Helpo
Helpi volonte
estas reflekti la Dian Vivon pere de la vivo de nia “mio”, kiu vastiĝas kaj
nobliĝas laŭmezure kiel ni fordoniĝas impulsate de helpemo.
La Eterna
Providenco estas la rezervujo de la Sublima Amo. En konstanta disdonado, Ĝi
bezonas esprimkanalojn, kiujn Ĝi, por tiun Amon distribui, provizas kun
matematika precizeco.
Estas al ni
tamen necese, vigli en nia propra provizejo, por ke ni ne malhelpu tiun eternan
donadon de Nia Patro kaj ja senĉese transdonu la bonaĵojn, per kiuj Li riĉigas
nin.
Kiu observas la
principojn de elektro, tiu nepre scias, ke la konstanta fortofluo, kiun ĝi
estigas por efektivigi siajn bonefikojn, postulas kompletan cirkviton. Se ne
estus polusoj pozitivaj kaj negativaj, ni ne disponus la bonojn de lumo kaj
movo.
Kiu same
observas la fonton, tiu scias, ke la akvo, por resti pura, postulas defluejon.
Tial ĉia obstrukco
signifas inerton kaj malsanon.
La leĝo pri
helpo permesas la peton sed ĝi ankaŭ ordonas distribuon, por ke la helpo ne
malhelpu.
Sango ne
cirkulanta kaŭzas nekrozon, kiu signifas kadavriĝon en viva korpo.
Homo, kiu scias
administri multenombran havaĵon, per ĝi konstruante bazon por la laboro kaj edukado
de multaj aliaj homoj, estas kvazaŭ digo aganta en la sociala kampo nome
misiisto de progreso, kiun la leĝoj de la vivo nutras per espero kaj sano,
sekureco kaj ĝojo; male, tiu, kiu retenas multenombrajn havaĵojn sen ia utilo
por la komunumo, estas ombra englutejo flanke de la vojo ja bedaŭrinda
uzuristo, kiun tiuj samaj leĝoj de la vivo ĉirkaŭas per angoro kaj timo, soleco
kaj sekeco.
La helpo, kiun
ni ricevas, respondas al la helpo, kiun ni donas. Kaj la helpo, kiun ni donas,
nepre estas ĉiam sekvata de virtualaj aldonoj por la okazo, se ni fariĝos ankoraŭ
pli utilaj.
Ni do memoru, ke
reflekti la benojn de Dio, ĉe la memvola helpo al la proksimulo, ne influate de
la tamburado de l’ vanteco, kiu stimulus nin al
ekskluzivismo, estas altiri la
reflektojn de Dio sur tiujn, kiuj, vivante ĉirkaŭ ni, same senbrue venas
renkonte al ni kaj al ni donas efektivan helpon.
Helpi per la
sento, la ideo, la parolo kaj la ago, helpi ĉiujn kaj ĉiam pliboniĝi estas
alvoki favore al ni la plenan helpon de la vivo.
Ni do ne
forgesu, ke la helpo, kiun ni faras al la homoj, senpostule kaj senpage, estas
nia silenta preĝo al la Dia Helpo, kiu al ni senŝanĝe respondas per la lumo de
kunlaboro kaj provizado.
Libro: Penso kaj
Vivo.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Auxílio
Auxiliar
espontaneamente é refletir a Vida Divina por intermédio da vida de nosso “eu”,
que se dilata e engrandece, à proporção que nos desdobramos no impulso de
auxiliar.
A Eterna
Providência é o reservatório do Amor Infinito, em doação permanente,
solicitando canais de expressão que o distribuam, aos quais provê com
matemática precisão.
É necessário,
porém, estejamos de atalaia no celeiro de nós mesmos, a fim de que não
impeçamos o eterno dar-se de Nosso Pai, dando incessantemente dos bens de que
Ele nos enriquece.
Quem observa os
princípios da eletricidade não ignora que o fluxo constante da força, para a
consecução dos benefícios que ela produz, reclama um circuito completo. Se não
houvesse pólos positivos e negativos, não disporíamos do favor da luz e do
movimento.
Quem conhece
igualmente o manancial sabe que a água, para manter-se pura, exige escoadouro.
Toda obstrução,
por isso mesmo, significa inércia e enfermidade.
A lei do auxílio
permite a solicitação, mas determina a expansão para que a ajuda não desajude.
O sangue que não
circula gera a necrose que traduz cadaverização dentro do corpo vivo.
O homem que
saiba governar muitos bens reunidos, construindo com eles a base do trabalho e
da educação de muitos, é qual represa em lide, no campo social, missionário do
progresso que as leis da vida nutrem de esperança e saúde, segurança e alegria;
ao passo que o detentor de numerosos bens, sem qualquer serventia para a
comunidade, é um sorvedouro em sombra à margem do caminho, usurário infeliz que
as mesmas leis da vida cercam de angústia e medo, solidão e secura.
O amparo que
recolhemos corresponde ao amparo que dispensamos. E o amparo que dispensamos
está invariavelmente seguido de vastos acréscimos potenciais para a hipótese de
nos fazermos mais úteis.
Lembremo-nos de
que refletir as bênçãos de Deus no socorro espontâneo ao próximo, sem o tambor
da vaidade a estimular-nos o exclusivismo, é atrair os reflexos de Deus para
aqueles que nos cercam e que, igualmente em silêncio, se deslocam ao nosso
encontro, prestando-nos assistência efetiva.
Ajudar com o
sentimento, com a idéia, com a palavra e com a ação, ajudar a todos e melhorar
sempre é invocar, em nosso favor, o apoio integral da vida.
Não nos
esqueçamos, pois, de que o auxilio que prestamos às criaturas, sem exigência e
sem paga, é a nossa rogativa silenciosa ao Socorro Divino, que nos responde,
invariável, com a luz da cooperação e do suprimento.
Livro:
Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário