Ekzistas en la
mondo iu neniam vidita movado por armiĝoj kaj municioj. Ĉu ĝi do komenciĝis en
ĉi tiu momento? Ne. La konkuro en armiĝado de la XX jarcento komenciĝis antaŭ
la batalo ĉe Porto-Arturo (*) en 1904. La militaj industrioj atingas
neantaŭviditajn kulminojn. La kampoj restas sen homoj. La homoj iris sur la
zonojn de trupkoncentrado, atendante la malamikon, ne sciante, ke ilia kontraŭulo
estas en ilia spirito mem. Eŭropo kaj Oriento estas vasta kampo de agresado kaj
terorismo, esceptinte la Demokratiajn Respublikojn, kiuj vidas sin devigitaj
efektivigi grandajn programojn de rearmiĝado, antaŭ la Moloko (**) de la
ekstremismo. Kie do la moralaj valoroj de la Homaro? La eklezioj estas silentaj
pro ekonomikaj kaj politikaj cirkonstancoj. Nur la Spiritismo, malhavante ĉiujn
surterajn garantiojn, faras la grandegan klopodon teni lumanta la lampon de la
fido, en tiu delikata barko de homo senscia pri sia glora destino, barko
provanta reveni al la fluoj de forto kaj perforto, for de la prilumitaj
regionoj de la Racio, de la Kulturo kaj de la Juro.
Estas grave
rimarki, ke la klopodo de la Spiritismo preskaŭ superas siajn proprajn fortojn,
sed la mondo ne estas je la dispono de la surteraj diktatoroj. Jesuo estas ĝia
sola direktoro sur la kampo de la senmortaj realaĵoj, kaj nun, kiam la mondo
sin donas al ĉiaj angoraj atendoj, la spacoj pli proksimaj al la Tero moviĝas favore
por la restarigo de la vero kaj de la paco, por iu nova erao.
Abnegaciaj kaj
prilumitaj Spiritoj parolas al ni pri ia baldaŭa kunveno de la societo de la
anĝelaj estuloj de la suna sistemo, de kiu Jesuo estas unu el la diaj membroj.
Ree kunvenos tiu ĉiela societo, je la tria fojo, en la surtera atmosfero, de
kiam Kristo ricevis la sanktan mision subteni kaj savi nian Homaron, plian fojon
decidonte pri la destinoj de nia mondo.
Kio do rezultos el
tiu renkontiĝo de Anĝeloj de la Senfino? Dio ĝin scias.
En la grandaj
transiĝoj de la forpasanta jarcento, ni fidu liajn amon kaj favorkorecon.
Libro: Sur Vojo al la Lumo – Emmanuel / Chico Xavier.
JESUS
Há no mundo um
movimento inédito de armamentos e munições. Teria começado neste momento? Não.
A corrida armamentista do século XX começou antes da luta de Porto Artur, em
1904. As indústrias bélicas atingem culminâncias imprevistas. Os campos estão
despovoados. Os homens se recolheram às zonas de concentração militar,
esperando o inimigo, sem saber que o adversário está em seu próprio espírito. A
Europa e o Oriente constituem um campo vasto de agressão e terrorismo, com
exceção das Repúblicas Democráticas, que se vêem obrigadas a grandes programas
de rearmamento, em face do Moloque do extremismo. Onde os valores morais da Humanidade?
As igrejas estão amordaçadas pelas injunções de ordem econômica e política.
Somente o Espiritismo, prescindindo de todas as garantias terrenas, executa o
esforço tremendo de manter acesa a luz da crença, nesse barco frágil do homem
ignorante do seu glorioso destino, barco que ameaça voltar às correntes da força
e da violência, longe das plagas iluminadas da Razão, da Cultura e do Direito.
Convenhamos em que
o esforço do Espiritismo é quase superior às suas próprias forças, mas o mundo
não está à disposição dos ditadores terrestres. Jesus é o seu único diretor no
plano das realidades imortais, e agora que o mundo se entrega a todas as
expectativas angustiosas, os espaços mais próximos da Terra se movimentam a
favor do restabelecimento da verdade e da paz, a caminho de uma nova era.
Espíritos
abnegados e esclarecidos falam-nos de uma nova reunião da comunidade das
potências angélicas do sistema solar, da qual é Jesus um dos membros divinos.
Reunir-se-á, de novo, a sociedade celeste, pela terceira vez, na atmosfera
terrestre, desde que o Cristo recebeu a sagrada missão de abraçar e redimir a
nossa Humanidade, decidindo novamente sobre os destinos do nosso mundo.
Que resultará
desse conclave dos Anjos do Infinito? Deus o sabe.
Nas grandes
transições do século que passa, aguardemos o seu amor e a sua misericórdia.
Livro: A Caminho
da Luz – Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário