“Ni preĝas al Dio,
ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montriĝu aprobataj, sed por ke vi
faradu tion, kio estas honorinda…” - Paŭlo / II Korintanoj, 13:7.
Evidente, vi ne
povas garantii feliĉon sur mondo troviĝanta sub konstantaj batoj de evoluaj
bataloj gvidantaj ĝian iradon, tamen, al neniu, oni malpermesas kultivi la
terpecon loĝatan de li, per prizorgado al amika arbo aŭ flegado al floro.
Certe, vi ne povas
kuraci la tiel nomatajn sociajn problemojn, kiuj estas nedezirindaj, sed
kompreneblaj ĉe kolektivo de tiaj neperfektaj homoj, kiaj ni ĉiuj ankoraŭ
estas, sub reĝimo de korektado kaj perfektigo, tamen neniu estas senpova
honeste agi kaj bonfari al sia proksimulo, laŭ morala forto de bona ekzemplo.
Sendube, vi ne
povas helpi ĉiujn malsanulojn plorantajn, ĉe nia planedo, tamen, al neniu, oni
prohibas mildigi suferon de iu amiko aŭ najbaro, kaj tial doni al li certecon,
ke amo ne malaperis de sur la homaj vojoj.
Nekontesteble, vi
ne povas solvi ĉiajn malfacilaĵojn ĉe la familio, en kiu vi naskiĝis, tamen al
neniu mankas eblo helpi parencon malpli feliĉan aŭ kunlabori por la
trankvileco, kiun oni devas teni hejme.
Ne rezignu kultivi
bonon kun preteksto, ke vi nenion kapablas fari kontraŭ la regado de turmentoj
disvastiĝantaj sur la planedo.
La Sinjoro neniam
petis neeblaĵojn, nek postulis de eraremaj estaĵoj spektaklojn de deva
grandanimeco.
Kvankam ekzistas
multaj dezertoj, malgranda fonto fidoplene kuras por fekundigi la grundon, sur
kiu ĝi fluas.
Neeble estas
korekti ĉiajn erarojn kaj estingi ĉiajn afliktojn kuŝantajn sur la vojoj de nia
vivo, sed ĉiuj ni, dum ni trairas la ĉiutagajn okazaĵojn, kapablas plibonigi la
ekzistadon kaj ĝin dignigi en ni kaj ĉirkaŭ ni.
El la libro
“Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de
Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
https://konsolanto.org/category/mesagoj/page/2/
MELHORANDO SEMPRE
“Estamos orando a
Deus para que não façais mal algum, não para que simplesmente pareçamos
aprovados, mas para que façais o bem...” – Paulo. / II CORÍNTIOS, 13:7.
Evidentemente, não
podes garantir a felicidade do mundo que se encontra, de maneira constante, sob
o impacto das lutas evolutivas que lhe orientam a marcha, entanto, ninguém está
impedido de cultivar o trato de terra em que vive, amparando uma árvore amiga
ou alentando uma flor.
Certo, não podes
curar as chamadas chagas sociais, indesejáveis mas compreensíveis numa
coletividade de espíritos imperfeitos quais somos ainda todos nós, em regime de
correção e aperfeiçoamento, contudo, ninguém está impossibilitado de proceder honestamente
e apoiar os semelhantes com a força moral do bom exemplo.
Sem dúvida, não
podes socorrer a todos os enfermos que choram na Terra, entretanto, ninguém
está proibido de atenuar a provação de um amigo ou de um vizinho,
propiciandolhe a certeza de que o amor não desapareceu dos caminhos humanos.
Indiscutivelmente,
não podes sanar as dificuldades totais da família em que nasceste, todavia,
ninguém está interditado, no sentido de ajudar a um parente menos feliz ou cooperar
na tranqüilidade que se deve manter em casa.
Não te afastes da
cultura do bem, sob o pretexto de nada conseguires realizar contra o domínio
das atribulações que lavram no Planeta.
O Senhor nunca nos
solicitou o impossível e nem nunca exigiu da criatura falível espetáculos de
grandeza compulsória.
Conquanto existam
numerosos desertos, a fonte pequenina corre, confiante, fecundando a gleba em
que transita.
Não nos é
facultado corrigir todos os erros e extinguir todas as aflições que campeiam nas
trilhas da existência, mas todos podemos atravessar o cotidiano, melhorando a
vida e dignificando-a, em nós e em torno de nós.
Livro: Palavras de
Vida Eterna – Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário