KREAĴOJ
Sed kio estas
ŝtono? Materio
Inerta, eĉ
senviva? Certe ne!
Kreaĵo ja de
Dio!
Sed kio floro?
Ĉu ornama io,
Tuj forvelkanta,
baldaŭ en pere’?
Kreaĵo ja de
Dio!
Sed kio besto?
Karno sen konscio
De l’ propra
“mi”, mortanta for sen ve’?
Kreaĵo ja de
Dio!
Sed kio homo? Ĉu
la reĝ’ de ĉio,
Aŭ katenito,
kiel Promete’?
Kreaĵo ja de
Dio!
Sed kio, fine,
la nomata Dio?
Ho, Dio estas,
jes, mi diras, ke
Ja Dio estas...
Dio!
17/9/1960
LEO SOKOLOV
Mediuma Poemaro
– Porto Carreiro Neto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário