Larmoj
“Venu al mi
ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.” – Jesuo /
MATEO, 11 : 28.
Neniu, kiel la
Kristo, dissemis tiom da ĝojo kaj fortanimeco sur la Tero. Tion rekonante,
multaj disĉiploj amasigas argumentojn kontraŭ plorado kaj abomenas suferadon.
La Paradizo jam
estus starigita sur la Tero, se oni ne havus motivojn de plorado. Pro tio
Jesuo, kiu estis la Majstro de konfido kaj optimismo, vokadis al sia koro ĉiujn
laciĝintajn kaj ŝarĝitajn sub la pezo de la surteraj elreviĝoj.
Li ne malbenis
la malĝojajn : li ilin invitis al konsoliĝo.
Multaj rigardas
larmojn kiel signon de spirita malforteco. Tamen Maria plorĝemis sur la
Kalvario ; Petro plorbedaŭris post sia neado ; Paŭlo dronis en larmoj antaŭ la
enirejo al Damasko ; la unuaj kristanoj ploradis en la cirkoj de martiriĝo . .
. sed neniu verŝis malesperajn larmojn.
Plorante, ili
sekvis la vojon de la Sinjoro ; suferante, ili anoncis la Bonan Novaĵon pri la
Elaĉeto ; martiriĝante, ili mortis fidelaj ĉe la superega konfido.
La laceco pro
amo al la Kristo turniĝas en forton, la ĉenoj, portataj sub lia grandanima
rigardo, aliiĝas en diajn ligilojn de savo.
La larmoj
distingiĝas per specifaj devenoj. Se ili fontas el sincera, konstrua doloro,
ili estas fluaĵo por elaĉeto kaj vivo ; sed se ili devenas de malespero, ili
estas nenio alia ol mortiga veneno.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Libro: Vojo Vero
kaj Vivo - ĉapitro 172.
LÁGRIMAS
“Vinde a mim,
todos os que estais cansados e oprimidos, e eu vos aliviarei.” - Jesus / MATEUS,
capítulo 11, versículo 28.
Ninguém como
Cristo espalhou na Terra tanta alegria e fortaleza de ânimo.
Reconhecendo
isso, muitos discípulos amontoam argumentos contra a lágrima e abominam as
expressões de sofrimento.
O Paraíso já
estaria na Terra se ninguém tivesse razões para chorar.
Considerando
assim, Jesus, que era o Mestre da confiança e do otimismo, chamava ao seu
coração todos os que estivessem cansados e oprimidos sob o peso de desenganos
terrestres.
Não amaldiçoou
os tristes: convocou-os à consolação.
Muita gente
acredita na lágrima sintoma de fraqueza espiritual. No entanto, Maria soluçou
no Calvário; Pedro lastimou-se, depois da negação; Paulo mergulhou-se em pranto
às portas de Damasco; os primeiros cristãos choraram nos circos de martírio...,
mas, nenhum deles derramou lágrimas sem esperança.
Prantearam e
seguiram o caminho do Senhor, sofreram e anunciaram a Boa Nova da Redenção,
padeceram e morreram leais na confiança suprema.
O cansaço
experimentado por amor ao Cristo converte-se em fortaleza, as cadeias levadas
ao seu olhar magnânimo transformam-se em laços divinos de salvação.
Caracterizam-se
as lágrimas através de origens específicas. Quando nascem da dor sincera e
construtiva, são filtros de redenção e vida; no entanto, se procedem do
desespero, são venenos mortais.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Livro: Caminho,
Verdade e Vida, cap.: 172.
Nenhum comentário:
Postar um comentário