La Spirita Morto.
La demando pri
spirita morto estas unu el la novaj principoj, kiuj elstarigas la progresadon
de la spiritisma scienco. La maniero, kiel oni ĝin prezentis en iu individua
teorio faris ĝin tuj rifuzita, ĉar ĝi ŝajne implicis samtempe la perdon de la
individua mio kaj transformojn de la animo kiel tiujn de la materio, en kiu la
elementoj diseriĝas por formi novajn korpojn. La feliĉaj, perfektiĝintaj
estuloj estus fakte novaj estuloj, kio estas neakceptebla. La egaleco de
estontaj suferoj kaj ĝuoj estas evidenta nur pro la daŭro de tiuj samaj
estuloj, kiuj ascendas laŭ la deklivo de progreso kaj puriĝas per sia laboro
kaj la strebado de sia volo.
Tiaj estus la
konsekvencoj, kiujn oni povus tiri a priori el tia teorio. Tamen, ni devas
konsenti, ke oni ne prezentis ĝin kun la aroganteco de fierulo, kiu venas
altrudi sian sistemon ; la aŭtoro modeste diris, ke li venis ĵeti ideon sur la
kampon de diskutado, kaj ke el tia ideo povus eliri nova veraĵo. Laŭ la averto
de niaj eminentaj spiritgvidantoj, ĝi eraris malpli je la esenco ol je la
formo, kiu favoris falsan interpreton ; pro tio ili nin stimulis serioze studi
la demandon ; tion ni klopodas fari surbaze de observado de la faktoj, kiuj
rezultas de la situacio de la Spirito ĉe la du plej gravaj momentoj, nome la
reveno al enkorpa vivo kaj la eniro en la spiritan vivon.
Je la momento de
la korpa morto, la Spirito eniras en konfuziĝon kaj perdas la konscion pri si
mem, tiel ke ĝi neniam ĉeestas la lastan spiron de sia korpo. Iom post iom la
konfuzo forvaporiĝas kaj la spirito sin rekonas, kiel homo kiu eliĝas el
profunda dormo ; ĝia unua sento estas tiu de liberiĝo for de ĝia karna ŝarĝo ;
poste venas la sento pri fremdeco, pro la vido de la nova medio, kie ĝi
troviĝas . Ĝi estas en la situacio de homo, kiun oni kloroformis por submeti
lin al amputo kaj kiun oni transportas,dum dormado, aliloken. Kiam li revenas,
li sentas sin malembarasita de la membro, kiu lin suferigis; poste, li serĉas
tiun membron, kiun li kun surprizo jam ne sentas; unuamomente, la Spirito same
serĉas sian korpon; ĝi vidas ĝin ĉe sia flanko; ĝi scias, ke tiu estas la ĝia
kaj miras, ke ĝi estas disigita de ĝi ; nur iom post iom ĝi konscias pri sia
nova situacio.
Je tiu fenomeno,
okazis nur ŝanĝo ĉe la materia situacio; sed, koncerne moralon, la Spirito
estas precize la sama, kia ĝi estis kelkajn horojn antaŭe; ĝi ne ricevis iun
ajn senteblan modifon; ĝiaj fakultoj, ĝiaj ideoj, ĝiaj gustoj, ĝiaj tendencoj,
ĝia karaktero estas la samaj ; la ŝanĝoj, kiuj povus al ili okazi, venas nur
laŭgrade, pro la influo de la ĉirkaŭaĵo. Resume, ĝi mortis nur je la korpo; je
la Spirito, ĝi nur dormis.
Ĉe reenkarniĝo,
la afero okazas tute malsame.
Ĉe la momento,
kiam koncipiĝas la korpo destinita al la Spirito, ĉi tiu estas kaptata de
fluideca forto, kiu, simile al ligilo, ĝin tiras kaj alproksimigas al ĝia nova
loĝejo. De tiam, ĝi apartenas al la korpo, kiel la korpo al ĝi apartenas ĝis la
morto de ĉi tiu lasta; tamen, kompleta unuiĝo, reala posedo, okazas sole nur ĉe
la naskiĝo.
De la momento de
la koncipo, perturbiĝo ekestas en la Spirito; ĝiaj ideoj fariĝas konfuzaj, ĝiaj
fakultoj perdiĝadas, la perturbiĝo kreskas laŭgrade kiel la ligilo streĉiĝas;
ĝi fariĝas kompleta dum la lasta tempo de la gravedeco; tiel ke la Spirito neniam
konscias pri la momento mem de la naskiĝo de sia korpo, eĉ pli ol ĉe sia morto; ĝi havas pri tio nenian konscion.
