Vocabulário - Vortaro
Afero — causa.
Akcepti — aceitar.
Akvo — água.
Ankoraŭ — ainda.
Antaŭ — diante de.
Apud — junto de, perto de.
Bati — bater.
Batalanto — contendor.
Batali — batalhar, pelejar, contender.
Berlino — Berlim.
Danĝero — perigo.
Decida — decisivo.
Disputi — disputar.
Duelo — duelo.
Eco — qualidade.
Fianĉo — noivo.
Frumatene — de manhã cedo.
Fulmo — relâmpago.
Grava — grave.
Ĝis — até.
Ho — ó.
Inciti — irritar, provocar.
Interbatali — pelejar um com outro.
Kandelo — vela.
Kiuj — que, os quais.
Komuna — comum.
Konstati — verificar.
Kvankam — ainda que embora.
Kvieta — quieto, calmo.
Loko — lugar.
Malhelpi — atrapalhar.
Malpaci — brigar, guerrear-se.
Malsupren — para baixo, descendo.
Marĉo — pântano, paul.
Minaci — ameaçar.
Muso — camundongo, ratinho.
Okazi — acontecer.
Okupo — ocupação.
Opinio — opinião.
Pluraj — diversos, vários.
Poste — depois.
Preni — tomar, agarrar.
Rabobirdo — ave de rapina.
Rano — rã.
Reciproka — recíproco, mútuo.
Renkonti — encontrar.
Saĝa — sensato, ajuizado.
Sekvanta — seguinte.
Sekve — logo, por conseguinte.
Serpento — serpente, cobra.
Sincera — sincero.
Spegulo — espelho.
Super — acima de.
Surprizo — surpresa.
Teruro — terror.
Trankvila — tranquilo.
Triumfo — triunfo.
Vango — face.
Vasta — vasto.
Vojaĝi — viajar.
Vojo — caminho,via.
***
***
Kie loĝas via
bopatro? En la domo, kiu staras (= está situada) apud la domo de mia bofrato. Bonaj
infanoj amas siajn gepatrojn. Hodiaŭ ni iros promeni kun gesinjoroj Silva. Ni
iros viziti niajn gefratojn. Post tiu vizito ni reiros al niaj bogefratoj, kiuj
nun loĝas en ĉi tiu urbeto. La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas
lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. Ĉiuj parencoj de mia
edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino
estas mia bofratino. La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas
miaj bonevinoj. Mia frato kaj fratino (= gefratoj) estas la bogefratoj de mia
edzino. Post la festo ni disiris. Esperanto triumfe disvastiĝadas. Tie la vojo
disduiĝas. Li ĉiam diradis la veron. Mi saltadis la tutan tagon de loko al
loko. La kantado estas agrabla okupo. La irado de nia afero estas tute
kontentiga. La reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ spegulo. Oni tiel
malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. Ŝi edziniĝis kun sia
kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. Li venigis al
si el Berlino multajn librojn. Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝigis de
honto. La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. Li havis tute distingiĝan econ:
li estis sincera. Li estis grave malsana, sed nun li ekresaniĝas. Kvietiĝis la
ventoj kaj eklumis la suno. Mi eksaltis de surprizo. Du ekbriloj de fulmo
eklumigis la nokton. Ekbruligu kandelon, ĉar estas jam mallume. Mi
ekdeziris promeni, sed ekpluvego restigis min hejme. “Ĝis revido, patrino!” —
li diris kun rideto. “Ĝis revido, mia infano!” — ŝi rediris, kaj du larmoj ekruliĝis
sur ŝiaj vangoj. Ni repaciĝu, ni ne rekomencu nian reciprokan incitadon.
Pardonu, se ni vin ektimigis, miaj sinjorinoj! Oni vokis lin, sed li ne
returnis sin. Mi salutis lin, sed li nin ne resalutis. Ĉe la vido (= à vista)
de la serpento li resaltis de teruro.
Roberto vojaĝadis en pluraj landoj kaj fine revenis. Li vizitis sian
amikon Jozefo kaj ekvidis je la unua fojo (= pela primeira vez) lian fratinon
Sofia. Ŝi estis belega fraŭlino, kaj ŝiaj paroloj estis agrablaj kaj saĝaj.
Roberto tuj ekamis Sofian kaj baldaŭ konstatis, ke ankaŭ ŝi eksentis amon
por li. Post tri monatoj ili geedziĝis kaj vivadas feliĉaj.
Sur branĉo de
arbo sidis dek birdetoj. Ofte ili sidadis tie kaj bele kantadis. Foje venis
ĉasisto, ekvidis ilin, ekpafis kaj mortigis du. Kion faris (= fizeram) la aliaj
birdetoj? Ili disflugis kaj ne revenis.
Apud marĉo
loĝadis muso, kiu amikiĝis kun rano. Unu tagon, ili komencis disputi pri la
tero kaj la akvo, kaj ĉar iliaj opinioj estis malsamaj, ili baldaŭ
ekmalamikiĝis. Fine, la rano ekkriis: “Mi invitas vin al duelo”. La muso
akceptis la inviton. La sekvantan tagon, frumatene, ili renkontiĝis kaj
komencis interbatali. Ili bataladis, bataladis, kaj ne pensis pri danĝero.
Super iliaj kapoj flugis milvo (= milhafre), granda rabobirdo, kiu rigardis
ilin kaj ekridetis; subite ĝi malsupren flugis, ekprenis la batalantojn kaj
ilin forportis (levou), por manĝi ilin. Estas malsaĝe malpaci, kiam minacas
komuna danĝero.
Libro: Esperanto Sem Mestre – Sexta Lição.
Francisco
Valdomiro Lorenz
***
***
Bo - pref.
(indica parentesco resultante de casamento): boparenco parente por afinidade,
contraparente. bopatro sogro. bofilo genro. bogepatroj sogros, sogro e sogra. ¨
boiĝi kun iu tornar-se contraparente de alguém. Obs.: o prefixo bo- precede o
prefixo ge-: bogefratoj cunhados (= cunhado[s] e cunhada[s]).
Dis - 1 pref. (indica desunião, separação,
afastamento em diversas direções, dispersão, disseminação) dis-: dissemi
disseminar. disa separado, disperso, desunido, espalhado. disigi 1 separar,
desunir, dispersar, afastar. Vd. maljungi. 2 discriminar. 3 (fig.) divorciar.
disigo 1 separação, desunião, dispersão, disjunção. 2 discriminação. disiĝi 1
(tb. disiri) separar-se, apartar-se. 2 (fig.) divorciar-se. disiĝo separação,
desunião, dispersão, disjunção. disiĝinta disperso. fordisigi dissipar,
dispersar, fazer desaparecer. fordisiĝi dissipar-se, dispersar-se, desaparecer.
Ek - pref.
indica: 1 ação que começa: ekiri pôr-se a caminho, começar a andar. 2 ação
momentânea: ekbrilo lampejo. 3 ação súbita: ekkrii exclamar. 4 ação menos
intensa: ektuŝi roçar, tocar de leve. eki (i.) começar. ekde desde. || ek!
interj. vamos!, apresse-se!, comece! ek al laboro! mãos à obra!
Re - pref. 1
(indica: repetição, reiteração) re-: refari refazer. 2 (indica: retorno à
origem) re-: reveni regressar. 3 (indica: ideia geral de recuo, rebate,
resposta) re-: rebrili refletir-se. resoni ressoar. ree de novo, em repetição.
reen para trás, de volta.
Ad - suf. 1
(ação): kronado coroação. 2 (ação habitual): uzado uso habitual, emprego
corrente. 3 (ação prolongada): batalado campanha, luta contínua. 4 (ação
repetida): pafado tiroteio. adasismo (poes.: utilização de rimas pobres em E-o,
com o mesmo sufixo e a mesma desinência gramatical como: amadas/floradas,
beleco/libereco) “adassismo”. adasisto (poét.: aquele que faz rimas pobres em
E-o) “adassista”.
Iĝ - suf. (indica fazer-se, tornar-se, ficar sendo,
transformar-se em, passar a ser): aliĝo adesão. aliĝilo boletim de adesão.
arkiĝi tomar a forma de arco, arquear-se. beliĝi embelezar-se. eksiĝi
demitir-se, exonerar-se. glaciiĝi gelar-se, tornar-se gelo. liberiĝi
libertar-se. paliĝi empalidecer. ruĝiĝi ruborizar-se, corar. Obs.: 1 transforma
verbos transitivos em intransitivos: finiĝi acabar, terminar. komenciĝi
começar. 2 não é recomendável o uso de iĝi como vocábulo autônomo (iĝi ruĝa,
iĝi alia, iĝi edzo), preferindo-se em seu lugar fariĝi (fariĝi ruĝa, fariĝi
alia, fariĝi edzo).
Ig - suf. (indica fazer, tornar) igi fazer, mandar:
igu lin labori faça-o trabalhar. Obs.: o complemento de igi só pode ser verbo:
igi konstrui, igi supozi. Com adjetivos e substantivos, usa-se fari: fari bela,
fari publika, fari reĝo: oni faris lin reĝo fizeram-no rei. vi faris min
malfeliĉa você me fez infeliz. beligi embelezar. eksigi demitir, exonerar.
klarigi clarificar, esclarecer, explicar.
Dicionário de
Túlio Flores
Português-Esperanto /
Esperanto-Português
Nenhum comentário:
Postar um comentário