Sindefendo / DEFESA.
“Kaj kiam oni
forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn
estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed
la Sankta Spirito.” – Jesuo / Marko, 13:11.
Se vi tenas
trankvila vian konsciencon, ĉe la plenumado de viaj devoj, vi havas en vi mem
citadelon kaj rifuĝejon.
Ne deflankiĝu en
senutilajn konfliktojn, nek kroĉiĝu al senfinaj klarigoj.
Akuzite kiel
mistifikanto, respondu per sindonemo al vero.
Akuzite kiel
malbonfaranto, respondu per bonfaroj.
En ĉia
nepravigebla kulpo, en kiun oni implikas vian nomon, proponu kiel respondon,
konstantan bonfaradon favoran al via proksimulo.
Frukto montras la
arbon, de kiu ĝi devenas.
Faroj parolas pri
la homo ilin farinta.
Kiu provokas vin
per moko, tiu montriĝas misinformita aŭ malsana; kaj, kiu vundas vin per
insulto, tiu portas kun si pensojn de malamo kaj detruo.
Vi ne sanigos lin
de la malbono lin infektinta, per nuraj vortoj ĵetitaj.
Montru al li la
edifan vojon, kiun vi elektis por via vivo, kaj la dia Lumo inspiros al vi
trafan parolon en taŭga momento.
Se ni meditas pri
la sinteno de Jesuo sin lasinta juĝi ĉe homaj tribunaloj kaj sin submetinta al
kolero de kruelaj akuzantoj Lin metintaj sur la krucon, ni estas kondukataj al
konkludo, ke la Majstro, ĉar Li estis plenumanta la taskojn rilatajn al la volo
de Lia Patro, havis pli gravajn aferojn por fari ol malŝpari tempon per
nenecesa sindefendo.
El la libro
“Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de
Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
https://konsolanto.org/category/mesagoj/
DEFESA
“Quando pois vos
conduzirem para vos entregarem, não estejais solícitos de antemão pelo que haveis
de dizer, mas, o que vos for confiado naquela hora, isso falai, porque não sois
vós os que falais e sim o Espírito Santo.” – Jesus.(MARCOS, 13:11)
Se tens a consciência
tranqüila no cumprimento do próprio dever, guardas em ti mesmo cidadela e
refúgio.
Não te percas em
conflitos inúteis, nem te emaranhes nas explicações infindáveis.
Acusado de
mistificador, responde com o devotamento à verdade.
Acusado de malfeitor,
responde fazendo o bem.
Por todas as
culpas imaginárias em que te cataloguem o nome, oferece por resposta a prestação
de serviço.
O fruto revela a
árvore. A obra fala do homem.
Quem te provoca,
através do escárnio, mostra-se mal informado ou doente; e quem te fere, através
do insulto, traz consigo pensamentos ele ódio e destruição.
Não lhes sanarias
o mal à força de palavras somente.
Dá-lhes a conhecer
a própria rota no trabalho edificante que realizas e a Luz Divina inspirar-te-á
o verbo justo, no instante certo.
Meditando sobre a
atitude do Cristo, ao deixar justiçar-se, nos tribunais terrenos, ante a sanha
dos cruéis detratores que o içaram à cruz, somos induzidos a pensar que o
Mestre – centralizando-se nas construções da Vontade do Pai – teria agido assim
por ter mais que fazer que gastar tempo em defesas desnecessárias.
Livro: Palavras de
Vida Eterna .
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário