou o
homem em meio da vida, no fogo das paixões, em plena força dos preconceitos e
se, em tais circunstâncias, operou prodígios, que não será quando o tomar ao
nascer, ainda virgem de todas as impressões malsãs; quando a criatura sugar com
o leite a caridade e tiver a fraternidade a embalá-lo; quando, enfim, toda uma
geração for educada e alimentada com ideias que a razão, desenvolvendo-se,
fortalecerá, em vez de falsear? Sob o domínio destas ideias, a cimentarem a fé
comum a todos, não mais esbarrando o progresso no egoísmo e no orgulho, as
instituições se reformarão por si mesmas e a Humanidade avançará rapidamente
para os destinos que lhe estão prometidos na Terra, aguardando os do Céu.
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário