Se ni la vivon
amas, ni do estu
Vivantaj eroj el
Forĝej’ vivanta!
Sed se la Morton
ni dorlotas, ve
Al ni, estuloj,
jam mortintaj mem!
Se ĉie Vivo
movas l’ universon,
Flagradas
steloj, floroj bonodoras,
Treniĝas vermoj,
vento blovas, rokoj
Fiere levas sian
bruston, akvo
Falegas en
abismojn, tondro ronkas,
Kaj fulm’
trakuras nokton, kaj aŭroro
Sur horizonto
ridas kaj salutas
La Teron
vekiĝantan por laboro
En nova tago,
por plugado nova,
– Ho, kiel
dormas homo kaj rezignas
Sin mem kaj
vivon, pensojn nur mallumajn
Nutrante, kvazaŭ
estus li nenio?
Ho, la nenio!
kio do terura
Ĝi estus, homo,
via frat’ malsaĝa?
Rigardu streĉe
per okul’ prudenta
La mondon teran,
Spacon la senliman!
Anstataŭ eta vi
pli bone estus,
En Kreaĵar’
ampleksa kaj majesta,
Mem granda,
granda kiel ĉio Dia!
Vi estas filo de
plej alta Patro,
Kaj ne mizera vi
sendube estus!
Se do la Patron
amas vi, la Vivo
Jen antaŭ vi!
Nu, kiel homo, vivu:
Nenie Morto –
Vivo, VIVO ĉie!
2/10/1960
LEO SOKOLOV
Libro: Mediuma
Poemaro – Porto Carreiro Neto
NOTO. – Ĉi tiuj
versoj estis ricevitaj dum seanco de la Grupo de
Spiritistaj
Esperantistoj.
Nenhum comentário:
Postar um comentário