O Homem Corporal
26. Do ponto de
vista corporal e puramente anatômico, o homem pertence à classe dos mamíferos,
da qual não difere senão por alguns detalhes da forma exterior; quanto ao mais,
tem a mesma composição química que os animais, os mesmos órgãos, as mesmas
funções e os mesmos modos de nutrição, de respiração, de secreção, de
reprodução; nasce, vive, morre nas mesmas condições, e com a morte seu corpo se
decompõe como o de tudo quanto vive. Não há em seu sangue, sua carne, seus
ossos, um átomo diferente dos que se encontram nos corpos dos animais; como
esses, ao morrer, ele entrega à terra o hidrogênio, o oxigênio, o azoto e o
carbono que estavam combinados para formar, e vão, por meio de novas
combinações, formar novos corpos minerais, vegetais e animais. A analogia é tão
grande, que as funções orgânicas do homem são estudadas em certos animais,
quando as experiências não possam ser feitas nele mesmo.
27. Na classe
dos mamíferos, o homem pertence à ordem dos bímanos. Imediatamente abaixo dele
vêm os quadrúmanos (animais de quatro mãos) ou macacos, dos quais alguns, como
o orangotango, o chimpanzé, o mono, têm certas semelhanças com o homem, a tal
ponto que por muito tempo foram designados como homens da floresta; tal como o
homem, caminham eretos, servem-se de paus, constroem cabanas, e levam seus
alimentos à boca com a mão, o que são sinais característicos.
28. Por pouco
que se observe a escala dos seres vivos, do ponto de vista de seu organismo,
reconhece-se que, desde o líquen até à árvore, e do zoófito ao homem, há uma
cadeia que se eleva por graus, sem solução de continuidade, e da qual todos os
elos têm um ponto de contato com o elo precedente; seguindo passo a passo a
série dos seres, dir-se-ia que cada espécie é um aperfeiçoamento, uma
transformação da espécie imediatamente inferior. Verificado que o corpo do
homem está em condições idênticas aos outros corpos, que ele nasce, vive e
morre da mesma maneira, deve ter sido formado nas mesmas condições.
23. Embora isto
fira seu orgulho, o homem deve se resignar a ver em seu corpo material o último
elo da animalidade sobre a terra. O inexorável argumento dos fatos aí está, e
será em vão levantar protestos contra tal situação.
Porém, quanto
mais o corpo diminui de valor a seus olhos, mais o princípio espiritual ganha
importância; se o primeiro o nivela com os brutos, o segundo o eleva a uma
altura incomensurável. Vemos o círculo onde o animal se detém; não vemos o
limite que possa alcançar o Espírito do homem.
30. O
materialismo pode por aí perceber que o Espiritualismo, longe de por em dúvida
as descobertas da ciência, e sua atitude positiva, vai mais à frente e as
provoca, pois é certo que o princípio espiritual, que tem sua existência
própria, não pode sofrer nenhum dano.
O Espiritismo
caminha a par com o materialismo, no terreno da matéria; admite tudo o que este
admite; porém, onde o materialismo se detém, o Espiritismo prossegue. O
Espiritismo e o materialismo são como dois viajantes que caminham juntos,
partindo do mesmo ponto; chegados a uma certa distância, um diz: "Não
posso ir mais longe;" o outro continua sua rota e descobre um mundo novo.
Por que, pois, o primeiro diz que o segundo é louco, pois este, entrevendo
novos horizontes, quer franquear o limite onde o outro acha conveniente se
deter? Cristóvão Colombo também não foi considerado louco, porque acreditava
existir um mundo além do Oceano? E quantos mais a História registra, desses
loucos sublimes que fizeram avançar a humanidade, aos quais se tecem coroas,
depois de se lhes ter atirado lama?
Bem! O
Espiritismo, esta loucura do século XIX, segundo os que querem permanecer na
praia terrestre, nos revela todo um mundo, mundo de importância muito maior
para o homem que a América, pois nem todos os homens vão para a América, ao
passo que todos, sem exceção vão para o mundo dos Espíritos, fazendo
incessantes travessias de uma região para a outra.
Chegados ao
ponto em que estamos, da Gênese, o materialismo se detém, ao passo que o
Espiritismo prossegue suas pesquisas no domínio da Gênese espiritual.
Livro: A Gênese –
Allan Kardec, Cap. X.
La korpa homo
26. – El la
korpa, pure anatomia vidpunkto, la homo apartenas al la klaso de mamuloj, de
kiuj li diferencas nur per kelkaj nuancoj eksteraĵaj. Koncerne la ceteron: sama
consisto kiel ĉiuj bestoj, samaj organoj, samaj funkcioj, samaj procesoj de
nutrado, spirado, sekreciado, reproduktiĝo. Li naskiĝas, vivas kaj mortas en
samaj kondiĉoj, kaj, mortinte, li malkomponiĝas kiel ĉia vivantaĵo. Ne estas en
lia sango, en lia karno, en liaj ostoj, eĉ unu atomo diferenca de tiuj, kiuj
troviĝas en la korpo de la bestoj. Kiel ĉi tiuj, okaze de la morto li redonas
al la tero la oksigenon, hidrogenon, azoton kaj karbonon, kiuj kombiniĝis por
formi lin kaj kiuj, per novaj kombiniĝoj, formos aliajn novajn korpojn,
mineralajn, vegetaĵajn kaj bestajn. Tiel granda estas la analogio, ke oni studas
liajn organajn funkciojn ĉe certaj bestoj, kiam oni ne povas fari la koncernajn
eksperimentojn rekte en li mem.
27. – Ĉe la
klaso de mamuloj, la homo apartenas al la ordo de la dumanuloj. Tuj malsupre
viciĝas la kvarmanuloj (bestoj kun kvar manoj), aŭ simioj, el kiuj unuj, kiel
la orangutango, la ĉimpanzo, faras certajn homajn gestojn en tia maniero, ke
oni dum longa tempo ilin nomis homoj de l’ arbaroj. Kiel la homoj, tiuj simioj
paŝas rekte starantaj, tenas bastonojn, konstruas kabanojn kaj portas per la
mano la manĝon al la buŝo: ja karakterizaj signoj.
28. – Kiel ajn
supraĵe oni observas, el la vidpunkto de la organismo, la skalon de la vivaj
estaĵoj, oni nepre rekonas, ke de la likeno ĝis la arbo, de la zoofito ĝis la
homo, montriĝas ia ĉeno, kiu grade altiĝas, sen rompo de kontinueco, kaj kies ĉiu
ĉenero havas punkton de kontakto kun la ĵus antaŭa ĉenero. Akompanante, paŝo
post paŝo, la serion de la estaĵoj, oni dirus, ke ĉiu specio estas ia perfektiĝo,
ia transformiĝo de la tuj malsupra specio. Ĉar la kondiĉoj de la homa korpo
estas kemie kaj konstitucie identaj al tiuj de aliaj korpoj; ĉar ĝi naskiĝas,
vivas kaj mortas sammaniere, ĝi do nepre estas formita en tiuj samaj kondiĉoj.
29. – Kiel ajn
tio ofendas lian fieron, la homo devas rezignacie vidi en sia materia korpo
nenion alian ol la lastan ĉeneron de la besta regno sur la Tero. En tio sidas
la nefleksebla argumento de l’ faktoj, kontraŭ kiu restus vana ĉia protesto.
Sed ju malpli
valoras la korpo en liaj okuloj, des pli kreskas laŭ graveco la spirita principo.
Se la unua lin alniveligas al la bruto, la dua lin levas al nemezurebla alteco.
Ni vidas la rondon, en kiu enfermiĝas la besto: ni ne vidas la limon atingeblan
por la homa spirito.
30. –
Materialismo povas el tio vidi, ke Spiritismo, tute ne timante la malkovrojn de
la Scienco kaj ties pozitivismon, male ilin alfrontas kaj defias, ĉar ĝi estas
certa, ke la spirita principo, kiu havas propran ekziston, neniom povas suferi
de ili.
Spiritismo marŝas
kune kun materialismo sur la kampo de la materio, akceptas ĉion, kion ĉi tiu
akceptas; sed ĝi transpasas la punkton, kie ĉi tiu haltas. Spiritismo kaj
materialismo estas kvazaŭ du vojaĝantoj, kiuj kune vojas, deirinte de la sama
punkto; alveninte je certa distanco, unu diras: “Mi ne povas iri pli
malproksimen”; la dua plu iras sian vojon kaj malkovras novan mondon. Kial do
la unua diras, ke la dua frenezas, ĉar ĉi tiu, duonvidante novajn horizontojn,
volas transpasi la limon, kie al la alia konvenas halti? Ĉu ankaŭ Kristoforo
Kolumbo ne estis alnomata freneza, ĉar li kredis la ekziston de ia transoceana
mondo? Kiom multe ne nombras la Historio da tiaj frenezuloj, kiuj antaŭenigis
la homaron kaj al kiuj oni plektas kronojn post ol priĵeti ilin per koto?
Nu bone!
Spiritismo, tiu frenezaĵo de la dek-naŭa jarcento laŭ la opinio de tiuj, kiuj
volas resti ĉeborde, malkovras al ni tutan mondon, mondon multe pli gravan por
la homo ol Ameriko, ĉar ne ĉiuj homoj iras Amerikon, sed ĉiuj senescepte iras
la mondon de la Spiritoj, farante senĉesajn migradojn de unu al la alia.
Atinginte la
punkton, kie ni troviĝas rilate al la Genezo, materialismo haltas, dum Spiritismo
pluigas siajn esplorojn sur la kampo de la spirita Genezo.
Libro: La Genezo
– Allan Kardec, ĉap. X.
Nenhum comentário:
Postar um comentário