Karakterizaĵoj de la virta homo
918. Per kiaj
signoj oni povas konstati ĉe la homo la realan progreson, kiu lin altigos en la
spirita hierarkio?
La Spirito
atestas sian altan rangon, kiam ĉiuj faroj de lia enkorpa vivo estas la
praktikado de la leĝo de Dio kaj kiam li anticipe komprenas la spiritan vivon.
La vere virta
homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karitato laŭ ties
plej alta pureco. Demandante sian konsciencon pri la agoj, kiujn li faris, li
devas ankaŭ demandi sin mem, ĉu li ne malobeis tiun leĝon, ĉu li ne faris
malbonon, ĉu li faris ĉian bonon, kiun li povus fari, ĉu iu ne havas ian
motivon por plendi kontraŭ li, kaj, fine, ĉu li faris al aliaj tion, kion li
dezirus, ke ili faru al li.
La homo,
posedita de la sento de karitato kaj de amo al sia proksimulo, faras bonon pro
amo al bono, ne esperante repagon, kaj foroferas sian propran intereson al la
justeco.
Li estas bona,
humana kaj korfavora por ĉiuj, ĉar li rigardas ĉiujn homojn kiel siajn fratojn,
sen ia distingo je rasoj aŭ kredoj.
Se Dio donis al
li potencon kaj riĉecon, li konsideras ĉi tiujn kiel deponitaĵon, kiun li devas
uzi por bono; li ne fieras pro tio, ĉar li scias, ke Dio, kiu ilin donis al li,
povas ankaŭ ilin de li forpreni.
Se la socia ordo
metis aliajn homojn sub lian estrecon, li traktas ilin milde kaj bonvole, ĉar
ili estas egalaj al li antaŭ Dio; li uzas sian aŭtoritaton por ilin moraligi
kaj ne por ilin subpremi per sia malhumileco.
Li estas
indulgema kontraŭ la neperfektaĵoj de sia proksimulo, ĉar li scias, ke li mem
ankaŭ bezonas indulgemon, kaj li memoras jenajn vortojn de la Kristo: Kiu el vi
estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. - Johano, ĉap. 8, par. 7.
Li ne estas venĝema:
laŭ la ekzemplo de Jesuo, li pardonas siajn ofendantojn kaj memoras nur
bonfarojn; ĉar li ja scias, ke estos al li pardonite laŭ tio, kiel li estos mem
pardoninta.
Fine, li
respektas ĉe siaj similuloj ĉiajn rajtojn, donatajn de la leĝoj de la Naturo,
kiel li deziras, ke liaj rajtoj estu respektataj.
Libro: La Libro
de La Spiritoj – Allan Kardec, ĉap. XII 3ª Parte.
Caracteres do Homem de Bem
918. Por que
sinais se pode reconhecer no homem o progresso real que deve elevar o seu
Espírito na hierarquia espírita?
O Espírito prova
a sua elevação quando todos os atos da sua vida corpórea constituem a prática
da lei de Deus e quando compreende por antecipação a vida espiritual.
O verdadeiro
homem de bem é aquele que pratica a lei de justiça, de amor e de caridade na
sua mais completa pureza. Se interrogar sua consciência sobre os atos
praticados, perguntará se não violou essa lei, se não cometeu nenhum mal, se
fez todo o bem que podia, se ninguém teve de se queixar dele, enfim, se fez
para os outros tudo o que queria que lhe fizessem.
O homem possuído
pelo sentimento de caridade e de amor ao próximo faz o bem pelo bem, sem
esperança de recompensa, e sacrifica o seu interesse pela justiça.
Ele é bom,
humano e benevolente para todos, porque vê irmãos em todos os homens, sem
exceção de raças ou de crenças.
Se Deus lhe deu
o poder e a riqueza, olha essas coisas como um depósito do qual deve usar para
o bem, e disso não se envaidece porque sabe que Deus, que os deu também poderá
retirá-los.
Se a ordem
social colocou homens sob sua dependência, trata-os com bondade e benevolência
porque são seus iguais perante Deus; usa de sua autoridade para lhes erguer a
moral e não para os esmagar com o seu orgulho.
É indulgente
para com as fraquezas dos outros porque sabe que ele mesmo tem necessidade de
indulgência e se recorda destas palavras do Cristo: "Que aquele que
estiver sem pecado atire a primeira pedra". João, cap. 8: 7.
Não é vingativo:
a exemplo de Jesus, perdoa as ofensas para não se lembrar senão dos benefícios,
porque sabe que lhe será perdoado assim como tiver perdoado.
Respeita, enfim,
nos seus semelhantes, todos os direitos decorrentes da lei natural, como
desejaria que respeitassem os seus.
Livro: O Livro
dos Espíritos – Allan Kardec, cap. XII 3ª Parte.
Nenhum comentário:
Postar um comentário