Detenante nin
de ĉia scienca pritrakto, ĉar la teknikaj libroj por la ordinara
instruado sufiĉe klerigas pri tio koncernanta la eksterajn aspektojn de la homa
korpo, ni memorigu, ke la Spirito, loĝanto en la fizika domo, konscie aŭ
nekonscie direktas ĝian formadon kaj subtenadon
ekde la unua momento de la feta organiziĝo, kvankam tio preskaŭ ĉiam okazas sub
la protekta zorgo de la Kurieroj de la Dia Providenco.
Portante kun
si la ĉiomon de siaj bonaj kaj malbonaj
reflektoj, laŭ la rikolto de meritoj kaj malmeritoj per kiuj li mem prisemis la
grundon de l’ tempo, la Spirito alproprigas al la reduktita muldilo de sia esto
la ĉelojn de la karna ekipaĵo, ilin
alligante al sia vivo ekde la genera veziketo.
Ŝirmita en la
patrina sino, lia korpo strukturiĝas per tiuj ĉeloj, kiuj, multobliĝante ĉirkaŭ
la spirita matrico, kiel ferfajlaĵo sur magneto, komence formas la blastodermajn
tavolojn, de kiuj originas la intesta tubo, la nerva tubo, la haŭta histo, la
ostoj, muskoloj kaj angioj.
Baldaŭ, per
spontanea disvolviĝo, la Spirito materiiĝas sur la fizika areno, manifestiĝante
per la lin individuiganta karna portilo. Tiu portilo, konsistanta el miliardoj
da ĉeloj aŭ mikroskopaj unuaĵoj, kiuj alĝustiĝas
al la subtilaj histoj de la animo kun ties sama elektromagneta naturo, similas
kompleksan fabrikon, konsistantan el miliardoj da infinitezimaj motoroj, movataj
de elektromagneta oscilado kun specifa ondolongo, elsendantaj proprajn radiojn
kaj asimilantaj la radiojn de la sferoj, en kiuj ili troviĝas, sub la komando de
unu sola direktanto, nome la menso.
Ekde la embria
fazo de l’ instrumento, per kiu li manifestiĝos en la mondo, la Spirito stampas
sur ĝi siajn proprajn reflektojn.
Ekzistas
estuloj tiel perturbataj en la transtomba regiono pro la malfacilaĵoj
rezultintaj el sinmortigo, murdo, krimado kaj malvirtiĝo, ke, renaskiĝante, ili
tuj elmontras plej dolorajn malordiĝojn, pro la vibra misfunkcio, kiu ilin alkalkulas
al la kadro de ĉeldevena patologio.
La denaskaj
malsanoj estas nenio alia ol reflektoj de la malfeliĉa pozicio, en kiun ni
falis en proksima pasinteco kaj kiu postulis nian interniĝon en la fizika sfero,
iafoje dum mallonga tempo, por kuracado de la interna malordo karakterizanta
nian kompromitiĝon.
Diversas tamen
la reflektoj de la pasinteco sur la korpo. Amaraj kaŭzoj de mutiloj kaj
malsanoj nestas en la profundo de nia spirita kampo, kiel semoj de agresiva dornejo
de ni mem iam kultivata sur la obskura grundo de maskita kulpo kaj kaŝitaj
rimorsoj. Tio estas plantado por rikolto en difinita tempo, kiun la leĝo pri
kaŭzo kaj efiko vigle, firme kaj precize direktas.
Ĝuste tial,
laŭ planoj difinitaj antaŭ la naskiĝo, en la kadro de ŝuldoj kaj koncernaj elpagoj, la homo estas trafita,
en plena materiala prospero, de strangaj elprovoj, aŭ, kiam pli fortika
montriĝas lia sano, de fiziologiaj akcidentoj kun kortuŝa aspekto.
Estas tamen
necese memorigi, ke reflektoj estigas reflektojn, kaj ke ne estas elpago sen
justaj malgravigoj, kiam la ŝuldanto volontas likvidi siajn debetojn.
