Feliĉo, kiun la preĝo Alportas - Sankta
Aŭgusteno. Parizo, 1861
23. Venu, vi,
kiuj volas kredi: la ĉielaj Spiritoj alkuras, por anonci al vi grandajn
aferojn; Dio, miaj infanoj, malfermas Siajn trezorojn, por doni al vi
bonfarojn. Nekredemaj homoj! se vi scius, kiel la fido bonfaras al la koro kaj
kondukas la animon al pento kaj al preĝo! la preĝo! ho! kiel kortuŝaj estas la
paroloj el la buŝo en momento de preĝado! La preĝo estas la dia roso,
mildiganta la tro fortan varmon de la pasioj; unuenaskita filino de la fido, ĝi
gvidas nin sur la vojeton, kiu kondukas al Dio. En via enpensiĝo kaj en soleco,
vi estas kun Dio; Li jam ne estas mistero: Li senvualigas Sin al vi. Apostoloj
de la pensado, tio por vi estas la vivo, via animo disiĝas de la materio kaj flugas
en tiujn mondojn senlimajn kaj eterajn, kiun la kompatindaj homoj ne konas.
Marŝu, marŝu sur
la vojo de la preĝo, kaj vi aŭdos la voĉon de l’ anĝeloj. Kia harmonio! Tie jam
ne estas la konfuza bruo kaj la malagordaj sonoj de la tero; tie estas la liroj
de la ĉefanĝeloj; tie estas la dolĉaj kaj mildaj voĉoj de la serafoj, pli
delikataj ol la matenaj ventetoj, ludantaj en la foliaroj de viaj grandaj
arbaroj. Meze en kiaj ĉarmoj vi marŝos! viaj lingvoj ne povos difini tiun feliĉon,
ĉar ĝi eniras tra ĉiuj poroj, ĉar la fonto, el kiu oni trinkas dum preĝado,
estas vivdona kaj refreŝiga! Dolĉaj voĉoj, ravaj parfumoj, kiujn la animo aŭdas
kaj ĝue gustumas, flugante per la preĝo en tiujn nekonatajn kaj loĝatajn
sferojn! Ne miksite kun karnaj deziroj, ĉiaj aspiroj estas diaj. Vi ankaŭ preĝu,
kiel preĝis la Kristo, portante sian krucon al Golgota aŭ Kalvario: portu vian
krucon, kaj vi sentos la dolĉajn emociojn, kiuj trapasis lian animon, kvankam ŝarĝita
per malhonoriga kruco; li iris al la morto, sed por vivi la ĉielan vivon en la
hejmo de sia Patro. (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1861.)
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XXVII.
Ventura da Prece
- Santo Agostinho / Paris, 1861
23. Vinde, todos
vós que desejais crer. Acorrem os Espíritos celestes, e vêm anunciar-vos
grandes coisas! Deus, meus filhos, abre os seus tesouros, para vos distribuir
os seus benefícios. Homens incrédulos! Se soubésseis como a fé beneficia o
coração, e leva a alma ao arrependimento e à prece! A prece. Ah! Como são
tocantes as palavras que se desprendem dos lábios na hora da prece! Porque a
prece é o orvalho divino, que suaviza o excessivo calor das paixões. Filha
predileta da fé, leva-nos ao caminho que conduz a Deus. No recolhimento e na
solidão, encontrai-vos com Deus; e para vós o mistério se desfaz, porque Ele se
revela. Apóstolos do pensamento, a verdadeira vida se abre para vós! Vossa alma
se liberta da matéria e se lança pelos mundos infinitos e etéreos, que a pobre
Humanidade desconhece.
Marchai,
marchai, pelos caminhos da prece, e ouvireis a voz dos Anjos! Que harmonia! Não
são mais os ruídos confusos e as vozes gritantes da Terra. São as liras dos
Arcanjos, as vozes doces e meigas dos Serafins, mais leves que as brisas da
manhã, quando brincam nas ramagens dos vossos arvoredos. Com que alegria então
marchais! Vossa linguagem terrena não poderá exprimir jamais essa ventura, que
vos impregna por todos os poros, tão viva e refrescante é a fonte em que
bebemos através da prece! Doces vozes, inebriantes perfumes, que a alma ouve e
aspira, quando se lança, pela prece, a essas esferas desconhecidas e habitadas!
São divinas todas as aspirações, quando livres dos desejos carnais. Vós também,
como o Cristo, orai, carregando a vossa cruz para o Gólgota, para o vosso
Calvário. Levai-a, e sentireis as doces emoções que lhe passavam pela alma,
embora carregasse o madeiro infamante. Sim, porque ele ia morrer, mas para
viver a vida celestial, na morada do Pai!
Livro:
O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XXVII.
Nenhum comentário:
Postar um comentário