De la momento,
kiam la infano ekspiras, la perturbiĝo iom post iom malaperas, la ideoj
laŭgrade revenas, sed en aliaj kondiĉoj ol okaze de la morto de la korpo.
Okaze de reenkarniĝo, la fakultoj de la Spirito ne estas simple torporataj de iaspeca momenta dormo, kiel ĉe la reveno al la vivo spirita; ili ĉiuj, senescepte, venas al latenta stato. La enkorpa vivo havas kiel celon elvolvi ilin per ekzerciĝado, sed ne ĉiuj samtempe, ĉar la praktikado de unu povus nuligi la elvolvadon de alia, tiel ke, per sinsekva elvolviĝo, unuj apogiĝas sur la aliaj. Estas do oportune, ke iuj restu en ripozo, dum aliaj kreskas; jen kial, en nova vivo, la Spirito eble prezentiĝas sub aspekto tute malsama, precipe se ĝi estas pli evoluinta ol dum la antaŭa vivo.
En unu, la
muziktalento, ekzemple, povos esti tre aktiva; ĝi konceptos, perceptos kaj
sekve plenumos ĉion, kio estas necesa por la elvolviĝo de tiu fakulto; en alia
ekzisto, estos la vico de pentrarto, de ekzaktaj sciencoj, de poezio, k.t.p.;
dum tiuj novaj fakultoj ekzerciĝas, tiu pri muziko restos latenta, entute
konservante la jam faritan progreson ; rezultas, ke tiu, kiu estis artisto dum
unu vivo povos esti sciencisto, ŝtatisto, silentema homo dum alia, tiel ke li
estos nula en la arta kampo, kaj reciproke.
La latenta stato
de fakultoj dum la reenkarniĝo klarigas la forgeson pri antaŭaj vivoj, tiel ke
ĉe la morto de la korpo, ĉar la fakultoj restis nur en stato de supraĵa dormo,
la rememoroj pri la vivo ĵus finita estas komplete reprenataj. La fakultoj,
kiuj esprimiĝas nature rilatas al la pozicio, kiun la Spirito devas okupi en la
mondo, kaj al la elprovaĵoj, kiujn ĝi elektis; tamen, foje okazas, ke la sociaj
antaŭjuĝoj ĝin delokas, kio kaŭzas, ke iuj homoj staras intelekte kaj morale
super aŭ sub la pozicio, kiun ili okupas. Tiu misklasigo, pro ties sekvaj
malfacilaĵoj, estas parto de la elprovaĵoj; ĝi devas ĉesi laŭ la progresado. En
evoluinta socia ordo, ĉio reguliĝas laŭ la logiko de naturaj leĝoj, kaj tiu,
kiu kapablas esti nur ŝuisto ne estas alvokata, pro rajto de naskiĝo, regi
popolojn.
Ni revenu al la infano. Ĝis la naskiĝo, ĉar ĉiuj fakultoj estas latentaj, la Spirito havas nenian konscion pri si mem. Ĉe la momento de naskiĝo, tiuj, kiuj devas aktiviĝi ne prenas subite sian impulson; ĝia elvolviĝo sekvas tiun de la organoj, kiuj devas taŭgi por ties manifestiĝo; per sia intima aktiveco, ili stimulas la elvolviĝon de la responda organo, kiel naskiĝanta tigo puŝas la ŝelon de arbo. Rezultas de tio, ke dum la komenca infanaĝo la Spirito ne plene ĝuas iun ajn el siaj fakultoj, ne nur kiel enkarniĝinto, sed eĉ kiel Spirito; ĝi estas efektive infana, kiel la korpo, al kiu ĝi estas ligita. Ĝi ne troviĝas pene kunpremita en tiu malperfekta korpo, male Dio estus farinta la enkarniĝon ia torturo al ĉiaj Spiritoj, bonaj aŭ malbonaj.
Alie okazas ĉe
idioto kaj kreteno ; ĉar la organoj ne elvolviĝis paralele kun la fakultoj,
tial la Spirito fine troviĝas en situacio de ia homo katenita per ligiloj, kiuj
al li malhelpas liberecon de movoj. Tia estas la kaŭzo, ke oni povas elvoki la
spiriton de idioto kaj havigi al si prudentajn respondojn, dum tiu de fruaĝa
infano aŭ de tiu, kiu ankoraŭ ne vidis lumon ne kapablas respondi.