La farado de
bono, simpla kaj senlaca, povas ŝanĝi la linion de la destino tial, ke la klara
kaj rekta pensado, kune kun la agado,
influas tiel la ĉelajn funkciojn kiel ankaŭ
la homajn okazojn, altirante al ni, per nia plibonigita kaj pli nobla reflekto,
subtenon, lumon kaj apogon, laŭ la leĝo pri helpo.
Emmanuel / Chico Xavier (Penso
kaj Vivo).
Corpo
Abstendo-nos
de qualquer digressão científica, porquanto os livros técnicos de educação
usual são suficientemente esclarecedores no que reporta aos aspectos exteriores
do corpo humano, lembremo-nos de que o Espírito, inquilino da casa física, lhe
preside à formação e à sustentação, consciente ou inconscientemente, desde a
hora primeira da organização fetal,não obstante quase sempre sob os cuidados
protetores de Mensageiros da Providência Divina.
Trazendo
consigo mesmo a soma dos reflexos bons e menos bons de que é portador, segundo a
colheita de méritos e prejuízos que
semeou para si mesmo no solo do tempo, o Espírito incorpora aos moldes reduzidos do próprio ser as células
do equipamento humano, associando-as à própria vida, desde a vesícula germinal.
Amparado no
colo materno, estrutura-se-lhe o corpo mediante as células referidas, que, em se
multiplicando ao redor da matriz espiritual, como a limalha de ferro sobre o
ímã, formam, a principio, os folhetos blastodérmicos de que se derivam o tubo
intestinal, o tubo nervoso, o tecido cutâneo, os ossos, os músculos, os vasos.
Em breve,
atendendo ao desenvolvimento espontâneo, achase o Espírito materializado na arena
física, manifestando-se pelo veículo carnal que o exprime. Esse veículo,
constituído por bilhões de células ou
individuações microscópicas, que se ajustam aos tecidos sutis da alma, partilhando-lhes
a natureza eletromagnética, lembra uma oficina complexa, formada de bilhões de motores
infinitesimais, movidos por oscilações eletromagnéticas, em comprimento de onda
específica, emitindo irradiações próprias e assimilando as irradiações do plano
em que se encontram, tudo sob o comando de um único diretor: a mente.
Desde a fase
embrionária do instrumento em que se manifestará no mundo, o Espírito nele plasma
os reflexos que lhe são próprios.
Criaturas
existem tão conturbadas além-túmulo com
os problemas decorrentes do suicídio e do homicídio, da delinqüência e da
viciação, que, trazidas ao renascimento, demonstram, de imediato, os mais
dolorosos desequilíbrios, pela disfunção vibratória que os cataloga nos quadros
da patologia celular.
As enfermidades
congênitas nada mais são que reflexos da posição infeliz a que nos conduzimos
no pretérito próximo, reclamando-nos a
internação na esfera física, às vezes por prazo curto, para tratamento da
desarmonia interior em que fomos comprometidos.
Surgem, porém,
outras cambiantes dos reflexos do passado na
existência do corpo, da culpa disfarçada e dos remorsos ocultos.
São plantações
de tempo certo que a lei de ação e reação governa, vigilante, com segurança e
precisão.
É por isso
que, muitas vezes, consoante os programas traçados antes do berço, na pauta da dívida
e do resgate, a criatura é visitada por estranhas provações, em plena
prosperidade material, ou por desastres fisiológicos de comovente expressão, quando mais irradiante se lhe mostra a saúde.
Contudo, é
imperioso lembrar que reflexos geram reflexos e que não há pagamento sem justos
atenuantes, quando o devedor se revela amigo da solução dos próprios débitos.
A prática do
bem, simples e infatigável pode modificar a rota do destino, de vez que o pensamento
claro e correto, com ação edificante, interfere nas funções celulares, tanto
quanto nos eventos humanos, atraindo em nosso favor, por nosso reflexo
melhorado e mais nobre, amparo, luz e apoio, segundo a lei do auxílio.
Francisco Cândido Xavier - Pensamento e Vida - pelo Espírito
Emmanuel.
Nenhum comentário:
Postar um comentário