Lasu la Malgrandajn Infanojn veni al Mi
18. La Kristo
diris: “Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi”. Tiuj vortoj, profundaj laŭ
sia simpleco, ne enhavis en si ian simplan alvokon al la infanoj, sed ankaŭ al
la animoj, kiuj treniĝas en la malaltaj rondoj, kie la malfeliĉo ne konas
esperon. Jesuo vokis al si la intelektan infanaĝon de la homa kreitaro: la
malfortulojn, la sklavojn, la malvirtulojn; li nenion povis instrui al la
infanoj laŭ la korpo, implikitaj en la materio, submetitaj al la jugo de l’
instinkto kaj ne apartenantaj ankoraŭ al la supera ordo de la racio kaj de la
volo, kiuj plenumiĝas ĉirkaŭ ili kaj por ili.
Jesuo volis, ke
la homoj venu al li kun la konfido de tiuj malgrandaj estuloj de ŝanceliĝantaj
paŝoj, kies alvoko konkerus por li la korojn de la virinoj, kiuj estas ĉiuj
patrinoj; tiel li submetis la animojn al sia milda kaj mistera aŭtoritateco. Li estis la torĉo,
kiu disbatas la mallumon, la klariono, kiu sonigas la veksignalon; li estis la
iniciatinto de Spiritismo, kiu siavice devas voki, ne la malgrandajn infanojn,
sed la bonvolemajn homojn. La forta agado estas komencita; la afero jam ne
estas pri instinkta kredo kaj meĥanika obeado; estas necese, ke la homo sekvu
la inteligentan leĝon, kiu montriĝas al li laŭ sia universaleco.
Miaj tre amataj,
jen la tempo, kiam, klarigite, la eraroj estos veraĵoj; ni instruos al vi la
veran sencon de la paraboloj, kaj ni montros al vi la potencan
interrespondecon, kiu ligas tion, kio estis, kun tio, kio estas. Vere mi diras
al vi: la manifestiĝado de la Spiritoj plivastigas la horizonton; kaj jen ĝia
sendito, kiu brilos kiel la suno sur la supraĵo de la montoj. (Johano, la Evangeliisto.
Parizo, 1863.)
19. Lasu la
malgrandajn infanojn veni al mi, ĉar mi posedas la lakton, kiu fortikigas la
malfortulojn. Lasu veni al mi tiujn, kiuj, timemaj kaj malfortaj, bezonas apogon
kaj konsolon. Lasu veni al mi la neklerulojn, por ke mi ilin instruu; lasu veni
al mi ĉiujn, kiuj suferas, la amason da afliktitoj kaj da malfeliĉuloj: mi
konigos al ili la grandan rimedon, kiu mildigas la suferojn de la vivo, la
sekreton por resanigo de iliaj vundoj! Kia estas, miaj amikoj, tiu potenca
balzamo, posedanta tian ĉiokuracantan efikon, tiu balzamo, kiu estas aplikata
al ĉiuj vundoj de la koro kaj ilin fermas? Ĝi estas amo, karito! Se vi posedas
tiun dian fajron, kion vi timas? Vi diros ĉe ĉiuj momentoj de via vivo:
Mia Patro, fariĝu Via volo, ne la mia; se al Vi plaĉas elprovi min per la doloroj
kaj per la ĉagrenoj, estu glorata, æar nur por mia bono, mi tion scias, Via
mano pezas sur mi. Se al Vi plaĉas, Sinjoro, kompati Vian malfortan kreiton,
doni al lia koro la permesitajn ĝojojn, estu ankaŭ glorata; sed konsentu, ke la
dia amo ne malvigliĝu en lia animo kaj ke senĉese lia animo venigu al Viaj
piedoj la voĉon de sia dankemo!
Se vi havos
amon, vi havos ĉion dezirindan sur la tero, vi posedos la multvaloran perlon,
kiun nek La okazaĵoj, nek la malboneco de tiuj, kiuj malamas kaj persekutas
vin, povos forrabi de vi. Se vi havas amon, vi estos metintaj viajn trezorojn
tien, kie vermoj aŭ rusto ne povos ilin atingi, kaj vi vidos nesenteble forviŝiĝi
de via animo ĉion, kio povas makuli ĝian purecon; vi sentos, ke la pezo de la
materio malgrandiĝas tago post tago kaj ke, simile al birdo, kiu ŝvebas en la
aero kaj ne plu memoras la teron, vi supreniros senĉese, ĝis via animo
ekzaltita povos satiĝi de sia elemento de vivo en la sino de la Sinjoro.
(Protektanta Spirito. Bordeaux, 1861).
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. VIII.
Deixai Vir a Mim os Pequeninos
18. Disse o
Cristo: "Deixai vir a mim os pequeninos". Essas palavras, tão
profundas na sua simplicidade, não fazem apenas um apelo às crianças, mas também
às almas que gravitam nos círculos inferiores, onde a desgraça desconhece a
esperança. Jesus chamava a si a infância intelectual da criatura formada: os
fracos, os escravos, os viciosos. Ele nada podia ensinar à infância física,
presa na matéria, sujeita ao jugo dos instintos, e ainda não integrada na ordem
superior da razão e da vontade, que se exercem em torno dela e em seu
benefício.
Jesus queria que
os homens se entregassem a ele com a confiança desses pequenos seres de passos
vacilantes, cujo apelo lhe conquistaria o coração das mulheres, que são todas
mães. Assim, ele submetia as almas à sua terna e misteriosa autoridade. Ele foi
a flama que espancou as trevas, o clarim matinal que tocou a alvorada. Foi o
iniciador do Espiritismo, que deve, por sua vez, chamar a si, não as crianças,
mas os homens de boa-vontade. A ação viril está iniciada; não se trata mais de
crer instintivamente e obedecer de maneira mecânica; é necessário que o homem
siga a lei inteligente, que lhe revela a sua universalidade.
Meus bem-amados,
eis chegados os tempos em que os erros explicados se transformarão em verdades.
Nós vos ensinaremos o verdadeiro sentido das parábolas. Nós vos mostraremos a
correlação poderosa, que liga o que foi ao que é. Eu vos digo, em verdade: a manifestação
espírita se eleva no horizonte, e eis aqui o seu enviado, que vai resplandecer
como o sol sobre o cume dos montes. (João, O Evangelista, Paris, 1863).
19. Deixai vir a
mim os pequeninos, pois tenho o alimento que fortifica os fracos. Deixai vir a
mim os tímidos e os débeis, que necessitam de amparo e consolo. Deixai vir a
mim os ignorantes, para que eu os ilumine. Deixai vir a mim todos os
sofredores, a multidão dos aflitos e dos infelizes, e eu lhes darei o grande
remédio para os males da vida, revelando-lhes o segredo da cura de suas
feridas. Qual é, meus amigos, esse bálsamo poderoso, de tamanha virtude, que se
aplica a todas as chagas do coração e as cura? É o amor, é a caridade! Se
tiverdes esse fogo divino, o que havereis de temer? A todos os instantes de
vossa vida direis: "Meu Pai, que se faça a tua vontade e não a minha! Se
te apraz experimentar-me pela dor e pelas tribulações, bendito sejas! Porque é
para o meu bem, eu o sei, que a tua mão pesa sobre mim. Se te agrada, Senhor,
apiedar-te de tua frágil criatura, dar-lhe ao coração as alegrias puras,
bendito sejas também! Mas faze que o amor divino não se amorteça na sua alma, e
que incessantemente suba aos teus pés a sua prece de gratidão".
Se tiverdes
amor, tendes tudo o que mais se pode desejar na Terra, pois tereis a pérola
sublime, que nem as mais diversas circunstâncias, nem os malefícios dos que vos
odeiam e perseguem, poderão jamais arrebatar. Se tiverdes amor, tereis colocado
o vosso tesouro onde nem a traça nem a ferrugem os devoram, e vereis
desaparecer insensivelmente da vossa alma tudo o que lhe possa manchar a
pureza. Dia a dia sentireis que o fardo da matéria se torna mais leve. E, como
um pássaro que voa nos ares e não se lembra da terra, subireis incessantemente,
subireis sempre, até que a vossa alma, inebriada, se impregne da verdadeira
vida, no seio do Senhor! (Um Espírito Protetor - Bordeaux, 1863).
Livro: O
Evangelho Segundo O Espiritismo – Allan Kardec, cap. VIII.
Nenhum comentário:
Postar um comentário