Ĉiuj fakultoj,
ĉiuj kapablecoj, estas latentaj en la Spirito ekde ties kreiĝo ; ili estas tie
en rudimenta stato, kiel ĉiuj organoj en la unua ĝermo de senforma feto, kiel
ĉiuj partoj de arbo en semo. Sovaĝulo, kiu poste fariĝos civilizita homo jam
posedas en si la ĝermojn, kiuj iam faros lin saĝulo, granda artisto aŭ granda
filozofo.
Laŭgrade kiel
tiuj ĝermoj atingas maturecon, la Providenco al li donas, por la surtera vivo,
ian korpon oportunan por liaj novaj kapablecoj; tiel la cerbo de Eŭropano estas
pli komplete organizita, havanta pli grandan kvanton da rimedoj ol tiu de sovaĝulo.
Por la spirita vivo, ĝi donas al li ian fluidan korpon, aŭ perispiriton, pli
subtilan, percepteman pri novaj sentoj. Laŭgrade kiel la Spirito evoluas, la
naturo havigas al ĝi rimedojn al ĝi necesajn.
En la senco de malorganiziĝo, de dispartiĝo, de diseriĝo de elementoj, ne ekzistas morto krom por la materia envolvaĵo kaj la fluida envolvaĵo, sed la animo aŭ Spirito ne povas morti por progresi; alie ĝi perdus sian individuecon, kio egalus al neniiĝo. En la senco de transformiĝo, regeneriĝo, oni povas diri, ke la Spirito mortas post ĉiu enkarniĝo por renaskiĝi kun novaj ecoj, ne ĉesante esti ĝi mem. Tiel okazas al kamparano, ekzemple, kiu riĉiĝas kaj fariĝas grandsinjoro; li transiras de kabano al palaco, de kruda vesto al brodita vesto; ĉio ŝanĝiĝas ĉe liaj kutimoj, ĉe liaj gustoj, ĉe lia parolmaniero, eĉ ĉe lia karaktero ; unuvorte, mortis la kamparano, li entombigis maldelikatan veston kaj renaskiĝis kiel monduma homo, kaj tamen li estas ĉiam la sama individuo, sed transformita.
Ĉiu enkorpa
ekzistado estas do por la Spirito unu okazo por progreso, pli aŭ malpli
sentebla. Reveninte al la mondo de Spiritoj, li kunportas novajn ideojn; ĝia
morala horizonto larĝiĝis; ĝiaj perceptoj estas pli rafinitaj, pli delikataj,
ĝi vidas kaj komprenas tion, kion ĝi ne vidis kaj ne komprenis antaŭe; ĝia
vidkapablo, kiu komence ne atingis pli ol la antaŭan vivon, iom post iom
ampleksas pasintajn vivojn, kiel ĉe homo, kiu plialtiĝas kaj, pro la maldensiĝo
de nebulo, ampleksas iom post iom pli vastan horizonton. Post ĉiu nova restado
en la senkorpa vivo, montriĝas al ĝiaj okuloj novaj mirindaĵoj de la nevidebla
mondo, ĉar post ĉiu el ili unu vualo malaperas. Samtempe, ĝia fluida envolvaĵo
puriĝas ; ĝi fariĝas pli malpeza, pli brila; poste, ĝi estas lumeganta. Ĝi
estas preskaŭ ia nova spirito; ĝi estas la kamparano polurita kaj transformita;
la antaŭa Spirito mortis, kaj tamen ĝi estas ankoraŭ la sama Spirito.
Ni pensas, ke
tiel oni devas kompreni la spiritan morton.
Libro:
Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.
A morte
espiritual
A questão da
morte espiritual é um dos novos princípios que assinalam os progressos da
ciência espírita. A maneira por que foi apresentada em certa teoria pessoal
determinou, no primeiro momento, a sua rejeição, porque parecia implicar o
aniquilamento, em dado tempo, do eu individual e assimilar as transformações da
alma às da matéria, cujos elementos se desagregam para formar novos corpos. Os
seres ditosos e aperfeiçoados seriam, na realidade, novos seres, o que é
inadmissível. A equidade das penas e dos gozos futuros só se evidencia com a
perpetuidade dos seres ascendendo a escala do progresso e depurando-se pelo
trabalho e pelos esforços da vontade própria.
Tais as
consequências que se podiam tirar, a priori, daquela teoria. Entretanto, devemos
convir em que ela não foi apresentada com a empáfia de um orgulhoso que
pretendesse impor o seu sistema. Disse modestamente o autor que apenas desejava
lançar uma ideia no terreno da discussão, dado que dessa ideia poderia surgir
uma verdade nova. Ao parecer dos nossos eminentes guias espirituais, ele teria
pecado menos quanto ao fundo do que quanto à forma, que se prestou a uma falsa interpretação.
