“Feliĉaj estas la
pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.” – Jesuo / Mateo, 5:9.
Senfrukte estas
etendi nervan kverelon.
Obĵetoj atendos
vin en ĉiu angulo, ĉar paco estas fundamento de la Dia leĝo.
Observu la
katastrofojn, kiuj pasas…
Sennombrajn
fojojn, homo fariĝas lupo kontraŭ homo mem, kaj detruas sian propran mondon;
tamen Dio silente determinas, ke herbo denove kovru grundon, ke, el herbo,
naskiĝu floro, kaj, sur la korpo mem de tiu floro, kresku frukto.
Vulkanoj ruinigas
vastajn regionojn, tamen Dio restarigas la disŝiritajn pejzaĝojn.
Submaraj fenomenoj
forŝovas urbojn, tamen Dio montras al homo novan lokon, kaj ili reaperas pli
belaj.
Tertremoj, tie kaj
tie, kunportas longedaŭrajn suferojn, tamen Dio reĝustigas la Teran surfacon.
Strangaj malsanoj
mortigas tutajn popolojn, tamen Dio inspiras la menson de sindonaj sciencistoj,
kaj malaperigas la epidemiojn.
Tempestoj, de
tempo al tempo, skuas larĝajn terpecojn, tamen Dio, laŭ la fortoj de Naturo,
ĉion reekvilibrigas.
Ne lasu vin sub
influo de pesimismo, en ia ajn cirkonstanco.
Ĉio, nun, ŝajne
montras, antaŭ viaj okuloj, aflikton kaj malordon; tamen harmoniigu la vivon
ĉirkaŭ vi, kiom eble vi povas, ĉar paco alvenos per la manoj de Dio.
El la libro
“Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de
Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
https://konsolanto.org/category/mesagoj/page/3/
PACIFIQUEMOS
"Bem-aventurados
os pacificadores,porque serão chamados filhos de Deus." - JESUS / MATEUS,
5:9.
Não adianta
estender a guerra nervosa.
A contradita
esperar-te-á em cada canto, porque a paz é fundamento da Lei de Deus.
Observa as
catástrofes que vão passando...
Vezes sem conta, o
homem faz-se o lobo do próprio homem, destruindo o campo terrestre; mas Deus,
em silêncio, determina que a erva cubra de novo o solo, colocando a flor na
erva e formando o fruto no corpo da própria flor.
Vulcões arruínam
extensas regiões, mas Deus restaura as paisagens dilaceradas.
Maremotos varrem
cidades, mas Deus indica-lhes outro lugar e ressurgem mais belas.
Terremotos trazem
calamidades, aqui e ali, mas Deus reajusta a fisionomia do Globo.
Moléstias estranhas
devastam populações inteiras, mas Deus inspira a cabeça de cientistas abnegados
e liquida as epidemias.
Tempestades, de
quando em quando, sacodem largas faixas da Terra, mas Deus, pelas forças da
Natureza, faz o reequilíbrio de tudo.
Não te entregues
ao pessimismo em circunstância alguma.
Tudo pode ser,
agora, diante de ti, aflição e convulsão; contudo, tranqüiliza a vida em torno,
quanto puderes, porque a paz chegará pelas mãos de Deus.
Livro: Palavras da
Vida Eterna – Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário