Metempsikozo
611. Ĉu la fakto, ke la vivantaj estaĵoj komune originas el
la intelektoprincipo, ne estas konfirmo de la doktrino pri metempsikozo?
“Du
aĵoj povas havi saman originon kaj poste tute ne simili unu al la dua. Kiu
rekonus arbon, kun ĝiaj folioj, floroj kaj fruktoj, en la senforma ĝermo
enhavata en la semo, el kiu ĝi elkreskis? De la momento, kiam la
intelektoprincipo atingas la gradon necesan al sia aliiĝo je Spirito kaj al sia
enveno en la homan periodon, ĝi jam havas nenion komunan kun sia primitiva
stato, kaj ĝi estus animo de bestoj tiel same, kiel arbo estus semo.
En homo estas nenio komuna kun besto
krom la korpo kaj la pasioj, naskitaj el la influo de l’ korpo kaj el la
instinktoj de memkonservado esence propra al la materio. Oni do ne povas diri,
ke tiu homo estas la enkarniĝinta figuro de tiu alia besto, kaj, sekve, la
metempsikozo, kiel oni ĝin ordinare konsideras, ne estas vera.”
612. Ĉu la Spirito, iam animinta
la korpon de homo, povus enkarniĝi en besto.?
“Li
do malprogresus, kaj la Spirito ne malantaüen paŝas. Rivero ne refluas supren
al sia fonto.” (118)
613 - Kiel ajn malĝusta estas la
ideo ligita al la metempsikozo, ĉu ĝi ne estus rezultato de la intuicia sento
pri la pluraj ekzistadoj de la homo?
“Tiu
intuicia sento estas trovata en tiu kredo, kiel en multaj aliaj; sed la homo
falsis ĝin, kiel ankaŭ la plimulton de siaj intuiciaj ideoj.”
La metempsikozo estus vera, se oni ĝin
rigardus kiel transiĝon de la animo ekde malsupera ĝis supera stato, kie la
animo ricevus progresojn, kiuj aliigus ties naturon; sed tiu doktrino estas
falsa, koncerne la rektan transmigradon de besto en homon kaj inverse, ĉar tio
kuntrenus la ideon pri malantaŭenirado aŭ kunmiksiĝo; nu, ĉar tia kunmiksiĝo ne
povas okazi inter malsamspecaj korpaj estaĵoj, tial sekvas, ke tiuj specoj
troviĝas en neidentigeblaj gradoj kaj ke tio sama devas fariĝi pri la Spiritoj
ilin animantaj. Se sama Spirito povus ilin alterne animi, el tio do sekvus
naturidenteco, kiu ebligus materian reproduktadon. La reenkarniĝado, instruata
de la Spiritoj, sin bazas, kontraŭe, sur la supreniranta marŝo de la Naturo kaj
sur la progresado de la homo interne de sia speco mem, kio neniom malpliigas
lian dignon. Kio lin malaltigas, tio estas la misuzado, kiun li faras, de la
kapabloj, al li donitaj de Dio por lia altiĝo. Kiel ajn la afero estas, la
malnoveco kaj la universaleco de la doktrino pri metempsikozo, kiel ankaŭ la
eminentaj homoj, kiuj ĝin akceptis, pruvas, ke la principo pri reenkarniĝado
havas siajn radikojn en la Naturo mem; tiuj argumentoj ĝin prefere apogas ol
kontraŭas.
La
deirpunkto de la Spirito estas unu el tiuj demandoj, ligitaj al la origino de
la ekzistaĵoj kaj troviĝantaj en la sekreto de Dio. Ne estas donite al la homo
koni tiujn demandojn en absoluta maniero; pri tio li povas nur fari supozojn,
formuli pli-malpli probablajn sistemojn. Al la Spiritoj mem multege mankas, ke
ili konu ĉion; pri tio, kion ili ne scias, ili povas ankaŭ eldiri
pli aŭ malpli
saĝajn opiniojn.
Ne
ĉiuj pensas en sama maniero, ekzemple pri la rilatoj inter homo kaj bestoj. Laŭ
la opinio de kelkaj, la Spirito atingas la homan periodon nur, post kiam li sin
elpreparis kaj ricevis individuecon ĉe la pluraj gradoj de la malsuperaj
estaĵoj. Aliaj opinias, ke la Spirito de la homo ĉiam apartenis al la homa
raso, ne trapasinte la bestan vicon.
La
unua el ĉi tiuj sistemoj havas la meriton, ke ĝi solvas la demandon pri la
estonteco de la bestoj, kiuj, tiel, estus la unuaj eroj de la ĉeno el
pensokapablaj estaĵoj; la dua estas pli konforma al la homa digno, kaj ni povas
ĝin resumi jene.
La
pluraj specoj de bestoj ne devenas
intelekte unuj de la aliaj pere
de progresado; ekzemple, la spirito de ostro ne aliformiĝas sinsekve en tiun de
fiŝo, de birdo, de kvarpiedulo kaj de kvarmanulo; ĉiu speco estas, fizike kaj
morale, absoluta tipo, kaj ĉiu el ĝiaj individuoj ĉerpas el la
universa fonto la kvanton da intelektoprincipo, kìun li bezonas, laŭ la
perfekteco de siaj organoj kaj la
laboro, kiun li devas plenumi ĉe la naturaj fenomenoj; tiun elĉerpitan kvanton
li, ĉe sia morto, redonas al la origina maso. La bestoj de mondoj pli
progresintaj ol la nia (vidu § 188) konsistigas ankaŭ malsamajn rasojn,
konformajn al la bezonoj de tiuj mondoj kaj al la progresostadio de la homoj,
al kiuj ili helpas; sed ili tute ne devenas de la teraj bestoj, el spirita
vidpunkto.
Same
ne estas pri la homo. El fiziologia vidpunkto, li estas evidente ero de la ĉeno
de l’ vivantaj estaĵoj; sed el la morala, okazas rompo de kontinueco inter homo
kaj besto; la homo posedas propran animon aŭ Spiriton, dian fajreron, kiu
havigas al li moralan kaj intelektan kapablojn, mankantajn al la bestoj;
troviĝas en li la precipa estaĵo, antaŭekzistanta kaj postvivanta la korpon,
kaj ĉiam konservanta sian individuecon. Kiu estas la origino de la Spirito? kie
estas lia deirpunkto? ĉu li ekestas el la intelektoprincipo individuiĝinta? Tio
estas mistero, kiun oni vane penus penetri kaj pri kiu, kiel ni jam diris, oni
povas nur imagi sistemojn. Kio estas konstanta, kaj kio rezultas samtempe el la
rezonado kaj el la eksperimenta praktiko, tio estas la postvivo de la Spirito,
la konservo de lia individueco post morto, lia progresokapablo, lia feliĉa aŭ
malfeliĉa stato rilata al lia pozicio sur la vojo de bono, kaj ĉiuj moralaj
veraĵoj, kiuj estas la konsekvenco de tiu principo. Koncerne la misterajn
rilatojn inter homo kaj bestoj, tio, ni ripetas, estas sekreto de Dio, kiel
multaj aliaj aferoj, kies nuna kono
neniel influus nian progreson kaj pri kiuj estus senutile insisti.
La
Libro de la Spiritoj / Allan Kardec
DUA
PARTO – ĈAPITRO XI
La tri naturaj regnoj
Metempsicose
611. A comunhão de origem dos seres vivos no princípio inteligente não e
a consagração da doutrina da metempsicose?
- Duas coisas podem ter a mesma origem e não se assemelharem em nada
mais tarde. Quem reconheceria a árvore, suas folhas, suas flores e seus frutos
no germe informe que se contém na semente de onde saíram? No momento em que o
princípio inteligente atinge o grau necessário para ser Espírito e entrar no
período de humanidade, não tem mais relação com o seu estado primitivo e não é
mais a alma dos animais, como a árvore não é a semente. No homem, somente
existe do animal o corpo, as paixões que nascem da influencia do corpo e os
instintos de conservação inerente à matéria Não se pode dizer, portanto, que
tal homem, é a encarnação do Espírito de tal animal, e por conseguinte a
metempsicose, tal como a entendem, não é exata.
612. O Espírito que animou o corpo de um homem poderia encarnar-se num
animal?
- Isso seria retrogradar, e o Espírito não retrograda. O rio não remonta
à nascente. (Ver item 118.)
613. Por mais errônea que seja a idéia ligada à metempsicose, não seria
ela o resultado do sentimento intuitivo das diferentes existências do homem?
—Reconhecemos esse sentimento intuitivo nessa crença como em muitas
outras; mas, como a maior parte dessas idéias intuitivas, o homem a desnaturou.
Comentário de Kardec: A metempsicose
seria verdadeira se por ela se entendesse a progressão da alma de um estado
inferior para um superior, realizando os desenvolvimentos que transformariam a sua natureza; mas é falsa,
no sentido de transmigração direta do animal para o homem e vice-versa, o que
implicaria a idéia de uma retrogradação ou de fusão Ora não podendo realizar-se essa fusão entre
seres corporais de duas espécies temos nisso um indicio de que se encontram em
graus não assimiláveis e que o mesmo deve acontecer com os espíritos que os animam.
Se o mesmo Espírito pudesse animá-los alternativamente, disso resultaria uma
identidade de natureza que se traduziria na possibilidade de reprodução
material. A reencarnação ensinada pelos Espíritos se funda, pelo contrário,
sobre a marcha ascendente da Natureza e sobre a proqressão do homem na sua
própria espécie, o que não diminui em nada a sua dignidade O que o rebaixa é o
mau uso que faz das faculdades que Deus lhe deu para o seu adiantamento. Como
quer que seja. a antiguidade e a universalidade da doutrina da metempsicose e o
número de homens eminentes que a professaram provai que o principio da
reencarnação tem suas raízes na própria Natureza; esses são portanto argumentos
antes a seu favor do que contrários.
O ponto de partida do Espírito é uma dessas questões que se ligam ao
principio das coisas e estão nos segredos de Deus. Não é dado ao homem
conhecê-los de maneira absoluta e ele só pode fazer, a seu respeito, meras
suposições, construir sistemas mais ou menos prováveis. Os próprios Espíritos
estão longe de tudo conhecer e sobre o que não conhecem podem ter também
opiniões pessoais mais ou menos sensatas.
É assim que nem todos pensam da mesma maneira a respeito das relações
existentes entre o homem e os animais. Segundo alguns, o Espírito não chega ao
período humano senão depois de ter sido elaborado e individualizado nos
diferentes graus dos seres inferiores da criação. Segundo outros, o Espírito do
homem teria sempre pertencido à raça humana, sem passar pela fieira animal. O primeiro
desses sistemas tem a vantagem de dar uma finalidade ao futuro dos animais que
constituiriam assim, os primeiros anéis da cadeia dos seres pensantes; o
segundo é mais conforme á dignidade do homem e pode resumir-se da maneira que
segue.
As diferentes espécies de animais não procedem intelectualmente umas das
outras, por via de progressão; assim, o Espírito da ostra não se torna
sucessivamente do peixe, da ave, do quadrúpede e do quadrúmano; cada espécie é
um tipo absoluto, física e moralmente, e cada um dos seus indivíduos tira da
fonte universal a quantidade de princípio inteligente que lhe é necessária,
segundo a perfeição dos seus órgãos e a tarefa que deve desempenhar nos
fenômenos da Natureza, devolvendo-a à massa após a morte. Aqueles dos mundos
mais adiantados que o nosso (ver item 188) são igualmente constituídos de raças
distintas, apropriadas ás necessidades desses mundos e ao grau de adiantamento
dos homens de que são auxiliares, mas não procedem absolutamente dos
terrestres, espiritualmente falando. Com o homem já não se dá o mesmo.
Do ponto de vista físico, o homem constitui evidentemente um anel da
cadeia dos seres vivos; mas do ponto de vista moral há solução de continuidade
entre o homem e o animal. O homem possui, como sua particularidade, a alma ou
Espírito, centelha divina que lhe dá o senso moral e um alcance intelectual que
os animais não possuem; é o seu ser principal, preexistente e sobrevivente ao
corpo, conservando a sua individualidade. Qual é a origem do Espírito? Onde
está o seu ponto de partida? Forma-se ele do principio inteligente
individualizado? Isso é um mistério que seria inútil procurar e penetrar e
sobre o qual, como dissemos, só podemos construir sistemas.
Livro dos Espíritos / Allan Kardec.
Parte 2ª - Capitulo XI
Nenhum comentário:
Postar um comentário