Eliro - 20
1 Kaj Dio diris
ĉiujn sekvantajn vortojn:
2 Mi estas la
Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de
sklaveco.
3 Ne ekzistu ĉe
vi aliaj dioj antaŭ Mi.
4 Ne faru al vi
idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre
aŭ en la akvo sub la tero;
5 ne kliniĝu
antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa,
kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara
generacioj ĉe Miaj malamantoj,
6 kaj kiu faras
favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
7 Ne malbonuzu
la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu
malbonuzas Lian nomon.
8 Memoru pri la
tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
9 Dum ses tagoj
laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn;
10 sed la sepa
tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via
filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via
fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj;
11 ĉar dum ses
tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas
en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan
kaj sanktigis ĝin.
12 Respektu vian
patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi.
13 Ne mortigu.
14 Ne adultu.
15 Ne ŝtelu.
16 Ne parolu
kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
17 Ne deziru la
domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian
sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio
apartenas al via proksimulo.
18 Kaj la tuta
popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la
fumiĝadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retiriĝis kun teruro kaj
stariĝis malproksime.
19 Kaj ili diris
al Moseo: Parolu vi kun ni, kaj ni aŭskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke
ni ne mortu.
20 Kaj Moseo
diris al la popolo: Ne timu; ĉar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo
antaŭ Li estu antaŭ via vizaĝo, por ke vi ne peku.
21 Kaj la popolo
staris malproksime; sed Moseo alproksimiĝis al la mallumo, kie estis Dio.
22 Kaj la
Eternulo diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: Vi vidis, kiel Mi parolis
kun vi el la ĉielo.
23 Ne faru antaŭ
Mi diojn arĝentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.
24 Altaron el
tero faru al Mi, kaj oferu sur ĝi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn
ŝafojn kaj viajn bovojn; sur ĉiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al
vi kaj benos vin.
25 Kaj se vi
faros al Mi altaron el ŝtonoj, ne konstruu ĝin el ŝtonoj hakitaj; ĉar se vi
levos sur ĝin vian hakilon, vi ĝin malsanktigos.
26 Kaj ne
supreniru per ŝtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovriĝu via nudeco antaŭ ĝi.
Sankta Biblio –
Traduko: Zamenhof.
Êxodo - 20
1 Então falou
Deus todas estas palavras, dizendo:
2 Eu sou o
Senhor teu Deus, que te tirei da terra do Egito, da casa da servidão.
3 Não terás
outros deuses diante de mim.
4 Não farás para
ti imagem esculpida, nem figura alguma do que há em cima no céu, nem em baixo
na terra, nem nas águas debaixo da terra.
5 Não te
encurvarás diante delas, nem as servirás; porque eu, o Senhor teu Deus, sou
Deus zeloso, que visito a iniqüidade dos pais nos filhos até a terceira e
quarta geração daqueles que me odeiam.
6 e uso de
misericórdia com milhares dos que me amam e guardam os meus mandamentos.
7 Não tomarás o
nome do Senhor teu Deus em vão; porque o Senhor não terá por inocente aquele
que tomar o seu nome em vão.
8 Lembra-te do
dia do sábado, para o santificar.
9 Seis dias
trabalharás, e farás todo o teu trabalho;
10 mas o sétimo
dia é o sábado do Senhor teu Deus. Nesse dia não farás trabalho algum, nem tu,
nem teu filho, nem tua filha, nem o teu servo, nem a tua serva, nem o teu
animal, nem o estrangeiro que está dentro das tuas portas.
11 Porque em
seis dias fez o Senhor o céu e a terra, o mar e tudo o que neles há, e ao
sétimo dia descansou; por isso o Senhor abençoou o dia do sábado, e o
santificou.
12 Honra a teu
pai e a tua mãe, para que se prolonguem os teus dias na terra que o Senhor teu
Deus te dá.
13 Não matarás.
14 Não
adulterarás.
15 Não furtarás.
16 Não dirás
falso testemunho contra o teu próximo.
17 Não cobiçarás
a casa do teu próximo, não cobiçarás a mulher do teu próximo, nem o seu servo,
nem a sua serva, nem o seu boi, nem o seu jumento, nem coisa alguma do teu próximo.
18 Ora, todo o
povo presenciava os trovões, e os relâmpagos, e o sonido da buzina, e o monte a
fumegar; e o povo, vendo isso, estremeceu e pôs-se de longe.
19 E disseram a
Moisés: Fala-nos tu mesmo, e ouviremos; mas não fale Deus conosco, para que não
morramos.
20 Respondeu
Moisés ao povo: Não temais, porque Deus veio para vos provar, e para que o seu
temor esteja diante de vós, a fim de que não pequeis.
21 Assim o povo
estava em pé de longe; Moisés, porém, se chegou às trevas espessas onde Deus
estava.
22 Então disse o
Senhor a Moisés: Assim dirás aos filhos de Israel: Vós tendes visto que do céu
eu vos falei.
23 Não fareis
outros deuses comigo; deuses de prata, ou deuses de ouro, não os fareis para vós.
24 um altar de
terra me farás, e sobre ele sacrificarás os teus holocaustos, e as tuas ofertas
pacíficas, as tuas ovelhas e os teus bois. Em todo lugar em que eu fizer
recordar o meu nome, virei a ti e te abençoarei.
25 E se me
fizeres um altar de pedras, não o construirás de pedras lavradas; pois se sobre
ele levantares o teu buril, profaná-lo-ás.
26 Também não
subirás ao meu altar por degraus, para que não seja ali exposta a tua nudez.
Livro: A Bíblia
Sagrada. Tradução: João Ferreira de Almeida.
Nenhum comentário:
Postar um comentário