Pardono - Sankta Medikamento.
“Patro, pardonu
ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras…” - Jesuo / Luko, 23:34.
Ĉiufoje, kiam
malsano minacas vin, vi kompreneble prenas medikamentojn liberigontajn vin de
tiu afekcio:
Analgezikojn
kontraŭ doloro…
Trankviligaĵojn
kontraŭ anksio…
Resume, se vi
suferas ian fizikan problemon, vi klopodas resanigi la funkcion de la vundita
organo.
Atentu tian
cirkonstancon, kaj rememoru, ke estas malsanaj pensoj rilataj al plendo kaj
rankoro, antaŭjuĝo kaj antipatio, kiuj petas de vi taŭgan medikamenton, por ke
restariĝu via ekvilibro.
Kaj, se dum
vulgaraj malsanoj vi bezonas trankvilecon favore al via resaniĝo, tute nature,
ke, dum spiritaj afekcioj, vi bezonas forgeson, por ke revenu viaj fortoj.
Pardono do estas
sankta sanigilo kontraŭ mensaj turmentoj, ĉe niaj ĉiutagaj bataloj.
Kiel vi ne devas
reteni malpuraĵojn kaj infektojn en via fizika korpo, tiel same ne retenu
antipation kaj rankoron en via propra animo.
Pardonu ĉiujn,
kiuj ĝenas vin; pardonu ĉiujn, kiuj vundas vin.
Pardonu nun,
hodiaŭ kaj morgaŭ, senkondiĉe.
Rememoru, ke ĉiu
homo portas kun si malperfektaĵojn kaj malfortaĵojn proprajn al li, kiel ankaŭ
ni, estuloj ankoraŭ misharmoniaj, kunportas la niajn.
Jen kial Jesuo, la
dia Misiisto, krucumita danke al senprava persekuto, petegis de Dio, antaŭ siaj
propraj ekzekutistoj:
“Patro, pardonu
ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras…”
Kaj, lasinte siajn
turmentantojn ĉe la problemoj karakterizantaj ĉiun el ili, Li subtenis en si
mem la lumon de tiu Amo, kiu disigas ĉian ombron, kaj, per tiu ekzemplo, Li
instruis nin konkeri eternan lumon.
El la libro
“Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de
Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
https://konsolanto.org/category/emmanuel/
Perdão - remédio
santo.
“Pai, perdoa-lhes
porque não sabem o que fazem...” – Jesus / Lucas, 23:34.
Toda vez que a
moléstia te ameaça, recorres necessariamente aos remédios que te liberem da
apreensão.
Agentes calmantes
para a dor...
Sedativos para a ansiedade...
Em suma, à face de
qualquer embaraço físico, procuras reabilitar as funções do órgão lesado.
Lembra-te de
semelhante impositivo e recorda que há pensamentos enfermiços de queixa e
mágoa, de prevenção e antipatia, a te solicitarem adequada medicação para que
se te restaure o equilíbrio.
E se nas doenças
vulgares reclamas despreocupação, em favor da cura, é natural que nos achaques
do espírito necessites de esquecimento para que se te refaçam as forças.
O perdão é, pois,
remédio santo para a euforia da mente na luta cotidiana.
Tanto quanto não
deves conservar detritos e infecções no vaso orgânico, não mantenhas aversão e
rancor na própria alma.
Perdoa a quantos
te aborreçam, perdoa a quantos te firam.
Perdoa agora, hoje
e amanhã, incondicionalmente.
Recorda que todas
as criaturas trazem consigo as imperfeições e fraquezas que lhes são
peculiares, tanto quanto, ainda desajustados, trazemos também as nossas.
É por isso que
Jesus, o Emissário Divino, crucificado pela perseguição gratuita, rogou a Deus,
ante os próprios algozes:
- “Pai,
perdoa-lhes porque não sabem o que fazem...”
E, deixando os
ofensores nas inibições próprias a cada um, sustentou em si a luz do amor que
dissolve toda sombra, induzindo-nos à conquista da luz eterna.
* * *
Pelo Espírito
Emmanuel.
Psicografia de
Francisco Cândido Xavier.
Livro: Palavras de
Vida Eterna.
Nenhum comentário:
Postar um comentário