Ĉiuj scias, ke
multegaj homoj malŝparas multege da tempo en la sociaj retoj, kaj eĉ tiuj, kiuj
ne tre ŝatas la sociajn retojn (sed preskaŭ estas devigitaj partopreni en
kelkaj el ili), tiel malŝparas iom da tempo. Mi diras tion, ĉar oni ricevas
multajn ne gravajn, ne interesajn kaj superfluajn mesaĝojn.
Aliflanke
kelkfoje oni ricevas mesaĝojn pri io interesa, grava aŭ bela, pri kio oni ne
ekscius sen la sociaj retoj.
Antaŭ kelkaj
tagoj iu diskonigis en iu ŭatsapa grupo malgrandan tekston kaj filmeton pri
brazila muzikisto kiu estas aŭtismulo.
En 2015 mi jam
skribis artikolon pri aŭtismulo – kiu estas Doktoro pri Filozofio (kp. la
artikolon de la 25-a de aprilo tiujare). Tiam mi diris: “Aŭtismuloj havas
gravan malfacilecon rilati kun aliaj homoj, lerni kaj apliki la sociajn
regulojn.”
Ŝajne la brazila
muzikisto pri kiu mi mallonge rakontos ne havas tiun malfacilecon, sed li havis
alian grandan problemon: ĝis la aĝo de 3 jaroj kaj 8 monatoj li ne parolis nek
sukcesis piediri.
Lia patro estis
pianisto. Ĉar li – la patro – ŝatis la grandan finnan komponiston Jean
Sibelius, li donis al sia filo la personan nomon Sibélius. (Menciindas, ke en
Brazilo estas tre ordinare, doni al la filoj – jes, aparte al la viraj infanoj
– kiel personan nomon la familian nomon de konataj homoj, ekzemple Mozart, Wagner,
Jefferson, Washington.)
Kaj Sibélius –
ekde la naskiĝo – aŭdis multe da muziko en sia hejmo. En intervjuo li asertis,
ke ekzakte la tagon en kiu li – preskaŭ 4-jaraĝa – estis ekzamenota en
hospitalo pro siaj neŭrologiaj problemoj, li sukcesis paroli, piediri kaj ...
li ludis muzikaĵon sur la piano de sia patro!
Ĉe tiu unua
muzikaĵo temis pri populara muziko, sed jam la sekvan tagon li ludis sonaton de
Chopin!
Ekde tiam (1977)
li ludas pianon – multajn tipojn de populara brazila muziko kaj komponaĵojn de
multaj klasikaj verkistoj.
Li ne scipovas
legi partiturojn, sed li mem jam komponis pli ol 900 muzikaĵojn (laŭ lia aserto
en 2018).
Kiam oni
demandas lin, de kie venas tiu nekomprenebla talento, li respondas: “de Dio”;
t.e. laŭ li temas pri donaco de Dio.
Li ne parolas
aparte pri Spiritismo, sed li kredas je reenkarniĝo. Fakte la plej fama brazila
mediumo, Chico Xavier (Ŝiko Ŝavier), diris al li, ke li estas la reenkarniĝinta
Jean Sibelius. Ĉu vere? Ĉu la mediumo estis influita per lia persona nomo? Ĉu lia patro donis al li la nomon Sibélius
pro ia stranga koincido? Ne gravas, kion oni pensas aŭ kredas. Gravas, ke li
ĝojigas multajn homojn per sia pianoludo kaj siaj komponaĵoj. Kaj fakte lia
sorto estas eksterordinara.
Vidu kaj
aŭskultu:
(5-a Sinfonio de
Beethoven)
Esperanta
Retradio.
Bonan Tagon!
Nenhum comentário:
Postar um comentário