Kuraĝo de la Kredo.
13. Ĉiun do, kiu
konfesos min antaŭ la homoj, mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la
ĉielo. Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia
Patro, kiu estas en la ĉielo. Jesuo / Mateo, 10:32-33.
14. Ĉar kiu
hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li
venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj anĝeloj. Jesuo /
Luko, 9:26.
15. La kuraĝo de
la propra opinio estis ĉiam ŝatata de la homoj, ĉar estas merito alfronti danĝerojn,
persekutojn, kontraŭdirojn, eĉ simplajn sarkasmojn, al kiuj preskaŭ ĉiam
elmetas sin ĉiu, kiu ne timas konfesi ideojn ne komunajn al la publiko. Pri
tio, same kiel pri ĉio, la merito estas proporcia al la cirkonstancoj kaj al la
graveco de la rezultato. Estas ĉiam malforteco retroiri antaŭ sekvoj de sia
opinio kaj ĉi tiun malkonfesi, sed estas okazoj, kiam tio estas malkuraĝo tiel
granda, kiel fuĝi en la momento de la batalo.
Jesuo riproĉas
tiun malkuraĝon el la speciala vidpunkto de sia doktrino, dirante, ke, se iu
hontos pri liaj paroloj, li ankaŭ hontos pri tiu; ke li malkonfesos tiun, kiu
malkonfesos lin; ke, kiu konfesos lin antaŭ homoj, tiun li konfesos antaŭ sia Patro, kiu
estas en la ĉielo; alivorte: kiuj timos konfesi sin disĉiploj de la vero, tiuj ne
indas esti akceptataj en la regnon de la vero. Ili perdos la bonaĵojn de sia
kredo, ĉar ĝi estas egoísta kredo, kiun ili konservas por si mem, sed kiun ili
kaŝas pro timo, ke ĝi portus al ili malprofiton en tiu ĉi mondo; tiuj, kontraŭe,
kiuj, metante la veron super siajn materialajn interesojn, ĝin malkaŝe
proklamas, laboras samtempe por sia kaj por la estonteco de aliaj.
16. Tion saman
ni diras pri l’ adeptoj de Spiritismo; ĉar ilia doktrino estas nenio alia, ol
la disvolviĝado kaj aplikado de l’ Evangelia doktrino, tial al ili ankaŭ aplikiĝas
la paroloj de la Kristo. Ili semas sur la tero tion, kion ili rikoltos en la
spirita vivo; en ĉi tiu lasta ili rikoltos la fruktojn de sia kuraĝo aŭ de sia
malforteco.
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XXIV.
A Coragem da Fé
13. Todo aquele,
pois, que me confessar diante dos homens, também eu o confessarei diante de meu
Pai, que está nos céus; e o que me negar diante dos homens, também eu o negarei
diante de meu Pai, que está nos céus. – Jesus / Mateus, X: 32-33.
14. Porque se
alguém se envergonhar de mim, e das minhas palavras, também o Filho do Homem se
envergonhará dele, quando vier na sua majestade, e na de seu Pai e dos santos
anjos. Jesus / Lucas, IX: 26.
15. A coragem
das opiniões sempre mereceu a consideração dos homens, porque é prova de
dignidade enfrentar os perigos, as perseguições, as discussões, e até mesmo os
simples sarcasmos, aos quais sempre se expõe aquele que não teme confessar
abertamente idéias que não são admitidas por todos. Nisto, como em tudo, o
mérito está na razão das circunstâncias, e dos resultados que podem advir. Há
sempre fraqueza em recuar diante das conseqüências da sustentação das opiniões,
mas há casos em que isso equivale a uma covardia tão grande como a de fugir no
momento do combate.
Jesus
estigmatiza essa covardia, no tocante ao problema especial da sua doutrina, ao
dizer que, se alguém se envergonhar das suas palavras, ele também se
envergonhará daquele; que renegará o que houver renegado; que reconhecerá,
perante o Pai que está nos céus, o que o confessar diante dos homens. Em outros
termos: Aqueles que temerem confessar-se discípulos da verdade, não são dignos
de ser admitidos no Reino da Verdade. Perderão, assim as vantagens da fé,
porque se trata de uma fé egoísta, que eles guardam para si mesmos,
ocultando-a, com medo dos prejuízos que lhes possa acarretar no mundo. Enquanto
isso, os que colocam a verdade acima dos seus interesses materiais, proclamando-a
abertamente, trabalham ao mesmo tempo pelo futuro próprio e dos outros.
16. O mesmo
acontece com os adeptos do Espiritismo, pois sendo a sua doutrina o
desenvolvimento e a aplicação da doutrina do Evangelho, a eles também se
dirigem essas palavras do Cristo. Eles semeiam na Terra o que colherão na vida
espiritual: os frutos da sua coragem ou da sua fraqueza.
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XXIV.
Nenhum comentário:
Postar um comentário