Humileco
Humileco,
estante dia forto, lume reflektiĝas en ĉiuj kampoj de la Naturo, kiuj ja
bildigas la Tronon de Dio, favorante progreson kaj renoviĝon.
Helgrandioza, la
Suno ĉiutage kisas la vizaĝon de la marĉo, sen plendkrioj kontraŭ la kota
insulto; la floro senparade incensas la ĉielan gloron. Filtrita tra la aspraĵoj
de la roko, la akvo fariĝas pli pura, kaj, post la grandaj plagoj, herba tegaĵo
kovras la kampon por ke la homo rekomencu sian laboron.
Pro manko de
humileco, kiu esence estas agnosko de nia malgrandeco antaŭ la Universo, aperas
en la homa animo malsanecaj kistoj de la sento kiel orgojlo kaj ambicio,
egoismo kaj vantamo, kiuj ja kaŭzas malpacon kaj krimadon en ĉiuj direktoj.
Ne reflektante
humilecon, atributon de Dio en la regno de l’ “mio”, la kreito sin rigardas
absoluta posedanto de ĉio ĉirkaŭ si kaj ne atentas sian realan karakteron de
spirito iranta la evoluan vojon. Kaj, kondukante sian ekzistadon laŭ
partikularisma kriterio, li aliigas sian animon en citadelon de iluzio, en kiu
li rifuzas kontakton kun la fundamentaj realaĵoj de la vivo.
Sub la
fascinpotenco de tia negativa sintenado, li vipas per sia ribelemo ĉiujn
provantajn inklinigi lian spiriton al utila uzado de la horoj, ĉar ekster la
atmosfero de l’ humileco li ne sukcesas malimplikiĝi el la ombroreto, per kiu
li ankoraŭ ligiĝas al la regiono de la besteco, kiun ni ĉiuj forlasis, aŭreoliĝinte
per la racio.
Regata de la
spirito de ekskluziva posedo, la animo senreziste inkliniĝas al malespero kaj
ĵaluzo, al envioĉagreno kaj malmodero, estigantaj la psikan tension, el kiu
fontas danĝeraj sindromoj en la organismo, kiel la nerva deprimo kaj la emocia
malekvilibro, la ulceriĝo kaj la ĉela misfunkcio, sen paroli pri la bedaŭrindaj
okazaĵoj de la ĉiutaga vivo, en kiuj la manko de humileco estas la ĉefa
instiganto al frenezo ĉe plej doloraj pasiaj konfliktoj.
Kiu portas la
laŭrojn de tiu preskaŭ ne konata virto, senĝene akceptas la devon labori kaj
servi por la bono de ĉiuj, tiel ricevante la benon de la ekvilibro kaj konkretigante
la manifestiĝon de la Diaj Leĝoj, kiuj neniam distrumpetas siajn donojn.
Humileco ne
estas sklaveco. Ĝi estas super ĉio sendependeco, interna libereco fontanta el
la profundaĵoj de la spirito kaj subtenanta lian konstantan renoviĝon por la
bono.
Kulturi
humilecon signifas iri antaŭen sen kateniĝi; estas projekcii tion plej bonan el
sia memo sur la vojojn de la mondo; estas forgesi ĉian malbonon kaj ĝoje rekomenci,
en ĉiu tago, la taskon de amo.
Ĝin reflektante,
el la Ĉielo sur la Teron, kiel garantiaĵon de elaĉeto kaj beleco, la Kristo de
Dio naskiĝis sur la pajlo de la Ŝtaltrogo kaj adiaŭis la homojn sur la brakoj
de la Kruco.
Libro: Penso kaj
Vivo.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Humildade
A humildade, por
força divina, reflete-se, luminosa, em todos os domínios da Natureza, os quais
expressam, efetivamente, o Trono de Deus, patrocinando o progresso e a
renovação.
Magnificente, o Sol, cada dia, oscula a face
do pântano sem clamar contra o insulto da lama; a flor, sem alarde, incensa a
glória do céu. Filtrada na aspereza da rocha, a água se revela mais pura, e, em
seguida às grandes calamidades, a colcha de erva cobre o campo, a fim de que o
homem recomece a lida.
A carência de
humildade, que, no fundo, é reconhecimento de nossa pequenez diante do
Universo, surgem na alma humana doentios enquistamentos de sentimento, quais
sejam o orgulho e a cobiça, o egoísmo e a vaidade, que se responsabilizam pela
discórdia e pela delinqüência em todas as direções.
Sem o reflexo da
humildade, atributo de Deus no reino do “eu”, a criatura sente-se proprietária
exclusiva dos bens que a cercam, despreocupada da sua condição real de espírito
em trânsito nos carreiros evolutivos e, apropriando-se da existência em sentido
particularista, converte a própria alma em cidadela de ilusão, dentro da qual
se recusa ao contato com as realidades fundamentais da vida.
Sob o fascínio
de semelhante negação, ergue azorragues de revolta contra todos os que lhe
inclinem o espírito ao aproveitamento das horas, já que, sem o clima da
humildade, não se desvencilha da trama de sombras a que ainda se vincula, no
plano da animalidade que todos deixamos para trás, após a auréola da razão.
Possuída pelo
espírito da posse exclusivista, a alma acolhe facilmente o desespero e o ciúme,
o despeito e a intemperança, que geram a tensão psíquica, da qual se derivam
perigosas síndromes na vida orgânica, a se exprimirem na depressão nervosa e no
desequilíbrio emotivo, na ulceração e na disfunção celular, para não nos
referirmos aos deploráveis sucessos da experiência cotidiana, em que a ausência
da humildade comanda o incentivo à loucura, nos mais dolorosos conflitos
passionais.
Quem retrata em
si os louros dessa virtude quase desconhecida aceita sem constrangimento a
obrigação de trabalhar e servir, a benefício de todos, assimilando, deste modo,
a bênção do equilíbrio e substancializando a manifestação das Leis Divinas, que
jamais alardeiam as próprias dádivas.
Humildade não é
servidão. É, sobretudo, independência, liberdade interior que nasce das
profundezas do espírito, apoiando-lhe a permanente renovação para o bem.
Cultivá-la é
avançar para a frente sem prender-se, é projetar o melhor de si mesmo sobre os
caminhos do mundo, é olvidar todo o mal e recomeçar alegremente a tarefa do
amor, cada dia.
Refletindo-a, do
Céu para a Terra, em penhor de redenção e beleza, o Cristo de Deus nasceu na palha
da Manjedoura e despediu-se dos homens pelos braços da Cruz.
Livro:
Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário