Ve!
Malinteligenta! Kial mi
Nenion ja
komprenas, aŭ pli bone,
Nur iomete,
kvazaŭ ĉio ĉi
Montriĝas en
nebulo, nur duone?
De ĉiuj
mokataĵo! Montras buboj
Sur min per
fingroj, fajfas en petolo...
Ve! mian kapon
kovras nigraj nuboj,
De histriono
estas mia rolo!
Pri kio vi,
bubaĉoj, estas pli
Ol mi, ke vi
ridegas min malnoble?
Ĉu ankaŭ mi ne
estas fil’ de Di’?
Konduton vian
venĝu Li miloble!
Sed kion mi
protestas? Ĉu mi pravas,
Ke oni min mokadas,
kiel beston?
Ĉu iu, misuzinta
cerbon, havas
Ian rajton plu
havi homan veston?
Terura estis mia
cerbarmilo!
Mia plum’ estis
skurĝ’ eĉ kontraŭ Dio...
Sed alia fariĝos
mia stilo
Laŭ la instruoj
de l’ Evangelio!
5/12/1960
J. CRUZ E SOUZA
Libro: Mediuma
Poemaro
Porto Carreiro
Neto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário