Profesio
Per la
profesiaj kontaktoj la homo kreas vastan laborlernejon, konstruante la homan
dignon; sed per la abnegacio li elsendas reflektojn de la dia beleco, malfermante
novajn vojojn al la Ĉiela Regno.
La honeste
praktikata profesio, malgraŭ sia pagkompensa reĝimo, inklinigas la homojn al devokulto.
La
abnegacio, kiu estas sinofero por aliula feliĉo, sublimigas la spiriton.
Ĝuste tial
ĉiuj popoloj sentas la neceson starigi, plejprofunde en sia sino, konstantan
altaron, sur kiu ili faru honoron al siaj veraj herooj.
La
abnegacio, kiu komenciĝas ĉe la punkto, kie la devo finiĝas, ebligas la
reflekton de la Supera Spirita Sfero sur la kampo de la homaro.
La ordinara
deliktulo, malliberigita en karcero, inspiras kompaton kaj suferon. La ĉampiono
de nobla afero, maljuste enfermita en tiu sama loko, estigas respekton kaj
imitemon.
La
konscienca kaj amika administranto, kiu distribuas la bonojn de la servado,
uzante sian parton kun skrupula honesteco, estas modelo de surteraj virtoj. La homo,
kiu donas sian ŝviton kaj sangon por la bono de ĉiuj, ne zorgante pri siaj
interesoj, estas apostolo de La ĉielaj virtoj.
La
vartistino, juste kompensita por sia servado ĉe la infano kiu ricevas ŝian
kareson, ja meritas konsideron kaj dankon, sed la patrina koro, en konstanta
abnegacio, ravas siajn rigardantojn per la gloro de la pura amo.
Ja tial la
matematikisto, ricevante la laŭrojn de la publika estimo kaj la indan pagon por
sia verko, estas nomata scienculo, dum la scienculo, droninta en senĉesa
laborado por la trankvileco kaj sekureco de la civilizacio kaj forgesinta pri
si mem, estas klasigita kiel bonfaranto.
Per la
fidela plenumo de siaj devoj, la homo sin mem plibonigas, kaj per la abnegacio
la anĝelo proksimiĝas al la renoviĝinta homo, perfektigante la vivon kaj la
mondon.
Sur la
aktivecojn transcendantajn la kadrojn de la surteraj salajrataj servoj kaj rezultantajn
el la agado de animoj, kiuj transpasis la impulson por konservado de sia propra
komforto, falas la mensaj reflektoj de la Ĉielaj Inteligentoj, kiuj pro amo
laboras sur la kampoj de la kaŝita bonfarado, en kiuj kampoj ni trovas la
eternajn brakojn de la Nekonebla Diaĵo, nome Dio.
En tiu
morala regiono de senlima abnegacio, en kiu ni trovas ĉiujn homajn korojn sin dediĉantajn
al la volonta bonfara servado, ne ĉiam vivas la genio iafoje premata de angoro
pro la sumo de la bedaŭrindaj reflektoj, kiujn li kunportas ekde malproksima
pasinteco. Sed tie nepre troveblas la noblaj sacerdotoj de ĉiuj religioj, la
admirindaj artistoj de ĉiuj patrioj, la noblaj inventistoj de ĉiuj regionoj, la
kleraj metiistoj de ĉiuj popoloj kaj la grandaj patrinoj, multfoje forgesitaj
kaj suferantaj, de ĉiuj latitudoj. Per ili ĉiuj la Supera Spirita Mondo iom
post iom descendas en la homan sferon, havante nenian ligon kun tributoj de
populareco aŭ monkompensoj, ĉar ĝuste en tiu kampo, helpante aliulojn pro
absoluta rezigno al siaj interesoj, la animo vivas la subliman apostoladon de
la sanktiga abnegacio, altirante la Dian Penson cele al la plibonigo kaj la
progreso de la homaro.
Emmanuel / Chico Xavier (Libro: Penso kaj Vivo).
Profissão
Pelos
contatos da profissão cria o homem vasta escola de trabalho, construindo a
dignidade humana; contudo, pela abnegação emite reflexos da beleza divina,
descerrando trilhos novos para o Reino Celestial
A
profissão, honestamente exercida, embora em regime de retribuição, inclina os
semelhantes para o culto ao dever.
A
abnegação, que é sacrifício pela felicidade alheia, sublima o espírito.
É por isso
que todos os povos sentem necessidade de erguer, no ímo do próprio seio, um
altar permanente em que rendam preito aos legítimos heróis.
A abnegação
que começa onde termina o dever possibilita a repercussão da Esfera Superior
sobre o campo da Humanidade.
O
delinqüente comum, algemado ao cárcere, inspira piedade e sofrimento, O
paladíno de uma causa nobre, injustamente recluso no mesmo sítio, provoca
respeito e imitação.
O
administrador consciente e amigo que reparte os bens do serviço, gastando a
parte que lhe compete com escrupulosa probidade, é um padrão de virtudes
terrenas. O homem que cede suor e sangue de si mesmo, a benefício de todos, sem
cogitar do seu interesse, é um apóstolo das virtudes celestes.
A ama,
devidamente paga por seu trabalho, junto à criança que lhe recebe carinho, é
credora natural de atenção e reconhecimento, mas o coração materno, em
constante renúncia, arrebata, quem o contempla, à glória do amor puro.
É assim que
o matemático, laureando-se de considerações públicas, dignamente gratificado
pela obra que realiza, é catalogado à conta de cientista, e o cientista,
mergulhado no trabalho incessante, em favor da tranqüilidade e da segurança da
civilização, esquecido de si mesmo, é classificado por benfeitor.
Pela
fidelidade ao desempenho das suas obrigações, o homem melhora a si mesmo, e,
pela abnegação, o anjo aproxima-se do homem melhorado, aprimorando a vida e o
mundo.
Nas
atividades que transcendem o quadro de serviços remuneráveis na Terra, fruto
das almas que ultrapassaram o impulso de preservação do próprio conforto,
descem os reflexos mentais das Inteligências Celestes que operam, por amor, nas
linhas da benemerência oculta, linhas em que encontramos os braços eternos do
Divino Incognoscível, que é Deus.
Nessa província
moral do devotamento sem lindes, em que surpreendemos todos os corações humanos
consagrados ao serviço espontâneo do bem, nem sempre respira o gênio, por vezes
onerado de angústia pela soma dos reflexos infelizes que carreia consigo desde
o passado distante, mas identificamos facilmente os altos sacerdotes de todas
as religiões, os admiráveis artistas de todas as pátrias, os nobres inventores
de todos os climas, os artífices iluminados de todos os povos e as grandes
mães, tanta vez esquecidas e sofredoras, de todas as latitudes. Por todos esses
a Espiritualidade Superior desce gradativamente à esfera humana, sem qualquer
ligação com o pagamento da popularidade e do ouro, porque é aí, pelo completo
desprendimento de si mesma, no auxilio aos outros, que a alma vive o apostolado
sublime da renúncia santificante, atraindo o Pensamento Divino para o
burilamento e a ascensão da Humanidade.
Livro: Pensamento e Vida - 17
Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário