888. Kion, pensi
pri almozo?
Homo,
alkondukita al almozpetado, sin morale kaj fizike degradas: li brutiĝas. En
socio, bazita sur la leĝo de Dio kaj sur justeco, oni devas helpi malfortulon,
tamen ne humiligante lin. La socio devas subteni la ekzistadon de tiuj, kiuj ne
povas labori, kaj ne lasi ilian vivon kuri laŭ la kaprico de la hazardo kaj de
la publika bonvolo.
888-a) Ĉu vi
malaprobas almozon?
Ne ; ne almozo
estas riproĉinda, sed la maniero, kiel ĝi estas ofte donata. Virtulo,
komprenanta karitaton tiel, kiel Jesuo ordonis, iras renkonte al malfeliulo, ne
atendante, ke ĉi tiu aletendu sian manon.
La vera karitato
estas ĉiam milda kaj bonvola; ĝi troviĝas tiel en la ago, kiel en la maniero
agi. Komplezo, delikate farita, havas duoblan valoron; se ĝi estas farita fiere,
la bezono povas devigi ĝian akcepton, sed la koro ĝin ne dankas.
Memoru ankaŭ, ke
parada elmontrado nuligas, en la okuloj de Dio, la meriton de la bonfaro. Jesuo
diris: Kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras
via dekstra; per tio li admonas al vi, ke vi ne malplivalorigu karitaton per
fiero.
Estas necese
distingi la ĝustasencan almozon je la bonfaro. La plej necesbezona ne ĉiam
estas tiu, kiu petas; la timo de humiliĝo detenas de peto la veran malriĉulon, kiu
ofte suferas sen plendo; ĝuste al tiu la vera filantropo scias iri sen afekta
vantomontrado. “Amu vin reciproke, jen la tuta leĝo: dia leĝo, laŭ kiu Dio
regas la mondojn. Amo estas la leĝo de altiro por la vivantaj kaj organaj estaĵoj
; altiro estas la leĝo de amo por la neorgana materio.
Neniam forgesu,
ke la Spirito, kia ajn estas lia grado da progreso kaj lia situacio, ĉu li
estas reenkarniĝinta aŭ vaganta, troviĝas ĉiam inter iu supera, kiu lin gvidas
kaj perfektigas, kaj iu malsupera, kontraŭ kiu li havas samajn devojn. Estu do
bonfaremaj, ne nur prenante el via poŝo monereton, kiun vi malvarme donas al
tiu, kiu kuraĝas peti de vi, sed ankaŭ irante renkonte al kaŝitaj mizeroj. Estu
indulgemaj kontraŭ la malbonaĵoj de viaj similuloj ; anstataŭ malŝati
neklerecon kaj malvirton, instruu kaj moraligu ilin; estu mildaj kaj
grandanimaj kontraŭ ĉiuj plej malgrandaj estaĵoj de la Naturo, kaj tiel vi
obeos la leĝon de Dio.” - Skta Vincento de Paŭlo.
889. Ĉu ne estas
homoj reduktitaj al almozuleco pro sia propra kulpo?
Sendube ; sed,
se bona morala edukado estus al ili instruinta praktiki la leĝon de Dio, ili ne
estus do altrenitaj al la ekscesoj, kiuj kaŭzis ilian perdon; ĝuste de tio
dependas la plibonigo de via globo.” (707)
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec, ĉap. XI.
888.
Que pensar da esmola?
O homem reduzido
a pedir esmolas se degrada moral e fisicamente: se embrutece. Numa sociedade
baseada na lei de Deus e na justiça, deve-se prover a vida do fraco, sem
humilhação para ele. Deve-se assegurar a existência dos que não podem trabalhar
sem deixá-los à mercê do acaso e da boa vontade.
888-a) Então
condenais a esmola?
Não, pois não é a esmola que é censurável, mas quase sempre a maneira
por que ela é dada. O homem de bem, que compreende a caridade segundo Jesus,
vai ao encontro do desgraçado sem esperar que ele lhe estenda a mão.
A verdadeira caridade é sempre boa c benevolente; tanto está no ato
quanto na maneira de fazê-la. Um serviço prestado com delicadeza tem duplo
valor; se o for com altivez, a necessidade pode fazê-lo aceito, mas o coração mal
será tocado.
Lembrai-vos ainda de que a ostentação apaga aos olhos de Deus o mérito
do benefício. Jesus disse: “Que a vossa mão esquerda ignore o que faz a
direita”. Com isso, ele vos ensina a não manchar a caridade pelo orgulho.
É necessário distinguir a esmola propriamente dita da beneficência. O
mais necessitado nem sempre é o que pede: o temor da humilhação retém o verdadeiro
pobre, que quase sempre sofre sem se queixar. É a esse que o homem verdadeiramente
humano sabe assistir sem ostentação.
Amai-vos uns aos outros, eis toda lei, divina lei pela qual Deus governa
os mundos. O amor é a lei de atração para os seres vivos e organizados, e a
atração é a lei de amor para a matéria inorgânica.
Não olvideis jamais que o
Espírito, qualquer que seja o seu grau de adiantamento, sua situação como reencarnado
ou na erraticidade, esta sempre colocado entre um. superior que o guia e
aperfeiçoa e um inferior perante o qual tem deveres iguais a cumprir. Sede,
portanto, caridosos, não somente dessa caridade que vos leva a tirar do bolso o
óbolo que friamente atirais ao que ousa pedir-vos, mas ide ao encontro das
misérias ocultas. Sede indulgentes para com os erros dos vossos semelhantes. Em
lugar de desprezar a ignorância e o vício, instruí-os e moralizai-os. Sede
afáveis e benevolentes para com todos os que vos suo inferiores; sede-o mesmo
para com os mais ínfimos seres da Criação, e tereis obedecido à lei de Deus. -
São Vicente de Paulo.
889. Não há
homens reduzidos à mendicidade por sua própria culpa?
— Sem dúvida. Mas se uma boa educação moral
lhes tivesse ensinado a lei de Deus, não teriam caído nos excessos que os
levaram à perda. E é disso, sobretudo, que depende o melhoramento do vosso
globo. (Ver item 707.)
Livro:
O Livro dos Espíritos – Allan Kardec, cap. XI.
Nenhum comentário:
Postar um comentário