Kiu estas mia patrino kaj kiuj estas
miaj fratoj?
5. Kaj li venis en domon. Kaj denove la homamaso
kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon. Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion,
eliris, por kapti lin, ĉar ili diris: Li frenezas.
– Kaj jen
alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li,
vokante lin. Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino
kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas. Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj
estas mia patrino kaj miaj fratoj? Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ
li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! Ĉar kiu ajn faros la volon
de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino. (Marko, 3:19-21
kaj 31-35)
6. Iuj paroloj ŝajnas
strangaj en la buŝo de Jesuo kaj kontraŭaj al lia boneco kaj al lia neŝanĝebla
bonvolemo por ĉiuj. La nekredantoj ne preterlasis la okazon, por fari el tio
armilon, asertante, ke li kontraŭdiras sin mem. Nerefutebla fakto estas, ke lia
doktrino havas kiel esencan bazon, kiel angulan ŝtonon, la leĝon de amo kaj
karito. Li ne povis do detrui unuflanke tion, kion li konstruis sur la alia
flanko. El tio estas necese tiri la rigore logikan konsekvencon, ke, se
iuj el liaj maksimoj estas kontraŭaj al tiu principo, la vortoj, atribuataj al li,
estas do misaŭditaj aŭ miskomprenitaj, aŭ ne estas eldiritaj de li.
7. Oni prave
miras, vidante en tiu cirkonstanco, ke Jesuo montras tiom da indiferenteco por
siaj parencoj kaj iamaniere forneas sian patrinon. Rilate al liaj fratoj, oni scias, ke ili
neniam havis simpation por li; Spiritoj malmulte progresintaj, ili neniom
komprenis lian mision; lia konduto, en iliaj okuloj, estis stranga, kaj liaj
instruoj neniel tuŝis ilin, ĉar el ili neniu sekvis lin kiel disĉiplo. Eĉ ŝajnas,
ke liaj fratoj ĝis ia grado partoprenis la antaŭjuĝojn de liaj malamikoj; certe
estas, cetere, ke ili akceptis lin pli kiel iun fremdulon, ol kiel fraton, kiam
li prezentis sin ĉe la familio; kaj Sankta Johano pozitive diras (7:5) : “Ĉar
liaj fratoj mem ne kredis al li.”
Koncerne lian
patrinon, neniu povus nei ŝian amon al la filo; sed oni devas konsenti, ke, laŭŝajne,
ankaŭ ŝi ne havis ian precizan ideon pri lia misio, ĉar neniu iam vidis ŝin
sekvi liajn instruojn, nek atesti pri li, kiel faris Johano, la Baptisto; la
patrina amo estis ĉe ŝi la reganta sento. Opinii, ke Jesuo forneis sian
patrinon, estus ne rekoni lian karakteron: tian penson ne povus nutri tiu, kiu
diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon. Oni serĉu do alian sencon por
liaj paroloj, preskaŭ ĉiam vualitaj sub alegoria formo.
Jesuo neniun
okazon preterlasis, por doni ian instruon; li kaptis do tiun okazon, kiam
alvenis lia familio, por precizigi la diferencon inter la korpa parenceco kaj la
spirita parenceco.
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XIV.
Quem é Minha Mãe
e Quem São os Meus Irmãos?
5. E vieram à
casa; e concorreu de novo tanta gente, que nem mesmo podiam tomar o alimento. E
quando isto ouviram os seus, saíram para o prender; porque diziam: Ele está
furioso.
- E chegaram sua
mãe e seus irmãos, e ficando da parte de fora, o mandaram chamar. E estava
sentado à roda de um crescido número de gente, e lhe disseram: Olha que tua mãe
e teus irmãos te buscam aí fora. E ele respondeu, dizendo: Quem é minha mãe, e
quem são meus irmãos? E olhando para os que estavam sentados à roda de si, lhes
disse: Eis aqui minha mãe e meus irmãos. Porque o que fizer a vontade de Deus,
esse é meu irmão, e minha irmã e minha mãe. (Marcos, III:20-21 e 31-35 -
Mateus, XII:46-50).
6. Certas
palavras parecem estranhas na boca de Jesus, pois contrastam com a sua bondade
e a sua inalterável benevolência para com todos. Os incrédulos não deixaram de
se aproveitar disso, para dizer que Ele se contradizia a si mesmo. Um fato
irrecusável, porém, é a que a sua doutrina tem por base essencial, por pedra
angular, a lei do amor e da caridade. Ele não podia, pois, destruir de um lado
o que construía do outro, de onde é imperioso tirar esta conseqüência rigorosa:
se certas máximas estão em contradição com aquele princípio, é que as palavras
que se lhe atribuem foram mal reproduzidas, mal compreendidas, ou não lhe
pertencem.
7. Admira-se, e
com razão, de ver Jesus mostrar, nesta circunstância, tanta indiferença para
com os seus, e de qualquer sorte renegar a mãe. Pelo que respeita aos seus
irmãos, sabe-se que nunca tiveram simpatia por Ele. Espíritos pouco adiantados,
não haviam compreendido a sua missão. Era bizarra, para eles, a conduta de
Jesus, e seus ensinamentos não os haviam tocado, pois nenhum deles se fez seu
discípulo. Parece mesmo que eles participavam, até certo ponto, das prevenções
de seus inimigos. De resto, é certo que o recebiam mais como um estranho do que
como um irmão, quando se apresentava em família. E São João diz, positivamente:
que não acreditavam nele. (Ver cap. VII).
Quanto à sua
mãe, ninguém contestaria sua ternura para com o filho. Mas é necessário convir,
também, que ela não parece ter feito uma idéia justa de sua missão, pois jamais
se soube que seguisse os seus ensinos, nem que desse testemunho dele, como o
fez João Batista. A solicitude maternal era o seu sentimento dominante. No
tocante a Jesus, supor que houvesse renegado sua mãe seria desconhecer-lhe o
caráter, pois semelhante pensamento não poderia animar aquele que disse: Honra
a teu pai e a tua mãe. É, pois, necessário procurar outro sentido para as suas
palavras, quase sempre veladas pela forma alegórica.
Jesus não perdia
nenhuma ocasião de ensinar. Serviu-se, portanto, da que lhe oferecia a chegada
de sua família, para estabelecer a diferença entre o parentesco corporal e o
parentesco espiritual.
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XIV.
Nenhum comentário:
Postar um comentário