Isso nos determina a estudar seriamente a questão. É o que tentaremos fazer,
baseando-nos na observação dos fatos que ressaltam da situação do Espírito, em
duas épocas, para ele, capitais: a da sua descida à vida corpórea e a do seu
regresso à vida espiritual.
Por ocasião da
morte corpórea, o Espírito entra em perturbação e perde a consciência de si
mesmo, de sorte que jamais testemunha o último suspiro do seu corpo. Pouco a
pouco a perturbação se dissipa e o Espírito se recobra, como um homem que
desperta de profundo sono. Sua primeira sensação é a de estar livre do fardo
carnal; segue-se o espanto, ao reparar no novo meio em que se encontra. Acha-se
na situação de um a quem se cloroformiza para uma amputação e que, ainda
adormecido, é levado para outro lugar. Ao acordar, ele se sente livre do membro
que o fazia sofrer; muitas vezes, procura-o, surpreendido de não mais o
possuir. Do mesmo modo, o Espírito, no primeiro momento, procura o corpo que
tinha; descobre-o a seu lado; reconhece que é o seu e espanta-se de estar dele
separado e só gradativamente se apercebe da sua nova situação.
Nesse fenômeno,
apenas se operou uma mudança de situação material. Quanto ao moral, o Espírito
é exatamente o que era algumas horas antes; por nenhuma modificação sensível
passou; suas faculdades, suas ideias, seus gostos, seus pendores, seu caráter
são os mesmos e as transformações que possa experimentar só gradativamente se
operarão, pela influência do que o cerca. Em resumo, unicamente para o corpo
houve morte; para o Espírito, apenas sono houve.
Na reencarnação,
as coisas se passam de outra maneira.
No momento da
concepção do corpo que se lhe destina, o Espírito é apanhado por uma corrente
fluídica que, semelhante a uma rede, o toma e aproxima da sua nova morada.
Desde então, ele pertence ao corpo, como este lhe pertencerá até que morra.
Todavia, a união completa, o apossamento real somente se verifica por ocasião
do nascimento.
Desde o instante
da concepção, a perturbação ganha o Espírito; suas ideias se tornam confusas;
suas faculdades se somem; a perturbação cresce à medida que os liames se
apertam; torna-se completo nas últimas fases da gestação, de sorte que o
Espírito não aprecia o ato de nascimento do seu corpo, como não aprecia o da
morte deste; nenhuma consciência tem, nem de um, nem de outro.
Desde que a
criança respira, a perturbação começa a dissipar-se, as ideias voltam pouco a
pouco, mas em condições diversas das verificadas quando da morte do corpo.
No ato da
reencarnação, as faculdades do Espírito não ficam apenas entorpecidas por uma
espécie de sono momentâneo, conforme se dá quando do regresso à vida
espiritual; todas, sem exceção, passam ao estado de latência. A vida corpórea
tem por fim desenvolvê-las mediante o exercício, mas nem todas se podem
desenvolver simultaneamente, porque oexercício de uma poderia prejudicar o de
outra, ao passo que, por meio do desenvolvimento sucessivo, umas se firmam nas
outras. Convém, pois, que algumas fiquem em repouso, enquanto outras aumentam.
Esta a razão por que, na sua nova existência, pode o Espírito apresentar-se sob
aspecto muito diferente, sobretudo se pouco adiantado for, do que tinha na
existência precedente.
Num, a faculdade
musical, por exemplo, será mais ativa; ele conceberá, perceberá e, portanto,
fará tudo o que for necessário ao desenvolvimento dessa faculdade; noutra
existência, tocará a vez à pintura, às ciências exatas, à poesia etc. Enquanto
estas novas faculdades se exercitarem, a da música estará latente, mas
conservando o progresso que realizou. Resulta daí que quem foi artista numa
existência, poderá ser um sábio, um homem de estado, ou um estrategista noutra,
sendo nulo do ponto de vista artístico e reciprocamente.
O estado latente
das faculdades na reencarnação explica o esquecimento das existências precedentes,
enquanto, por ocasião da morte, achando-se as faculdades em estado de sono
pouco durável, a lembrança da vida que acaba de transcorrer é completa, ao
despertar o Espírito na vida espiritual.
As faculdades
que se manifestam estão naturalmente em relação com a posição que o Espírito
tem de ocupar no mundo e com as provas que haja escolhido. Entretanto, acontece
muitas vezes que os preconceitos sociais o desloquem, o que faz que certas
pessoas estejam intelectual e moralmente acima ou abaixo da posição que ocupam.
Esse deslocamento, pelos entraves que acarreta, faz parte das provas; cessará
com o progresso. Numa ordem social avançada, tudo se regula de acordo com a
lógica das Leis Naturais e aquele que apenas tiver aptidão para fabricar
sapatos não será, por direito de nascimento, chamado a governar os povos.
Voltemos à
criança. Até nascer, todas as faculdades se lhe encontram em estado latente,
nenhuma consciência de si mesmo tem o Espírito. As que devam desenvolver-se não
desabrocham de súbito no ato de nascer; o desenvolvimento delas acompanha o dos
órgãos que terão de servir para as suas manifestações; por meio da atividade
íntima em que se põem, elas impulsionam o desenvolvimento dos órgãos que lhes
correspondem, do mesmo modo que o broto, ao nascer, força a casca da árvore.
Daí resulta que, na primeira infância, o Espírito não goza em plenitude de
nenhuma de suas faculdades, não só como encarnado, mas também como Espírito livre.
Ele é verdadeiramente infantil, como o corpo a que se acha ligado, sem,
contudo, estar neste comprimido penosamente. A não ser assim, Deus houvera
feito da encarnação um suplício para todos os Espíritos, bons ou maus. O mesmo,
porém, não acontece com o idiota ou o cretino. Nestes, não se tendo os órgãos
desenvolvido paralelamente às faculdades, o Espírito acaba por achar-se na
posição de um homem preso por laços que lhe tiram a liberdade dos movimentos.
Tal a razão por que se pode evocar o Espírito de um idiota e obter respostas
sensatas, ao passo que o de uma criança de muito pouca idade, ou que ainda não
veio à luz, é incapaz de responder.
Todas as
faculdades, todas as aptidões se encontram em gérmen no Espírito, desde a sua
criação, mas em estado rudimentar, como todos os órgãos no primeiro filete do
feto informe, como todas as partes da árvore na semente. O selvagem que mais
tarde se tornará homem civilizado possui, pois, em si os germens que, um dia,
farão dele um sábio, um grande artista, ou um grande filósofo.
À medida que
esses germens chegam à maturidade, a Providência lhes dá, para a vida
terrestre, um corpo apropriado às suas novas aptidões. É assim que o cérebro de
um europeu é organizado de modo mais completo, provido de maior número de
teclas, do que o do selvagem. Para a vida espiritual, dá-lhes um corpo
fluídico, ou perispírito, mais sutil e impressionável por novas sensações. À
proporção que o Espírito se engrandece, a Natureza o provê dos instrumentos que
lhe são necessários.
No sentido de
desorganização, de desagregação das partes, de dispersão dos elementos, não há
morte, senão para o invólucro material e o invólucro fluídico, mas, quanto à
alma, ou Espírito, esse não pode morrer para progredir; de outro modo, ele
perderia a sua individualidade, o que equivaleria ao nada. No sentido de
transformação, regeneração, pode dizer-se que o Espírito morre a cada
encarnação, para ressuscitar com atributos novos, sem deixar de ser o eu que
era. Tal, por exemplo, um camponês que enriquece e se torna importante senhor.
Trocou a choupana por um palácio, as roupas modestas por vestuários de brocado.
Todos os seus hábitos mudaram, seus gostos, sua linguagem, até o seu caráter.
Numa palavra, o camponês morreu, enterrou as vestes de grosseiro estofo, para
renascer homem de sociedade, sendo sempre, no entanto, o mesmo indivíduo, porém
transformado.
Cada existência
corpórea é, pois, para o Espírito, um meio de progredir mais ou menos
sensivelmente. De volta ao mundo dos Espíritos, leva para lá novas ideias; um
horizonte moral mais dilatado; percepções mais agudas, mais delicadas. Vê e
compreende o que antes não via, nem compreendia; sua visão que, a princípio,
não ia além da última existência que tivera, passa a abranger sucessivamente as
suas existências pretéritas, como o homem que sobe uma montanha e para quem o
nevoeiro se vai dissipando, abrange com o olhar um horizonte cada vez mais
vasto. A cada novo estágio na erraticidade, novas maravilhas do Mundo Invisível
se desdobram diante do seu olhar, porque, em cada um desses estágios, um véu se
rasga. Ao mesmo tempo, seu envoltório fluídico se depura; torna-se mais leve,
mais brilhante e mais tarde resplandecerá. É quase um novo Espírito; é o
camponês desbastado e transformado. Morreu o Espírito velho, mas o eu é sempre
o mesmo.
É assim, cremos,
que convém se entenda a morte espiritual.
Livro: Obras
Póstumas – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário