Vocabulário – Vortaro.
Aparta — à parte.
Apetito — apetite.
Atesti — testemunhar.
Cikonio — cegonha.
Ĉagreni — afligir, desgostar.
Drinki — beber em excesso (alcoólicos).
Droni — afogar-se.
Ekzekuti — executar (criminoso).
Eltiri — tirar, extrair.
Fluida — fluido, líquido.
Fotografi — fotografar.
Frandi — petiscar, apreciar (gulodices).
Glacio — gelo.
Gorĝo — garganta.
Gusto — gosto.
Informi — informar.
Kamparo — campo, campina.
Kia — que.
Krimo — crime.
Lano — lã.
Lupo — lobo.
Mensogi — mentir.
Monto — monte.
Osto — osso.
Pastro — padre, sacerdote.
Paŝti sin — pastar.
Prediki — pregar, fazer prédica.
Regno — país.
Savu — salvar
Senco — sentido, significado, nexo.
Senkulpa — inocente.
Signifi — significar.
Sufoki — sufocar.
Tia — tal.
Tio — isso, aquilo, o.
Vilaĝo — aldeia.
Virga — virgem.
Vulpo — raposa.
***
Drinkante kaj
ludante, tiu viro perdis sian tutan havaĵon. Nin ne ĉagrenu la homaj
maljustaĵoj, ĉar granda estas nur la Justeco de Dio. Mi manĝis tre bongustan dolĉaĵon. La loĝantoj de unu regno estas
samregnanoj. La heroeco de Petro estas laŭdita de ĉiuj; savinte dronantan infanon, li faris veran heroaĵon. Sur tiu herboriĉaj kamparoj paŝtas sin
bellanaj ŝafoj. Usonanoj
estas progresemaj homoj. Mi estas informita, ke la krimulo estas baldaŭ
ekzekutota. Tiu junulo faras nur sensencaĵojn; li estas ventkapulo, sed ne
mensogema. La vera kristano havas purecon en sia koro. Pano estas la plej bona
manĝaĵo. En la urboj loĝas riĉuloj kaj malriĉuloj.
La fotografisto
fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. Akvo estas fluidaĵo.
Ĉi tiu pentraĵo estas perfektaĵo de beleco. Tiu ĉi granda altaĵo ne estas
natura monto. La alteco de tiu monto ne estas tre granda. Glaciaĵo estas dolĉa
glaciigita frandaĵo. Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj. Malsaĝulon
ĉiu batas. Preĝu al la Sankta Virgulino.
“Kion manĝis
hodiaŭ via edzo?” demandis kuracisto la edzinon de malsana kamparano. “Bovaĵon”,
respondis la virino. La kuracisto demandis ankoraŭ: “Ĉu kun apetito?” Kaj la
kamparanino, ne komprenante la signifon de tiu vorto, diris: “Ne, sinjoro
doktoro; ni ne povas (= podemos) aĉeti tian manĝaĵon, ĉar ni estas malriĉaj.”
Pastro diris en
prediko, ke Dio ĉion (= tudo) faris bone. Post la prediko demandis la pastron iu
ĝibulo: “Sinjoro pastro, rigardu min: ĉu ankaŭ min Dio faris bone?” Kaj la
pastro respondis: “Certe, amiko, por esti ĝibulo, vi estas bone farita.”
Lupo estis
baldaŭ mortonta kaj pensis pri sia pasinta vivo. “Certe”, li diris, “mi estas
pekulo, sed mi pensas, ke ne unu el la plej grandaj. Mi faris malbonaĵojn, sed
ankaŭ bonaĵojn Foje ŝafido, apartiĝinte de la ŝafaro, venis tiel proksimen (=
perto) de mi, ke mi povus ĝin preni (= agarrar) kaj manĝi, sed mi ne faris
tion; mi lasis (= deixei) ĝin vivi. “Vulpo, kiu aŭdis tiujn parolojn de la
lupo, diris: “Mi mem povas atesti, ke tio estas vera: mi scias, ke tio okazis
en tiú tempo, kiam ci estis preskaŭ mortanta de sufokiĝo, pro la osto, kiun la
bonkora cikonio eltiris el cia gorĝo.”
Libro: Esperanto
Sem Mestre.
Francisco
Valdomiro Lorenz.
***
-aĵ / suf.
(indica manifestação concreta da ideia contida na raiz): artaĵo objeto de arte,
coisa artística. dolĉaĵo (um) doce. laktaĵo laticínio. pentraĵo pintura. aĵo
coisa, realização concreta..
-an / suf. 1
(indica membro ou sócio, partidário, habitante) -ês. -esa, -ário, -ária, -ense.
2 (designa “natural de”, “que habita”) -ense, -ês, -ano, -ita, -ota, -eiro:
berlinano berlinense, pakistanano paquistanês, pernambukano pernambucano,
jemenano iemenita, kiprano cipriota, brazilano brasileiro. ano 1 partidário. 2
sócio, membro. 3 (mat.; símb.: Î) membro, pertencente ao conjunto. anaro 1
grupo não organizado. 2 exército. anaraĉo panelinha. Vd. koterio, grupaĉo.
aniĝi tornar-se membro de um grupo, de uma sociedade. klubano sócio de clube.
kristano cristão. parizano parisiense. urbano habitante da cidade, citadino. ¨
ne ano (mat.; símb.: Ï) não-membro, não pertencente ao conjunto.
-ec / suf.
(indica qualidade, estado) -ez, -eza, -dão: acideco acidez. riĉeco riqueza.
sklaveco escravidão, estado de escravo. Obs.: como raiz, só significa
“qualidade”: la bonaj ecoj as boas qualidades.
-ul/ suf.
(indica o ser caracterizado pela ideia expressa na raiz): malgrandfidulo homem
de pouca fé. posteulo póstero. ulo cara, sujeito, gajo.
Dicionário de
Túlio Flores
Português-Esperanto
/ Esperanto-Português.
Nenhum comentário:
Postar um comentário