Principoj de la
Spiritisma Doktrino pri la estontaj punoj
La Spiritisma
Doktrino rilate la estontajn punojn, ne baziĝas sur antaŭkonceptita teorio; ĝi
ne estas sistemo anstataŭanta alian sistemon: pri ĉio ĝi sin apogas sur observoj,
kaj ĉi tiuj ja donas al ĝi plenan aŭtoritaton. Neniu iam prezentis al si, ke la
animoj post la morto troviĝos en tiaj aŭ tiaj kondiĉoj; estas ja tiuj samaj animoj
foririntaj de sur la Tero, kiuj hodiaŭ venas al ni por inici nin en la
misterojn de la estonta vivo, por priskribi al ni sian feliĉan aŭ malfeliĉan
situacion, la impresojn, la transformiĝon per la morto de la korpo, unuvorte
kompletigante la instruojn de la Kristo en tiu rilato.
Estas necese
aserti, ke en ĉi tiu okazo la revelacioj ne venas de unu sola Spirito, kiu
povus vidi aferojn de sia vidpunkto, sub unu sola aspekto, ankoraŭ regate de
surteraj antaŭjuĝoj. Ankaŭ la revelacio ne estas ekskluzive donita al ia
individuo, kiu povus konduki sin per ŝajnaĵoj aŭ per ia ekstaza vizio
trompebla, kaj tio multfoje estas nenio alia ol reflekso de ekzaltita imagemo.
Temas ja pri
sennombraj ekzemploj donitaj de Spiritoj el ĉiuj kategorioj, ekde tiuj plej
altrangaj ĝis tiuj plej malaltklasaj, per tiom do aliaj helpantoj (mediumoj) disaj
tra la mondo, kaj tiel la revelacio ne estas privilegio de iu homo, ĉar ĉiuj
povas provi ĝin kaj observi ĝin, ne devigante sin kredi laŭ kredo de aliulo.
Libro: La Ĉielo
kaj la Infero – Allan Kardec, ĉap.: VII 1-a Parto.
Princípios da
Doutrina Espírita sobre as pernas futuras.
A Doutrina
Espírita, no que respeita às penas futuras, não se baseia numa teoria
preconcebida; não é um sistema substituindo outro sistema: em tudo ela se apóia
nas observações, e são estas que lhe dão plena autoridade. Ninguém jamais
imaginou que as almas, depois da morte, se encontrariam em tais ou quais
condições; são elas, essas mesmas almas, partidas da Terra, que nos vêm hoje iniciar
nos mistérios da vida futura, descrever-nos sua situação feliz ou desgraçada,
as impressões, a transformação pela morte do corpo, completando, em uma
palavra, os ensinamentos do Cristo sobre este ponto.
Preciso é
afirmar que se não trata neste caso das revelações de um só Espírito, o qual
poderia ver as coisas do seu ponto de vista, sob um só aspecto, ainda dominado
por terrenos prejuízos. Tampouco se trata de uma revelação feita exclusivamente
a um indivíduo que pudesse deixar-se levar pelas aparências, ou de uma visão
extática suscetível de ilusões, e não passando muitas vezes de reflexo de uma imaginação
exaltada.
Trata-se, sim,
de inúmeros exemplos fornecidos por Espíritos de todas as categorias, desde os
mais elevados aos mais inferiores da escala, por intermédio de outros tantos auxiliares
(médiuns) disseminados pelo mundo, de sorte que a revelação deixa de ser
privilégio de alguém, pois todos podem prová-la, observando-a, sem obrigar-se à
crença pela crença de outrem.
Livro: O Céu e o
Inferno – Allan Kardec, cap.: VII 1ª Parte.
Nenhum comentário:
Postar um comentário