Patrina amo kaj
fila amo
890. Ĉu la
patrina amo estas virto, aŭ ĉu ĝi estas instinkta sento komuna al la homoj kaj
bestoj?
Samtempe la unua
kaj la dua. La Naturo donis al patrino la amon al siaj filoj en la intereso de
ilia konservado; sed ĉe la besto tiu amo limigas sin al la materiaj bezonoj; ĝi
ĉesas tiam, kiam la prizorgoj jam ne estas necesaj; ĉe la homo, ĝi daŭras plu dum
la tuta vivo, kaj entenas dediĉon kaj sinforgeson, kiuj estas virtoj; ĝi
postvivas eĉ la morton, kaj sekvas la filon trans la tombon; vi do vidas, ke
estas en ĝi io alia, ol tio trovata ĉe la besto. (205-385)
891. Ĉar la patrina
amo troviĝas en la Naturo, kial iuj patrinoj malamas siajn filojn, ofte jam de
post ilia naskiĝo?
Tio estas iafoje
provo, elektita de la Spirito de la ido, aŭ kulpelaĉeto en la okazo, se la ido,
kiel patro, patrino aŭ filo, estis malbona en alia ekzistado (392).
Ĉiuokaze,
malbona patrino estas certe animata, de malbona Spirito, penanta malhelpi tiun
de la fìlo, por ke ĉi tiu malsukcesu ĉe la provo, kiun li elektis; sed tiu malobeo
je la leĝo de l' Naturo estos nepre punita, kaj la Spirito de la filo estos
rekompencita pro la baroj, kiujn li venkis.
892. Kiam la
idoj kaŭzas ĉagrenojn, ĉu tiam ties gepatroj ne estas pardonindaj, se ili,
gepatroj, ne estas tiel karesemaj, kiel en kontraŭa okazo?
Ne, ĉar tio
estas tasko, kiu estis konfidita al la gepatroj, kaj ties misio estas ĉiel
klopodi, por konduki siajn idojn al bono (582-583). Sed, tiuj ĉagrenoj preskaŭ ĉiam
rezultas el tiuj malbonaj kutimoj, pri kiuj ili permesis, ke iliaj idoj prenu
detempe de sia lulilo: ili do rikoltas frukton el propra semo.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
Amor Materno e
Filial.
890. O amor
maternal é uma virtude ou um sentimento instintivo, comum aos homens e aos
animais?
É uma coisa e
outra. A Natureza deu à mãe o amor pelos filhos, no interesse de sua
conservação; mas, no animal, esse amor é limitado às necessidades materiais:
cessa quando os cuidados se tornam inúteis. No homem, ele persiste por toda
vida e comporta um devotamento e uma abnegação que constituem virtudes;
sobrevive mesmo à própria morte, acompanhando o filho além da tumba. Vedes que
há nele alguma coisa mais do que no animal. (Ver itens 205 e 385.)
891. Se o amor
materno é uma lei natural, por que existem mães que odeiam os filhos e
freqüentemente desde o nascimento?
É, às vezes, uma
prova escolhida pelo Espírito do filho ou uma expiação, se ele tiver sido um
mau pai, mãe ruim ou mau filho em outra existência. (Ver item 392.) Em todos
esses casos, a mãe ruim não pode ser animada senão por um mau Espírito, que
procura criar dificuldades ao do filho, para que ele fracasse na prova
desejada. Mas essa violação das leis naturais não ficará impune e o Espírito do
filho será recompensado pelos obstáculos que tiver superado.
892. Quando os
pais têm filhos que lhes causam desgostos, não são escusáveis de não terem por
eles a ternura que teriam caso contrário?
Não, porque se
trata de um encargo que lhes foi confiado e sua missão é a de fazer todos os
esforços para os conduzir ao bem. (Ver itens 582 e 583.) Por outro lado, esses
desgostos são quase sempre a conseqüência dos maus costumes que os pais
deixaram os filhos seguir desde o berço; eles colhem, portanto, o que semearam.
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário